×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Amazonio iam dense loĝita

Amazonio estas unu el la plej maldense loĝataj regionoj en la mondo, nuntempe, almenaŭ koncerne homojn. Sed ne ĉiam estis tiel.

Iuj arkeologiaj esploroj, lastatempe faritaj de brazilaj kaj usonaj sciencistoj, montris suprizajn eltrovojn, rilate la homan ĉeeston en Amazonio, en pratempo. Tiujn esplorojn gvidas loka instituto kaj publikigis la brita revuo “Proceedings B”. Laŭ observoj kolektitaj el la tuta vasta regiono, vivis tie ĉirkaŭ ok milionoj da indianoj, dum la tria jarmilo antaŭ Kristo. Tiom grandan kvanton da enloĝantoj Brazilo atingos nur en la 19-a jarcento! Tiuj prauloj formis relative evoluintan civilizacion, precipe rilate agrokulturon. Pli ol okdek sovaĝaj plantoj estis “dresitaj” de la tiamaj indiĝenaj popoloj, kaj transformiĝis en kulturkreskaĵojn. Plej konata inter tiuj estas batato, manioko, tabako kaj ananaso. Ankaŭ la ĝis nun tipe lokaj fruktoj “açaí”, kaj “cupuaçu”. Arbojn ili saĝe kulturis, ekzemple la kaŝtanarbon, kiu produktas altvalore nutran frukton.

La esploristoj konsideras, ke tiuj prahomoj iamaniere “kontrolis” la arbaron je sia profito. Arkeologiaj studoj en la insulo Marajó, ĉe la elfluejo de rivero Amazono, pruvas per la ekzisto de ceramikaĵoj kaj artefaritaj montoj, ke la tekniko, arto kaj socia hierarkio estis forte disvolviĝintaj. Interne de la kontinento oni trovis vojojn, digojn, palisarojn, simetriajn konstruaĵojn, geometriajn objektojn. Oni havis interalie konstruaĵojn por amasa kaptado de fiŝoj. Ĉio tio atestas pri iama civilizacio nekonata. Kurioze, ke la tiamaj homoj produktis specon de fekunda “nigra tero”, ian humon, per kiu ili riĉigis la grundon. (Fakte, la grundo en Amazonio estas malriĉa je nutraĵoj por plantoj, ĉar la troa pluvado forlavas ĝin.) Probable la antikvuloj tion plenumis per amasigado de manĝorestaĵoj kaj karbo, laŭ trafaj proporcio kaj prilaborado. Evidentiĝas, ke tiu vasta regiono konservas ankoraŭ multajn nekonatajn aspektojn. Oni scias, ke ankoraŭ granda kvanto da bestoj kaj plantoj vivas en Amazonio, kiuj neniam estis science priskribitaj kaj registritaj. Eventuale, eĉ valorajn medikamentojn la arbaro kaŝas. En la proksima monato januaro, Brazila Esperanto-Ligo okazigos en Manaus, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Amazono, unu plian tutlandan kongreson de Esperanto. Jen do favora okazo por viziti tiun ravan regionon.