×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Viroj alie reagas je streso

Viroj alie reagas je streso

Viroj pli bone enparkumas aŭtomobilojn, virinoj pli bone aŭskultas.

Tiaj atribuoj ofte apartenas al la regno de la mitoj. Tamen rilate al reago je streso la seksoj vere malsamas. Streso povas esti ŝarĝo kaj se ĝi daŭras, ĝi povas kaŭzi malsanojn.

Kiel viroj kaj virinoj reagas je streso, tion esploris sciencistoj de germana universitato. La esploristoj volis scii ĉu kutimaj seksrilataj stereotipoj estas konfirmeblaj ĉe strestestoj kun viroj kaj virinoj. Oni jam ekzemple scias ke la streshormono kortisolo en krizaj situacioj ĉe viroj estas aktivigata alie ol en virinaj korpoj. Por la esploro la testpersonoj devis solvi du taskojn.

Unue ili devis sub tempopremo solvi kalkultaskojn, kaj poste ili devis ludi virtualan pilkludon, ĉe kiu la kunludantoj daŭre estis trafitaj de elimino. Tiel oni celis ke partoprenantoj de la studaĵo travivu socian streson. Ĉiuj testantoj laŭ propraj indikoj travivis la taskojn kiel streĉaj, tute egale kiom bonaj estis iliaj ludrezultoj.

La esploristoj mezuris antaŭ kaj dum la plenumo de la taskoj la nivelon de kortisolo de la testpersonoj kaj konstatis ke la valoro plialtiĝis nur ĉe viraj testantoj. Tiu rezulto indikas ke viroj kaj virinoj ja sentas la streson, sed ke la korpaj reagoj je tio estas malsamaj. Tio estis krome subtenata per rigardo en la cerbon de la testantoj, ĉar nur ĉe viraj partoprenantoj certaj areoj dum la taskoj estis pli aktivaj. La rezultoj estas argumentoj por tio ke viroj kaj virinoj malsame traktis la donitajn taskojn.

Kaj ĝi montras ke streso ne nepre devas konduki al plialtiĝo de la nivelo de kortisolo. Kial tio estas tiel, pri tio la esploristoj ĝis nun nur povas konjekti. Estas eble ke viroj en stresaj situacioj emas sekvi la principon "batalu aŭ fuĝu", dum virinoj aliflanke sekvas la strategion de "trovu aranĝon kaj amikiĝu".

Helpe de plua tasko la esploristoj volis eltrovi ĉu ekzistas seksospecifa reago je streso.

Oni ordonis al la testpersonoj ne ŝarĝi sin dum la plenumo de certaj taskoj per negativaj emocioj. Tion viroj pli bone kapablis ol virinoj. La virinoj kontraŭe al la supozoj de la esploristoj ne tiel bone kapablis regi siajn emociojn. La esploristoj resumas ke rilate al streso ekzistas efikoj kiuj estas specifaj por la seksoj kaj kiuj estas decidaj por la reago kaj traktado de streso.

La kaŭzoj kaj mekanismoj por tio estas multflankaj, tamen necesas ankoraŭ esplori ilin.