×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Zamenhof-festo en la Pola Instituto de Vieno

Pasintan sabaton mi ĉeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna aranĝo kiun mi pasintjare ĉeestis en Prago kie regis klubeca etoso, la aranĝo en Vieno havis oficialecan karakteron. Dum en Prago ni sidis ĉirkaŭ granda tablo, manĝis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaŭ en aŭditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.

Ili parolis al kvindeko da homoj en la pola, la germana, kaj en Esperanto. Ĉeestis ne nur gastoj el Vieno kaj el aliaj urboj de Aŭstrio, nome precipe el Graz, sed ankaŭ el la proksima Bratislavo, kie okazos la Z-festo la 15-an de decembro.

La Pola Instituto certe estas tre taŭga ejo por kunvenoj de E-amikoj. Ĉi-jare oni preparis eĉ ekspozicion okaze de la 100-a datreveno de la morto de LLZ.

Post salutvortoj de estro de la Pola Instituto parolis la vicambasadoro de la Respubliko Irlando, d-ro Seán Ó Riain kiu estas ankaŭ prezidanto de la EEU. Li prezentis interesajn informojn pri la scipovo de fremdaj lingvoj de eŭropanoj kaj klare montris ke la lernantoj de Esperanto relative facile atingas la nivelon C1 pri kiu multaj lernantoj de la angla nur povas revi.

Kaj - kio persone ege plaĉis al mi - li ankaŭ kantis en Esperanto kaj kantigis la ĉeestantojn, nome li kantis la eŭropan himnon kiu ja oficiale ne havas tekston, sed por kiu la itala esperantisto Umberto Broccatelli verkis tekston en Esperanto. Mi ankaŭ kompreneble kunkantis kaj nun kaptas la okazon prezenti ĝin ankaŭ al vi, karaj geaŭskultantoj: Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur, nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'. De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'. Post d-ro Seán Ó Riain parolis d-ro Heinz Paul Kovaĉiĉ el Graz pri "130 jaroj de Esperanto" kaj prof-ro Hans Michael Maitzen pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ili parolis ĉefe en la germana kaj oni povis legi la esperantan tradukon de projekcio super la podio. Mi estus preferinta aŭdi la paroladojn en Esperanto kun traduko al germana sur ekrano, ĉar tio estas multe pli impresa por nia lingvo.

Bedaŭrinde post du horoj mi jam devis forlasi la aranĝon por atingi mian trajnon hejmen kaj tiel mi ne povis ĝui la bufedon kiun la organizantoj estis afable preparintaj. Por mi la aranĝo estis sukcesa travivaĵo, ĉar mi povis renkonti malnovajn konatulojn kaj povis paroli kun esperantisto el Bratislavo kien mi veturos por ankaŭ tie partopreni la ĉi-jaran Zamenhof-feston.

Pasintan sabaton mi ĉeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna aranĝo kiun mi pasintjare ĉeestis en Prago kie regis klubeca etoso, la aranĝo en Vieno havis oficialecan karakteron. Dum en Prago ni sidis ĉirkaŭ granda tablo, manĝis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaŭ en aŭditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.

Ili parolis al kvindeko da homoj en la pola, la germana, kaj en Esperanto. Ĉeestis ne nur gastoj el Vieno kaj el aliaj urboj de Aŭstrio, nome precipe el Graz, sed ankaŭ el la proksima Bratislavo, kie okazos la Z-festo la 15-an de decembro.

La Pola Instituto certe estas tre taŭga ejo por kunvenoj de E-amikoj. Ĉi-jare oni preparis eĉ ekspozicion okaze de la 100-a datreveno de la morto de LLZ.

Post salutvortoj de estro de la Pola Instituto parolis la vicambasadoro de la Respubliko Irlando, d-ro Seán Ó Riain kiu estas ankaŭ prezidanto de la EEU. Li prezentis interesajn informojn pri la scipovo de fremdaj lingvoj de eŭropanoj kaj klare montris ke la lernantoj de Esperanto relative facile atingas la nivelon C1 pri kiu multaj lernantoj de la angla nur povas revi.

Kaj - kio persone ege plaĉis al mi - li ankaŭ kantis en Esperanto kaj kantigis la ĉeestantojn, nome li kantis la eŭropan himnon kiu ja oficiale ne havas tekston, sed por kiu la itala esperantisto Umberto Broccatelli verkis tekston en Esperanto. Mi ankaŭ kompreneble kunkantis kaj nun kaptas la okazon prezenti ĝin ankaŭ al vi, karaj geaŭskultantoj:

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur, nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

Post d-ro Seán Ó Riain parolis d-ro Heinz Paul Kovaĉiĉ el Graz pri "130 jaroj de Esperanto" kaj prof-ro Hans Michael Maitzen pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ili parolis ĉefe en la germana kaj oni povis legi la esperantan tradukon de projekcio super la podio. Mi estus preferinta aŭdi la paroladojn en Esperanto kun traduko al germana sur ekrano, ĉar tio estas multe pli impresa por nia lingvo.