×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Cistercianoj en Olivo

riurba Esperantista Asocio ĉi-septempre la trian fojon organizas sian laŭvican internacian aranĝon „Esperanto sur la strando”. Unu el ĝiaj programeroj estas tiel nomata „Urba ludo” dum kiu grupoj de ĉeestantoj havas la taskon trovi difinitajn lokojn sur itinero kaj respondi demandojn ligitajn kun ilia historio. Nun la itinero kuras tra belega parko en Oliwa - unu el la kvartaloj de Gdansko, en la najbareco de katedralo t.e. postklostra preĝejo apartenanta iam al cistercianoj. Por gajni la ludon la ĉeestantoj devas ne nur koni la lingvon en kiu ja estis preparitaj la taskoj kaj posedi la fizikan formon sed ankaŭ ekkoni iom da historio, kiun prilaboris kaj esperantigis mia eminenta amiko Henriko Kosicki kaj kiu historio prezentiĝas jene.

La Cisterciana Ordeno estis fondita en 1098 en Citeaux (Francio) de sankta Roberto abato. Cistercianoj vivis laŭ la benediktana devizo „Ora et labora (preĝu kaj laboru)”. Vivante ĉefe de la agrikulturo ili influadis ĝian plibonigadon. Al Pollando cistercianoj alvenis en la jaro 1143. Al Olivo ili estis venigitaj de la pomeria princo Subislavo en 1186. En la unua dono ili ricevas Olivon kune kun ses apudaj vilaĝoj kaj rajton fiŝi en la maro kaj serĉi sukcenon; ili estas ankaŭ liberigitaj de la impostoj kaj aliaj devoj por la princo, escepte de la riparoj de la havena albordiĝejo en Gdansko. Danke al multaj pluaj donoj kaj donacoj cistercianoj posedis ampleksajn bienojn kun multaj industriaj entreprenoj kiel muelejoj, forĝejoj, tabulsegejoj, paperfarejoj ktp.

La abatejaj konstruaĵoj kune kun la preĝejo estis kelkfoje detruitaj kaj bruligitaj ĉu de la paganaj prusoj, husanoj aŭ teŭtonoj. En la jaro 1577, pro la konektoj de la abatejo kun la pola reĝo Stefano Batory, gdanskaj luteranoj invadas la abatejon kaj bruligas la preĝejon kaj klostron. La reĝo ordigas tiam Gdanskon financi la rekonstruon de la abatejo kaj mem oferdonas grandan monsumon. En la jaroj 1626 kaj 1656, dum la militoj kontraŭ Svedio, Olivon ruinigis kaj rabis svedaj soldatoj.

En la jaroj 1709 -1710 en Gdansko disvastiĝis pesto, kies viktimoj estis kvarono de la loĝantoj de la urbo. Tiam en la Pordega Domo funkciis hospitalo, kaj de tiu tempo ĝi estas nomata la Domo de Pesto.

La plej impona disvolvo de la Oliva klostro okazas en la jaroj 1740 – 72, dum la tempo de la lasta abato – Jacek Rybiński. Li instigis la konventon alpreni la decidon pri la konstruo de nova orgeno en la katedralo. La konstruon, kiu daŭris 25 jarojn, li komisiis al la juna talenta Johano Wulf, la filo de la orgenmajstro el la urbo Orneta. Ankaŭ li ordonis alkonstruon de la suda alo al la abata palaco.

La abatejo ekzistis ĝis la jaro 1831, kiam la prusa okupacianto konfiskis la abatejajn bienojn kaj la abatejon kasaciis. Dum kelkaj sekvantaj jaroj parto de la multaj abatejaj konstruaĵoj estis malkonstruita kaj la klostra preĝejo estis ŝanĝita je paroĥa.

En la jaro 1925 la postklostra preĝejo ricevis la titolon de katedralo. La Oliva Katedralo reprezentas la gotikan cistercianan arkitekturon. Ĝi havas bazilikan aranĝon – la du flankaj navoj estas malpli altaj ol la ĉefa navo. La nuna ekipaĵo en la katedralo devenas el la jaroj 1579 – 1772 kaj plimulte estas baroka. En la interno estas 23 altaroj, kiuj reprezentas tri stilojn – renesancon, barokon (plimulto) kaj rokokon.

En la ĉirkaŭpasejo de la ĉefa altaro, en ties suda parto, antaŭ la altaro al sankta Veronika troviĝas la baldakeno. Tiun ĉi baldakenon, laŭ la legendo, brodis kaj donacis al la abatejo la filino de la sveda reĝo Gustavo Adolfo, reĝino Kristina, kiel rekompencon pro la ruinigo de Olivo far ŝia patro.

La plej fama en la katedralo estas ĝia orgeno, konstruita en la jaroj 1763 -1788. Ĝi konsistas el 7876 fajfiloj imitantaj diversajn instrumentojn kaj sonojn. Oni povas ekaŭdi interalie fluton, klarneton, violonon, kontrabason aŭ akvoplaŭdon, murmuron de vento, ursoblekon, voĉojn de kukolo kaj najtingalo, kvakadon de ranoj. Orgeno imitas ankaŭ la homan voĉon. Krom tio dum la ludo moviĝas anĝeloj kun siaj trumpetoj aŭ sonoriloj kaj turniĝas la suno kaj steloj. Oni povas ekvidi tion ĉi dum specialaj orgenaj koncertoj por turistoj.

Estonte do iam en Gdansko, certe post la vizitado de la Malnova Urbo en la centro ne forgesu pri Oliwa, kiu estas atingebla apenaŭ dek kilometrojn pli malproksime de tie.