×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Vitamino A

Lastatempe mi iom skribis pri vitaminoj C, D3 kaj K2 MK-7. Ju pli longe mi studas pri tio, des pli mi estas certa, ke aplikado de vitaminoj ne estas tute facila afero, kaj estus taŭge konsili sin ĉe bona dietisto aŭ havanta tian orientiĝon kuracisto. Mi do nur rememorigos, ke ekz. la vitamino C kvankam tre grava, devus esti prenata en ĝustaj kvantoj, ĉar tro malgranda dozo ne nur povas malefiki sed ĝi povas kelkfoje efiki alie ol ni dezirus. Krome la bezono de nia organismo sufiĉe rapide ŝanĝiĝas depende de nia malsansituacio.

Verdire ni mem povas helpi al ni per tiu ĉi rimedo, kiam ni ne suferas seriozajn malsanojn, tamen kiam temas pri ekz. sepsemio aŭ kancero la reago de bona kuracisto estas nepre necesa, ĉar tiam temas pri dozoj atingantaj kelkcentojn da gramoj en t.n. envejnaj injektoj (la sonartikolo „Multjara praktikulo”).

Se temas pri la vitamino D3, surbaze de propra praktikado mi povas informi vin, ke la rekomendatan nivelon de ĝi en la sango t.e. 50-70 ng/ml mi atingis nur post la prenado de 15000 IU tage, dum reklamoj informas, ke sufiĉas preni nur 2000 IU tage (?!) Kaj fine koncerne la vitaminon K2 MK-7. Ĝi estas absolute necesa por ĉiu homo en la kvanto de 100 miligramoj tage, ĉar ĝi, se nur mallonge diri, protektas kontraŭ multaj malsanoj kaj „kunlaboras” strikte kun la menciita D3 - vitamino.

Hodiaŭ mi mencios pri kelkaj faktoj lige kun la vitamino A, kio kompletigos certan tuton.

Averaĝa homo scias, ke karoto estas riĉa je la vitamino A, kvankam verdire troviĝas tie la substanco nomata beta-karoteno, kiu nur en la hepato povas transformiĝi al la vitamino A. Indas scii, ke karoteno ne ensorbiĝas tiel facile kiel la vitamino A, sed apenaŭ en 20-50 procentoj kaj krom tio ju pli da beta-karoteno ni manĝas, des malpli granda estas ĝia sorbeco. El unu unuo da beta-karoteno la organismo povas krei de 1/6 ĝis 1/48 da vitamino A.

Tiu ĉi procezo en la organismo de infano, precipe de tiu novnaskita, trairas tre malforte. Tial infanoj devas ricevi la vitaminon A, manĝante buteron, ovoflavojn aŭ aliajn bestajn grasojn. En Indonezio kie oni manĝas multe da folihavaj legomoj oni faris esplorojn inter gravedulinoj, kiuj manĝis tiom da ĉi-legomoj, ke teorie ĉe ili la nivelo de la vitamino A povis estis superita trioble. En la rezulto estis inverse – ekestis deficito.

Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj de tio, ke la transformiĝo de karoteno ne okazas optimume. Ekzemple troa uzado de plurnesaturitaj grasoj, la plantaj, interalie perturbas la transformiĝon de beta-karoteno je la vitamino A. Problemojn kun la transformiĝo havas la diabetmalsanuloj kaj malsanuloj kun la ĉeso de funkciado de la tiroido. Kaj la vitamino A estas ĝuste bezonata por la bona funkciado de tiroido, krome por malsanuloj je la diabeto (en la resanigado de vundoj ĉefe) kaj por la bona funkciado de okuloj.

Karotenoj estas transformataj ĉe la ĉeesto de galaj saloj, kio ne okazas, kiam ni manĝas malriĉgrasajn manĝojn. Simile senefika estas manĝado de karoto sen ajna graso. Sciu, ke la karoto enhavas multe da celulozo stimulanta intestojn, dank' al kio baldaŭ ĉio forlasas nian organismon tra la „kontraŭbuŝa truo”. Kvankam la homo kapablas akumuli sufiĉe grandajn kvantojn da vitamino A, tamen rezulte de intensaj korpekzercoj, fizika fortuzo, dum kreskoperiodo, gravedeco, mamnutrado, streso kaj infektado, la provizoj de la vitamino A rapide elĉerpiĝas.

Kaj preskaŭ fine grava sciigo. Malpli konata estas la rolo de la vitamino A en normala funkciado de ostoj. Se mallonge diri, ĝi stimulas la remineraligon de ostoj, „kunlaborante” kun la vitamino K2 MK-7. Aperas opinioj, ke la vitamino A agas kontraŭ la vitamino D, sed tio ĉi estas malvero. Nome ambaŭ vitaminoj, A kaj D, kune funkcias multe pli bone, ol kiam ili agas aparte, kio nomiĝas efekto de sinergio.

Fine, bonvolu akcepti, ke la aplikado de la vitamino A en la preventaj dozoj t.e. 2000 ĝis 10 000 IU kune kun la vitamino D kaj K2 elmontras neniun toksecon. SED NEPRE EVITU ARTEFARITAJN KAROTENOJN!!

Fine, bonvolu akcepti, ke la aplikado de la vitamino A en la preventaj dozoj t.e. 2000 ĝis 10 000 IU kune kun la vitamino D kaj K2 elmontras neniun toksecon. SED NEPRE EVITU ARTEFARITAJN KAROTENOJN!! !