×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, 5 mitoj pri trinkado

Mito 1: Kiu soifas, tiu trinkas tro malfrue

Kelkaj homoj aperas ĉiam nur kune kun botelo da akvo. Ĉiam post kvin minutoj ili trinketas, eĉ se ili ne soifas. Aliaj uzas kompufonan aplikaĵon por ricevi atentigojn pri trinkado. Multaj kredas ke necesas trinki antaŭ ol ekestas soifosento. Tio estas sensencaĵo: Soifo estas signalo de la korpo. Per ĝi la korpo volas diri: "Mi nun bezonas akvon, ne pli frue kaj ne pli malfrue. " Laŭ tio la regulo estas simpla, almenaŭ por sanaj junaj homoj: Trinku kiam vi soifas. Tio validas eĉ por sportistoj: Eĉ maraton-kurantoj trinku nur tiam kiam ili vere sentas soifon. Ĉe pli aĝaj homoj aliflanke la soifosento iom malfortiĝas, ili fakte daŭre atentu pri sufiĉa trinkado.

Mito 2: Ne eblas trinki tro

Bedaŭrinde tamen eblas. Nur antaŭ nelonge mortis partoprenanto ĉe la konkuro "ironman" en Germanio, ĉar li estis trinkinta tro. Tio bonŝance okazas nur tre malofte. La kaŭzo estas tro malalta nivelo de natrio en la korpo. Se oni ŝvitas multe, tiam la korpo perdas salon. Kaj se oni samtempe trinkas tro da normala akvo kiu enhavas nur tre malmulte da natrio, la nivelo de natrio en la sango kaj en la teksaĵoj pli kaj pli malaltiĝas - kaj tiu malalta nivelo de natrio ĉe tro da akvo povas konduki al malbonfarto, sveno, kapdoloroj kaj en plej malbona kazo al morto.

Mito 3: Ĉe varmego trinku almenaŭ tri litrojn da akvo

La Germana Societo pri Nutrado rekomendas al plenkreskuloj trinki almenaŭ 1,5 litrojn. Ĉe varmego povas esti ankaŭ tri litroj kaj pli. Tamen estas individua afero kiom da akvo korpo bezonas. Decidas pri la bezono je likvaĵo la aĝo, la korpa pezo, temperaturo, persistivo kaj streĉo.

Kiu laboras en plene klimatizata oficejo, tiu bezonas malpli da akvo ol konstrulaboristo sub plena suno. Estas pli grave aŭdi la signalojn de sia korpo kaj de la soifosento ol orientiĝi laŭ nombroj.

Mito 4: Ne trinku malvarman akvon

Imagu: Estas vere varmege, vi ŝvitas kaj vi soifegas. Pri kio vi nun pensas? Ĉu pri glaso da varmeta akvo el krano? Verŝajne ne. Multaj konsilantoj tamen rekomendas ĝuste tion: Ĉe varmego oni ne konsumu malvarmajn trinkaĵojn. Ĉu tio estas ĝusta? Ekspertoj havas diversajn opiniojn. Do agu laŭ viaj propraj preferoj.

Mito 5: Sengasa akvo estas pli sana ol akvo kun gaso

Tio estas eraro. Karbonacido ja havas la kromefikon ke oni devas rukti, sed tio ne estas malsana. Estas nur demando de gusto. Kelkaj preferas sengasan akvon, kelkaj ŝatas akvon kun gaso. Decide estas kiom da akvo la korpo ricevas.

Dum sportado estas konsilinde trinki prefere sengasan akvon, ĉar la karbonacido kaŭzas senton ke la stomako iomete vastiĝas kaj kelkaj sportistoj sentas tion kiel malagrabla. Krome per sengasa akvo oni evitas singulton. Gravas finfine atenti pri sia ventro. La propra korpo scias plej bone kio estas bona por ĝi.

Mito 1: Kiu soifas, tiu trinkas tro malfrue

Kelkaj homoj aperas ĉiam nur kune kun botelo da akvo. Ĉiam post kvin minutoj ili trinketas, eĉ se ili ne soifas. Aliaj uzas kompufonan aplikaĵon por ricevi atentigojn pri trinkado. Multaj kredas ke necesas trinki antaŭ ol ekestas soifosento. Tio estas sensencaĵo: Soifo estas signalo de la korpo. Per ĝi la korpo volas diri: "Mi nun bezonas akvon, ne pli frue kaj ne pli malfrue. "

Laŭ tio la regulo estas simpla, almenaŭ por sanaj junaj homoj: Trinku kiam vi soifas. Tio validas eĉ por sportistoj: Eĉ maraton-kurantoj trinku nur tiam kiam ili vere sentas soifon. Ĉe pli aĝaj homoj aliflanke la soifosento iom malfortiĝas, ili fakte daŭre atentu pri sufiĉa trinkado.