×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Abeloj en la urbo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio Multaj homoj estas ŝokitaj de raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Aŭtoritato por Nutra Sekureco (European Food Safety Authority) kiuj atentigas ke en la lastaj jaroj amaso da abeloj estas mortintaj precipe en Eŭropo kaj Usono. Troviĝas diversaj fontoj de danĝero. Pluraj sciencaj esploroj kulpigas precipe familion de insekticidoj nomataj “nov-nikotinoidoj” kiuj nuntempe estas uzataj sur la tuta planedo, kvankam diversaj ekologiaj organizoj klopodas mobilizi oponadon al la grandaj agrokemiaj entreprenoj kiuj disvastigas tiujn supertoksajn pesticidojn.

En Eŭropo spuroj de tiuj pesticidoj estas trovitaj en pli ol duono de la abelujoj. Ili funkcias kiel nervoveneno kaj senfortigas la abelojn. Sed ankaŭ enportitaj parazitoj kaj la malapero de gravaj floroj endanĝerigas ilin.

Ankaŭ abelbredistoj en Aŭstrujo konstatas ke la nombro de abeloj kaj aliaj insektoj forte malkreskas. Tamen en la urbo de Vieno, kiu enhavas multajn publikajn parkojn kaj verdajn areojn, en kiuj la ĝardenistoj de la urbo uzas nur ekologiajn metodojn, oni konstatas ke abeloj plejparte bone fartas.

Lastatempe abelbredistoj starigas abelujojn sur multaj publikaj konstruaĵoj. La plej fama staras sur la tegmento de la operdomo meze de la urbocentro. Ankaŭ sur la tegmentoj de la Burgteatro kaj multaj grandaj hoteloj abeloj evidente fartas bone. En tiuj hoteloj vizitantoj povas gustumi ĉe la matenmanĝo mielon de la hotelaj abeloj!

Eĉ sur la tegmento de la urbdomo troviĝas ekde mallonga tempo kvar abelujoj. Lerta spertulo prizorgas ilin. Li atentigas ke abeloj kiel homoj bezonas varioplenan dieton por resti sanaj. En la granda parko proksime al la urbdomo troviĝas multnombraj plantoj kaj arboj. La abeloj ŝatas antaŭ ĉio la nektaron de la floroj de maljuna tilio tie, sed ili povas ankaŭ flugi tra ĉiuj parkoj kaj ĝardenoj de la urbo kaj gustumi la nektaron de la floroj en multaj avenuoj de hipokastanioj, aceroj kaj tilioj kaj en privataj ĝardenoj kaj sur balkonoj.

La abelbredista asocio en Vieno havas pli ol 600 membrojn. Lastatempe interesiĝas pli kaj pli da homoj pri la kursoj kiujn la asocio organizas ĉiun jaron por certigi bonan prizorgadon de la abeloj en la 5200 abelujoj de la urbo. Ĝi ankaŭ konsilas loĝantojn pri la florplantoj kaj arbustoj kiujn abeloj aparte ŝatas. Krome volontuloj prizorgas komunajn ĝardenojn en multaj kvartaloj de la urbo por plivastigi la provizon de nutraĵoj por homoj kaj abeloj!

La urboadministrantoj emfazas ke ankaŭ infanoj kaj junuloj interesiĝas pri tiaj rimedoj. Grupoj de lernantoj regule vizitas specialajn abelujojn en parko kie la infanoj povas observi la vivon de abeloj kaj lerni pri la graveco de tiuj malgrandaj insektoj por la bonfarto de la tuta planedo, ne nur pro la produktado de mielo sed precipe pro la polenado de 80% de la fruktoj kaj legomoj kiujn ni kaj aliaj bestoj manĝas.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio

Multaj homoj estas ŝokitaj de raportoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Aŭtoritato por Nutra Sekureco (European Food Safety Authority) kiuj atentigas ke en la lastaj jaroj amaso da abeloj estas mortintaj precipe en Eŭropo kaj Usono.

Troviĝas diversaj fontoj de danĝero. Pluraj sciencaj esploroj kulpigas precipe familion de insekticidoj nomataj “nov-nikotinoidoj” kiuj nuntempe estas uzataj sur la tuta planedo, kvankam diversaj ekologiaj organizoj klopodas mobilizi oponadon al la grandaj agrokemiaj entreprenoj kiuj disvastigas tiujn supertoksajn pesticidojn.