×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ciferecaj asistantoj por la alta aĝo

Novaj teknologioj helpu al altaĝaj homoj resti memstaraj pli longe. En la aŭstra liglando Stirio ekfunkcias testregiono por tio.

Kiu pliaĝiĝas, tiu volas resti sufiĉe longe hejme en la propraj muroj. Por ke la memstara vivo pli bone funkciu, novaj teknologioj povas helpi. Nun ankaŭ en Stirio ekfunkcias grandskala testado. "Tio montru kio vere helpas al homoj en alta aĝo", diras Maria Fellner de la esplorinstituto Joanneum en Graz, kiu science akompanas la projekton. Dum unu jaro tiucele estos ekipitaj cent testmastrumejoj en Graz kaj en du aliaj urboj de Stirio per novteknologiaĵoj.

Unue tamen ankoraŭ okazas sondado: "En unua paŝo ni volas konstati kio entute estas bezonata", diras la projektestro Kurt Majcen. Tiucele estas analizataj jam ekzistantaj studaĵoj, kaj oni planas viglan interŝanĝon kun la testregionoj en la cetera Aŭstrio. Ekde la jaro 2017 la elektitaj teknologioj estos testataj en cent dommastrumejoj. Tiuj mastrumejoj estos enketataj tiam ankaŭ trifoje: je la komenco, en la mezo kaj je la fino de la testo. La indikoj estos komparataj kun respondoj el same granda kontrolgrupo.

Sed jam nun estas klare: La teknologiaj solvoj estu laŭeble simple aplikeblaj. Estas imageble ekzemple ke sveltigita komputila sistemo ebligas per kamerao videokonferencojn kun parencoj. Tiamaniere ankaŭ ili kaj la flegistaro povus esti senŝarĝitaj kaj ili devus malpli ofte ĉeesti surloke. Samtempe la komunikado helpas kontraŭ izoleco dum alta aĝo. Ankaŭ porteblaj sistemoj estos aplikeblaj: ekzemple horloĝoj kiuj mezuras gravajn vivoparametrojn kiel pulson aŭ sangopremon. Tiel eblos sekvi el distanco kiel iu fartas.

Pere de sensoroj krome eblos konstati kion altaĝa persono faras dum certa momento: Ĉu la persono estas ankoraŭ en la lito aŭ ĉu jam ŝi aŭ li moviĝas en la propra hejmo? Se la sensoroj montras ke iu ne leviĝas el la lito, tio povus esti alarmsignalo.

Sed kiel oni certigos ke neniu sentos sin kontrolata? "Ne okazos registrado de sono aŭ de bildoj, do la privata sfero restos gardata", diras Fellner. Jam ricevitaj spertoj pri la teknologioj krome montras ke la sento pri sekureco estas decide pli forta ol la sento esti kontrolata.