×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ĉu multaj telekomandiloj ĝenas?

Antaŭ la sofo amasiĝas plastaĵoj. Estu honesta: Kiom da telekomandiloj vi posedas? Ĉu tri aŭ kvar? Tio estus ankoraŭ subaveraĝa. Kaj ĉiu havas sian propran sistemon.

Ĉe konatulo hejme en la tagĉambro jam estas 5 pecoj: unu por la televidilo mem, unu por la ricevilo, unu por la sendoflua kesto, unu por la lumdisk-ludilo. Kaj unu ne plu uzata kiun oni rapide enmanigas al la infano se ĝi volas kapti unu el la aliaj telekomandiloj.

Telekomandiloj - tion gepatroj scias - magie altiras etajn infanojn. Eble estas la molaj buntaj gumaj butonoj, eble estas la imitinstinkto. Aŭ eble la fakto ke eblas bele telefonumi per la telekomandilo. Halo?

Ĉe la konatulo do fakte kvar telekomandiloj estas uzataj kun parte kongruaj taskaroj. La telekomandilo por la ricevilo nome estas programebla (se oni estas sufiĉe pacienca aŭ fanatika) kaj tiel ĝi transprenas la taskojn de aliaj. Almenaŭ teorie. Io ĉiam bedaŭrinde tamen mankas, ekzemple la klavo por la subtekstoj de la sendoflua kesto aŭ la elekto de fontoj de la televidilo. Do eblas fari preskaŭ ĉion per unu telekomandilo, sed ja nur preskaŭ. Pro tio ankaŭ la aliaj daŭre kuŝas sur la tablo antaŭ la sofo.

La ĥaoso ja havas siajn avantaĝojn. La infanoj ekzemple ne povus spekti jutuban filmeton sur la televidilo ĉar ili ne konas la kompleksan sinsekvon de laborpaŝoj kiuj estas farendaj sur la diversaj telekomandiloj.

Se oni dumtempe ŝatus ludoni la loĝejon al amikoj aŭ al fremduloj, necesus lasi plurpaĝan instrukcion sur la antaŭsofa tablo, por ke la luontoj povu ankaŭ spekti televidon. Sed tio ja nur malofte okazus.

Tamen tiom da telekomandiloj ja estas ĝenaĵo. Cetere kvin pecoj ne estas aparte multe. Laŭ takso de germana instituto la germanoj averaĝe havis en la jaro 2011 sep pecojn en sia domo.

Amiko jam provis programeblan universalan telekomandilon kiu ja principe devus solvi tiun problemon. Por tia aparateto oni povas - se oni volas - elspezi ĝis 250 eŭrojn. La rezulto por la amiko ne estis konvinka kaj ne estas kaŭzo pridubi tiun prijuĝon.

Iam iu eble solvos tiun problemon supozeble pli elegante kaj pli prezinde, eble per kompufona aplikaĵeto. Laŭ enketo de germana faka instituto ekzemple kvarono de la germanoj povus imagi ŝalti la televidilon.

Jam disponeblas diversaj "universalaj telekomandaj aplikaĵetoj". Sed ankaŭ tio ne estas senproblema, ekzemple la baterio de la kompufono estas pli ofte malplena ol la baterio de telekomandilo. Kaj la posedanto de infraruĝkapabla kompufono devas esti hejme se la aliaj volas spekti televidon.

Do provizore la ĥaoso sur la antaŭsofaj tabloj restos: Laŭ la enketo de la germana instituto 86 procentoj de la enketitoj ŝatas ŝalti sian televidilon ankaŭ estonte per kutima telekomandilo.