×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Dizeloleo el ligno kaj akvo

En la oriento de Aŭstrio, laŭlonge al la limo al Hungario, troviĝas aŭstra liglando kun la nomo Burgenlando. Tiu landeto apartenis ĝis la fino de la aŭstra-hungara monarkia regno al Hungario kaj tie nomiĝis Germana Okcidenta Hungario. Ĉar la homoj tie estas germanparolantoj la lando fariĝis en la jaro 1921 parto de Aŭstrio.

Burgenlando havas klimaton kontinentan kaj tio favoras la ĉerpadon de ventenergio. Tial en la urbo Güssing troviĝas esplorinstituto kiu okupiĝas pri renovigeblaj energioj. Nova esplorprojekto tie kunigas la renovigeblajn energiportantojn vento kaj biomaso. Temas pri la produktado de dizeloleo el ligno kaj akvo. La tiucele necesa elektra kurento estos disponebla el ventenergio.

Dizeloleo konsistas el karbono kaj hidrogeno kaj ĝi povas esti produktata ne nur el nafto sed ankaŭ en laboratoria procezo. La esploristoj en Güssing elprenas el gaso, kiun ili produktas el ligno, la karbonon. La hidrogeno estas produkto de elektrolizo el akvo. Per la tiel nomata Fiŝer-Tropŝ-sintezo el ambaŭ komponantoj fariĝas dizeloleo.

La tiucele necesa energio estas ĉerpata el ventenergio. La ventoparkoj en la nordo de la landeto produktas dum multaj tagoj de la jaro pli da elektro ol estas bezonata. Per la superflua energio eblas produkti dizeloleon, en la laboratorio tio jam funkcias senriproĉe, diras la afergvidanto de la mastrumanta firmao.

Laŭ li la potencialo estas granda kaj la projekto estas ideala por la Burgenlando, ĉar eblas provizi ĉiujn dizelajn personaŭtomobilojn de la Burgenlando per renovigeblaj energiportantoj kaj oni tiel survojos neŭtrale koncerne la klimaton. La tiel produktita dizelo povos laŭkvalite kaj ekonomie konkuri kun la tradicia fuelo.

La kalkulo donos pozitivan rezulton. Oni ja ankoraŭ ne povas konkuri je la nuntempaj prezoj, ĉar la prezo de ligno plialtiĝis. Sed rilate al la longtempa perspektivo oni estas tre optimisma.

La esplorprojekto "Dizelo el vento" estas financata de publikaj instancoj. Se ĉio progresos laŭplane, oni post kelkaj jaroj konstruos grandan demonstran instalaĵon. Sed tio ankoraŭ ne estas certa, ĉar esplorado estas multekosta kaj la publikaj buĝetoj estas malabundaj. Por la Burgenlando la projekto ĉiukaze estas bona ŝanco profiliĝi rilate al renovigeblaj energiportantoj.