×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ĉu 70 estas la nova 60?

Ĉu 70 estas la nova 60?

Maljuniĝi en bona sanstato: Jam multaj homoj atingas tion. Sed multaj homoj suferas dum ili pliaĝiĝas. Sed pli kaj pli da homoj mondskale atingas pli altan aĝon, plej multaj povas kalkuli hodiaŭ pri 60 jaroj kaj pli. La Monda Sanorganizo do rekomendas en sia unua "Monda raporto pri pliaĝiĝo kaj sano" ŝanĝon de paradigmoj en la sanpolitiko.

La dana reĝino Margrethe II (75-jara) vidas avantaĝojn de la alta aĝo: "Oni havas tute aliajn spertojn ol antaŭe", ŝi diras al raportistoj. Kaj ankaŭ konata usona aŭtorino Siri Husvedt (60) trovas: "Estas multaj ĝojoj - mi nur povas rekomendi ĝin kiel vivoparton". Holivuda stelulo malkaŝas: "Estas aferoj kiujn mi ĝuas ĉe la maljuniĝo". Tio ja belsonas por la steluloj, pensas kelkiu pli-ol-70-jarulo. Matene li estis glutinta siajn pilolojn kontraŭ diabeto, alta sangopremo, artrozaj doloroj kaj kontraŭ du pluaj suferoj. Nun li trafoliumas revuojn en la plenplena atendoĉambro de sia kuracisto. "La vera vivo certe estas alia, ĉiukaze mia vivo. " Tion simile taksas la Monda Sanorganizo en la menciita raporto. Ĝi komenciĝas per la ĝojiga konstato: "Unuafoje en la historio plej multaj homoj povas esperi pri vivodaŭro de signife pli ol 60 jaroj kaj pli". Pli da bona nutraĵo, la disvolvo de insulinsolvaĵoj kaj de antibiotikaĵoj, malpli da peza korpa laboro pro moderna tekniko - multaj faktoroj kondukis al tio ke signifa kvanto da homoj vivas signife pli longe ol en antaŭaj epokoj. Esploristoj eĉ parolas pri "donacita jardeko" de vivodaŭro.

Tio estas belega, diras la Monda Sanorganizo. Sed la maljuniĝo de korpo kaj menso per tio bedaŭrinde ne estas nuligita. Kaj certe tute ne la tipaj malsanoj de maljuneco. La pli longa vivo - eĉ se kelkiuj kapablas ĝui ĝin - fariĝas ŝajne por pli kaj pli da altaĝuloj nura "pli longa transvivado". Pli ampleksaj ĉerpoj de datumoj ankoraŭ mankas tiurilate. Sed jam delonge estas klare, ke pli longa vivodaŭro estas akompanata bedaŭrinde tro ofte de signifaj nekuraceblaj sandifektoj.

Tio ja ne signifas ke tia vivo devas esti neeltenebla. Multaj el la tipaj malsanoj de alta aĝo estas regeblaj: Kontraŭ malbona aŭdado disponeblas aŭdaparatetoj, kontraŭ gravaj okuldifektoj disponeblas relative sekuraj laseraj operacioj. Diabeto estas retenebla dum multaj jaroj per medikamentoj, same problemoj de koro kaj sangocirkulo kaj multaj aliaj problemoj.

La sansistemoj en la diversaj landoj bezonas rekonstruon direkte al integrita flegado kiu kapabligas la homojn konservi laŭeble multe da korpaj kaj mensaj kapabloj laŭeble longe". Nur tiam ekestos la espero ke iutage vere fariĝos la aĝo 70 la nova aĝo 60.