×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Bonoboj preskaŭ parolas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Sciencistoj jam de iom da tempo malkovris, ke simioj de la specio ´bonoboj´ (Pan paniscus), priskribitaj unuafoje en la jaro 1928, estas vivuloj plej similaj al la homoj, laŭ genetika strukturo. Post tiu eltrovo, ili intense kaj insiste esploras la karakterizajn ecojn de tiuj bestoj, cele al pli profunda kono pri la evoluo de specioj kaj eĉ pri la homo.

Antaŭ ne longe oni publikigis unu plian interesan studaĵon pri bonoboj. Ĝin plenumis laborgrupoj svisa (Neuchatel) kaj brita (Birmingham). Temas pri la komunikado inter la simioj. Oni jam antaŭe sciis, ke ili abunde komunikas reciproke per gestoj, krioj, kondutoj kaj mienesprimoj. Nun la biologiistoj sukcesis registri voĉan sistemon de komunikado tre similan al tiu de homaj beboj, antaŭ ol ĉi tiuj komencas paroli. Tiuj estas speco de pepoj, produktataj per fermita buŝo, en situacioj pozitivaj, negativaj kaj neŭtralaj, lige kun ripozo, geiĝo, alarmo, nutrado kaj moviĝo. La eksterordinara detalo estas, ke samaj sonoj transdonas foje malsamajn signifojn, depende de la kunteksto! Alivorte, bonoboj uzas, kiel homaj beboj, ian primitivan sintakson.

La konkludo de tiuj sciencistoj estas pensiga: laŭ ili, tiaj studaĵoj montras konvinke, ke la distingo inter homoj kaj bestoj, laŭ biologia vidpunkto, fariĝas pli kaj pli malpreciza.

Bonoboj estas tre kuriozaj estuloj. Oni nomas ilin ´etaj ĉimpanzoj´, ´pigmeaj ĉimpanzoj´ aŭ ´nano-ĉimpanzoj´. Ili vivas indiĝene en Demokratia Respubliko Kongo, en centra Afriko, en komunumoj prezentantaj tipajn trajtojn, interalie kun matriarkeca organizo. Ili estas ĉiomanĝaj, havas malhelajn vizaĝojn kun rozkoloraj lipoj kaj relative longajn krurojn kaj brakojn. La mezuma pezo de inoj estas 30 kilogramoj, kaj maskloj povas atingi ĝis 60 kilogramojn. Ili estas tre emociemaj, bonhumoraj, ludemaj, sekse tre aktivaj, ofte samseksemaj (precipe inoj) – kaj per seksa ĝuado solvas multajn siajn streĉajn komunumajn situaciojn. Bonoboj povas lerni la signifon de centoj da vortoj.

Konsiderante iliajn tute specialajn ecojn, fakuloj pri biologia etiko jam de iom da tempo proponis, ke oni donu al bonoboj, same kiel al ĉimpanzoj kaj orangutangoj, statuson de homaj rajtoj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Sciencistoj jam de iom da tempo malkovris, ke simioj de la specio ´bonoboj´ (Pan paniscus), priskribitaj unuafoje en la jaro 1928, estas vivuloj plej similaj al la homoj, laŭ genetika strukturo. Post tiu eltrovo, ili intense kaj insiste esploras la karakterizajn ecojn de tiuj bestoj, cele al pli profunda kono pri la evoluo de specioj kaj eĉ pri la homo.