×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Aldona sukceso de agrikultura pioniro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Fluganta armeo por biologia senparazitigo

Inter la malmultaj italdevenaj israelanoj, mi havis la tre plezuran bonŝancon amikiĝi kun aŭtentika pioniro – Marjo Levi el la kibuco Sde Elihaŭ en la valo de Jordano. Li naskiĝis en Trieste (Italujo) en 1924, atingis Israelon tuj antaŭ la dua mondmilito kaj post lernado en agrikultura lernejo, en 1941 li aliĝis al la ĵus fondita kibuco Sde Elihaŭ, kie li vivas kune kun multnombra parencaro inkluzive de kelkaj triagradaj genepoj. Dekstre en la supra bildo Marjo pozas kun unu el ili.

Li estis la iniciatinto kaj motoro de ekologia agrikulturo kaj biologia senparazitigo en Israelo. La kibuco Sde Elihaŭ aparte distingiĝas per novigaj metodoj de biologia lukto kontraŭ parazitoj kaj ronĝuloj en agrikulturo. Inter ili, la alianco kun aerarmeo de turstrigoj, ankaŭ nomataj ”blankaj strigoj”, pruviĝas tre sukcese fruktodona.

Ĝis antaŭ dek jaroj, la rango de turstrigo estis tiu de belega strigo, interesa ĉefe por birdorigardantoj. Sed dum la lasta jardeko la turstrigoj ekplenumis ankaŭ publikan taskon. Lastatempaj datumoj pruvas, ke oni prave fidis ilin: dank' al ilia kapablo vori ronĝulojn nocajn al agrikulturo, oni povis signife malpliigi la uzitan kvanton da kontraŭparazitaj kemiaĵoj. Laŭ la konkluda raporto por 2014 de la nacia projekto pri uzado de rabobirdoj por biologia senparazitigo, ekde la komenco de la projekto la nombro de postulitaj permesoj por uzado de kemiaĵoj tre signife malpliiĝis.

Tiu projekto baziĝas sur la instalado de nesto-skatoloj en specifaj agrikulturaj areoj por pliigi la nombron da rezidantaj turstrigoj kaj falkoj. Jam ok jarojn kunlaboras en la projekto registaraj oficoj, la socio por naturprotektado kaj la internacia centro por esploro pri migrado de birdoj. Lastatempe ekestis ankaŭ kunlaborado kun jordaniaj kaj palestinaj terkulturistoj. Kroma iniciato celas kuraĝigi arabajn agrikulturistojn en Israelo instali nesto-skatolojn ankaŭ en la kampoj, kiujn ili kultivadas.

Ĝis nun oni lokis preskaŭ 3,000 nesto-skatolojn. La falkoj kaj ĉefe la turstrigoj voras grandajn kvantojn da ronĝuloj nocantaj la kreskaĵojn, kiel kampomusoj, gerbiloj kaj ratoj. La sola permesita kemiaĵo kontraŭ ronĝuloj en kampoj kaj fruktoplantejoj estas Roŝ 80. Temas pri materialo venena kontraŭ homoj, kiu povas noci la medion. Laŭ la lastaj kontroloj, ekde 2008, paralele kun la pliigo de nesto-skatoloj ekde 600 ĝis 3,000, la uzado de Roŝ 80 draste malpliiĝis. En la jaro 2013 ree pliiĝis ĝia uzado, kaŭze de escepta kresko de ronĝuloj, sed tamen ĝi restis multe pli malalta ol antaŭ la vasta instalo de nesto-skatoloj.

Se oni konsideras, ke la centra celo de la nacia projekto ”turstrigoj” estas starigi praktikan sistemon amikan al la medio, kiel alternativon al senparazitiga kemiaĵo, oni sendube povas aserti, ke tiu celo ŝajnas kontentige atingita.

Tamen oni devas daŭre spuri la loĝdensecon de turstrigoj, tiel ke la neceso uzi venenon fariĝos vere escepta. Tiucele aparta esploro kontrolas la alklimatiĝon de la strigoj kaj ilian kapablon reproduktiĝi. Kontroloj efektivigitaj en 1,400 nesto-skatoloj montris, ke la turstrigoj nestas en 22% de ili. Duono de la nestoj estis malplena kaj en la restantaj, nestis falkoj kaj korvetoj. Tre kontentiga rezulto estas, ke preskaŭ 80% de la turstrigoj sukcesis kreskigi unu aŭ pli idojn.