×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Amsterdamo akcelas elektrajn aŭtomobilojn

Por decide redukti la malpuriĝon de la aero, la urbo Amsterdamo grandskale akcelas elektrajn veturilojn. Kaj tio ne nur koncernas financajn subvenciojn.

Amsterdamo volas oferti bonajn vivokondiĉojn por sia kreskanta loĝantaro. Oni planas redukti la enurbajn enaerigojn de karbondioksido ĝis la jaro 2025 je 45 procentoj kompare al la jaro 2012.

La urbaj aŭtobusoj ene de 10 jaroj estos komplete elektraj. Kaj la urbo akcelas la plivastigon de la infrastrukturo por bicikloj. La biciklo estu la unuaranga veturilo por la individua mobileco. La municipo subvencias la akiron de elektraj ŝarĝaŭtomobiloj.

Kiu aĉetas por si elektran aŭtomobilon, tiu ricevas urban subvencion de 5000 eŭroj kaj - tio gravas por loĝantoj de la urbocentro - per elektra veturilo oni avancas en la atendolisto por parkumejo, ĉar nur tiu kiu disponas pri parkumejo povas registri sian aŭtomobilon. En Amsterdamo disponeblas jam 1200 ŝargstacioj por preni elektran kurenton kaj ĉiumonate aldoniĝas averaĝe 25, ĝis la jaro 2018 la nombro kreskos al 4000.

Kune kun la universitato la urba administracio analizas la datumojn de la uzantoj de la stacioj por eltrovi en kiuj urbokvartaloj estas aparte multe da elŝuto de ŝarga kurento, do kie eble necesos starigi kromajn staciojn.

Al la transportentreprenoj Amsterdamo ankaŭ pagas subvenciojn por la akiro de elektraj kamionoj aŭ transportveturiloj. Kaj tio estas sukcesa: Nuntempe cirkulas jam 30 elektraj ŝarĝaŭtomobiloj en Amsterdamo. Sed ankaŭ aliaj transportentreprenoj profitas de urbaj kaj parte ŝtataj privilegioj. Taksientreprenoj ricevas subvencion de maksimume 10.000 eŭroj por la akiro de elektra veturilo, kaj krome la elektraj taksioj rajtas atendi siajn klientojn ĉe aparte favoraj atendozonoj en la flughaveno aŭ ĉe la stacidomo.

Danke al la subvencio, la relative malaltaj kostoj de kurento kaj la reduktitaj kostoj por la teknika prizorgado por la elektraj aŭtomobiloj, nun pli kaj pli da entreprenoj plivastigas sian veturilaron per elektraj veturiloj aŭ eĉ ekskluzive uzas tiajn veturilojn kiel tion faras la entrepreno "Taxi electric". Pro la ebena topografio de Amsterdamo elektra taksio de la marko Nissan atingas veturdistancon de 110 km en la enurba trafiko. Tamen dum vintro tio estas nur atingebla se la hejtado de la aŭtomobilo estas ŝaltita al malalta nivelo.

En la taksicentrejo la disponistoj ne nur scias pro la komunikitaj veturdatumoj kiuj veturiloj troviĝas en proksimeco de kliento, sed videblas tie ankaŭ kiu taksio disponas por la dezirata vojdistanco pri sufiĉe da ŝarga kapacito. Intertempe jam 400 elektraj taksioj survojas en Amsterdamo - tio jam estas sufiĉe bona kvoto ĉe entute 3000 taksioj.

Por decide redukti la malpuriĝon de la aero, la urbo Amsterdamo grandskale akcelas elektrajn veturilojn. Kaj tio ne nur koncernas financajn subvenciojn.

Amsterdamo volas oferti bonajn vivokondiĉojn por sia kreskanta loĝantaro. Oni planas redukti la enurbajn enaerigojn de karbondioksido ĝis la jaro 2025 je 45 procentoj kompare al la jaro 2012.

La urbaj aŭtobusoj ene de 10 jaroj estos komplete elektraj. Kaj la urbo akcelas la plivastigon de la infrastrukturo por bicikloj. La biciklo estu la unuaranga veturilo por la individua mobileco. La municipo subvencias la akiron de elektraj ŝarĝaŭtomobiloj.

Kiu aĉetas por si elektran aŭtomobilon, tiu ricevas urban subvencion de 5000 eŭroj kaj - tio gravas por loĝantoj de la urbocentro - per elektra veturilo oni avancas en la atendolisto por parkumejo, ĉar nur tiu kiu disponas pri parkumejo povas registri sian aŭtomobilon. En Amsterdamo disponeblas jam 1200 ŝargstacioj por preni elektran kurenton kaj ĉiumonate aldoniĝas averaĝe 25, ĝis la jaro 2018 la nombro kreskos al 4000.

Kune kun la universitato la urba administracio analizas la datumojn de la uzantoj de la stacioj por eltrovi en kiuj urbokvartaloj estas aparte multe da elŝuto de ŝarga kurento, do kie eble necesos starigi kromajn staciojn.

Al la transportentreprenoj Amsterdamo ankaŭ pagas subvenciojn por la akiro de elektraj kamionoj aŭ transportveturiloj. Kaj tio estas sukcesa: Nuntempe cirkulas jam 30 elektraj ŝarĝaŭtomobiloj en Amsterdamo. Sed ankaŭ aliaj transportentreprenoj profitas de urbaj kaj parte ŝtataj privilegioj. Taksientreprenoj ricevas subvencion de maksimume 10.000 eŭroj por la akiro de elektra veturilo, kaj krome la elektraj taksioj rajtas atendi siajn klientojn ĉe aparte favoraj atendozonoj en la flughaveno aŭ ĉe la stacidomo.

Danke al la subvencio, la relative malaltaj kostoj de kurento kaj la reduktitaj kostoj por la teknika prizorgado por la elektraj aŭtomobiloj, nun pli kaj pli da entreprenoj plivastigas sian veturilaron per elektraj veturiloj aŭ eĉ ekskluzive uzas tiajn veturilojn kiel tion faras la entrepreno "Taxi electric".

Pro la ebena topografio de Amsterdamo elektra taksio de la marko Nissan atingas veturdistancon de 110 km en la enurba trafiko. Tamen dum vintro tio estas nur atingebla se la hejtado de la aŭtomobilo estas ŝaltita al malalta nivelo.