×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Denove iomete pri starado

En sia artikolo de la 24-a de aŭgusto Anton Oberndorfer prezentis la rezultojn de aŭstralia esploro farita de kuracistoj kun 782 homoj. Tiuj rezultoj indikas la pozitivan efikon de starado.

Siavice Paulo Sérgio Viana informis la 20-an de oktobro, ke la Universitato de Harvard alvenis al “tute kontraŭa rezulto: la tempo de sidado tute ne damaĝas la sanon” kaj “La problemo estis de statistika analizo: aliaj faktoroj influis la antaŭan studaĵon”.

Mi ne scias, kiun esplorrezulton tiu nova studo kontraŭis. Ĉiukaze mi volas prezenti kelkajn informojn pri tiu temo donitajn en brazila revuo en oktobro.

La scienca revuo American Journal of Preventive Medicine [Amerika Revuo de Preventa Medicino] publikigis studon faritan dum 12 jaroj (!) kun 12.000 (!) plenkreskuloj inter 37 kaj 78 jaraĝaj. La rezultoj estis la samaj aŭ similaj al tiu de la esploro menciita de Anton: la homoj, kiuj sidadis senpaŭze dum 7 horoj, havas 30% pli da probableco morti kaŭze de kardiovaskulaj malsanoj ol tiuj, kiuj kelkfoje ekstaris por iri al banejo aŭ por manĝi. En junio la British Journal of Sports Medicine [Brita Revuo de Sporta Medicino] jam estis publikiginta studon, en kiu oni rekomandas staradi dum 2 horoj ĉiutage. Tio egalas – dum 9-hora laboro - al 13 minutoj ĉiuhore. Ne necesas piediri, sufiĉas staradi. La muskola tensio, kiu konservas la korpon rekta, i.a. pliigas la konsumon de ĉela oksigeno, plibonigante la kardiovaskulan povumon. En du horoj staranta korpo forbruligas 20% pli da kalorioj ol sidanta korpo. Fiziologo de la Federacia Universitato de São Paulo (Brazilo) asertas, ke por la konsumo de kalorioj pluraj malgrandaj movoj faritaj piede povas havi pli grandan efikon ol piedirado.

Post la malkovro de tiuj faktoj jam aperis rimedoj por stimuli staradon: horloĝo da Apple, la “Apple Watch”, enhavas ilon, kiu mezuras la tempon pasigitan piede kaj sonigas alarmon, kiam la posedanto pasigis unu horon sidante; kelkaj firmaoj – ekzemple Fejsbuko [Facebook] kaj Guglo [Google] - instalis starpupitrojn anstataŭ la ordinaraj tabloj; en Skandinavio ĉirkaŭ 90% de la burooj jam estas ekipitaj per tiaj starpupitroj.

La brazila revuo informas ankoraŭ, ke kelkaj famaj homoj kutimis labori starante: Ernest Hemingway, Winston Churchill kaj Leonardo da Vinci.

Rilate al la aserto de la Universitato de Harvard menciita supre mi pensas, ke estus strange, ke grandegaj firmaoj defendas staradon, se la esplorrezultoj, kiuj montras la malignan efikon de longa sidado, estus eraraj.