×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Denove pri hundoj

Denove pri hundoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En pluraj lingvoj la esprimo (aŭ vorto) “hunda vivo” (portugale: “vida de cachorro”; france: “vie de chien”; germane: Hundeleben) signifas “mizerega vivo”.

Certe multaj hundoj vivas mizerege (precipe sur la stratoj), sed multaj aliaj, kiuj estas dorlotbestoj, havas – ŝajne – tre agrablan vivon.

Pri tiuj bestoj jam estis enretigitaj en la ERR diversaj artikoloj. Pro tio jam en 2013 la kunlaboranto Paulo Sérgio [esperante: Paŭlo Serĵjo] diris: “Mi esperas, ke la karaj geaŭskultantoj ne enuas.”

Hodiaŭ mi devas diri la samon. Mi prezentas ĉi tiun artikolon, ĉar unue mi jam estis skribinta parton antaŭ la enretigo de la pasinta artikolo de Paulo Sérgio pri hundoj, kaj due mi povas aldoni kelkajn aliajn informojn, ne parolante – kiel li – pri la brazila situacio rilate librojn.

Mi komencas per nombroj, prezentitaj en la brazila revuo “Veja” (de la 10-a de junio).

La lando kun plej multe da tiuj bestoj estas Usono (72,4 milionoj), je la dua loko estas Brazilo (52,2 milionoj), je la tria estas Ĉinio (27,7 milionoj). Sed estus interese kompari tiujn nombrojn kun la nombroj de loĝantoj, t.e. ekscii la procentaĵojn. Mi kalkulis: En Usono la hundoj (mi parolas pri hejmbestoj) estas ĉirkaŭ 23% de la loĝantaro; Brazilo: 26%; Ĉinio: 2%. Tre verŝajne la procentaĵoj estas pli grandaj en eŭropaj landoj. De la dek landoj kun plejmulte da hundoj Argentino havas la plej altan procentaĵon: 28%.

La kvin landoj kun la plej grandaj elspezoj por hejmbestoj ĝenerale (ne nur hundoj) estas: Usono (30,4 miliardoj da dolaroj), Brazilo (7,2), Anglio (6,9), Francio (5,7), Germanio (5,6).

Nun specife pri Brazilo kaj pri la proporcioj de hundoj kaj geinfanoj:

En Brazilo po cent familioj ekzistas 44 hejmhundoj, sed nur 36 geinfanoj (ĝis la aĝo de 14 jaroj). Kaj oni taksas, ke ĉiujare la nombro de hundoj kreskos je 4,5%, dum tiu de la infanoj malkreskos je 1,3%. En 2020 estos supozeble 71 milionoj da hundoj, sed nur 41 milionoj da infanoj.

Kiuj estas la kaŭzoj de tia evoluo?

Unue: Kiel diris Paulo Sérgio pri malriĉaj nacioj: “Ju pli prosperas tiuj landoj, des malpli da infanoj naskiĝas en ĉiu familio, mezume.” La fakto estas, ke en Brazilo, unu el la plej riĉaj evoluantaj landoj, la ekonomia situacio de milionoj da malriĉaj (kaj ankaŭ de aliaj) familioj pliboniĝis, tiel ke ĉi tie naskiĝas malpli da infanoj. Ekzistas pluraj kaŭzoj de tia tendenco. Unu el ili estas, ke la loĝejoj fariĝas ĉiam pli malgrandaj, kaj la geedzoj pensas, ke ne estas sufiĉa spaco por infanoj – sed hejmbestoj ne bezonas tiom da spaco, kaj ili “anstataŭas” la infanojn. Aliaj faktoroj estas mono, laboro kaj zorgoj. Prizorgi hundojn kostas multe malpli ol prizorgi infanojn, kaj prizorgi infanojn estas multe pli peniga kaj kaŭzas multe pli da zorgoj. (Vidu frazon en PIV sub kapvorto “infano”: “Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj – doloron.”)

Due: soleco. a) La loĝantaro de preskaŭ ĉiuj landoj pliaĝiĝas, t.e. la homoj vivas pli longe. Do ekzistas multe pli da gemaljunuloj – ankaŭ en Brazilo. En 2000 ili estis 8,2% de la loĝantaro ĉi tie, en 2015 11,7%. Pasintece tiaj homoj vivis ene de granda familio, sed nuntempe multaj vivas sole. b) Ankaŭ en Brazilo estas la tendenco, ke eĉ junaj kaj mezaĝaj homoj vivas sole: multaj ne volas geedziĝi, aliaj divorcas.

La hejmhundoj (kaj ankaŭ katoj aŭ eĉ aliaj bestoj) malpezigas la solecon.