×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Vintra promenado en Londono

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Turismi helpe de gvidlibro ne tiom amuzas mian kunulinon kaj min. Ni preferas memmalkovri vidindaĵojn, historiajn aŭ modernajn lokojn kaj emocie surpriziĝi pri la malkovroj. Ni neniam faras liston de nepre vizitendaj lokoj, laŭopinie de gvidlibroj aŭ retejoj. Ni kvazaŭ petas de la nekonata ĉirkaŭaĵo surprizi nin!

Antaŭ preskaŭ 20 jaroj, dum vojaĝo al alia kontinento, unuafoje ni haltis en Londono dum malpli ol du tagoj. Laŭ la amasturismaj kriterioj, ni vizitis tie preskaŭ nenion sed la tiama tuttaga promenado restas ĝis nun la plej bela kaj vere neforgesebla de nia komuna vivo.

Komence de februaro kun terura vetero, ni eliris frumatene el la hotelo kaj mergiĝis en la fifaman londonan nebulon. Preskaŭ same nebula estis nia celo: Greenwich [grinviĉ]. Tiu ĉi nomo elvokis en ni naivajn, junaĝajn fantaziojn kaj revojn. Ek do, al metroo por atingi Tamizon. En la enŝipiĝejo apud Westminster, ni tute solaj atendis la ŝipon. Malvarmega vento iom forpelis la nebulon kaj donis al ni espereton por pliboniĝonta vetero.

Atinginte la grinviĉan enŝipiĝejon, dum nin bonvenigis la fama muzea trimasta ŝipo "Cutty Sark" kaj la pompe majesta Reĝa Ŝipakademio, ekfalis pluveto. Ni daŭre estis la solaj, malprudentaj vizitantoj kaj trairis la korton de la vasta konstruaĵo, celante la fone videblan montenton de la famega observatorio, je distanco de pli-malpli unu kilometro.

Je la mezo de la vojo, subite eksplodis brita ŝtormo: niaj priridindaj ombreloj abrupte disrompiĝis kaj pluvego atakis niajn kapuĉojn kaj jakojn, ankaŭ ili vere mizeraj, se ne paroli pri niaj tute ne taŭgaj ŝuoj. Mallumo, ventego, malvarmo, pluvelverŝoj: ni vere sentis nin ŝippereuloj en ŝtorma, norda maro! Helpante unu al la alia por ne stumbli kaj droni, finfine ni alvenis al sekura haveno: la revata observatorio, bonŝance jam malfermita kaj bonege varmigita. Anhelantaj ni eniris, sidiĝis en la halo kaj formetis la gutegantajn jakojn sen rimarki eĉ unu solan gardiston. Tiel ni romantike brakumitaj pasigis longan tempon en la intime varma umbiliko de la eksa brita imperio, tute solaj: malfacile kredeble, se oni pensas pri la milionoj da turistoj, kiuj vizitadas ĝin.

En la mezo de la salonego etendiĝis ĝis la kupolo, la ligna, longa teleskopo. Scivoleme mi alproksimiĝis kaj rigardis tra la okulario kaj ekridegis, ĉar aperis tie ... la bildstria silueto de Miĉjo Muso: belege trafa ekzemplo de brita humuro!

Kiam la ŝtormo malproksimiĝis kaj la pluvo preskaŭ ĉesis, ni ne rezignis pri la tradicia foto rajde de la famega Grinviĉa Meridiano, markita en la observatoria korto. Ĉirilate, mi ne scias, kiam oni markis ĝin tie, sed kiel oni povas konstati el la supra ilustraĵo, la vera meridiano pasas kelkdekojn da metroj for de la observatorio. Nu, bone! Verŝajne trompeti turistojn estas firmiĝinta kutimo de ĉiuj imperioj.

Reveninte al la enŝipiĝejo ni rimarkis, ĉe la riverbordo, malgrandan kupolan konstruaĵon. Tiel ni malkovris la subtamizan piediran tunelon, tra kiu ni atingis la tiel nomatan "Insulo de hundoj". Dum la tuta tunela trairado ni renkontis nur viron kun hundo kaj granda fortika ombrelo. Sur tiu londona eksa insulo oni konstruis la novan financan centron "Canary Warf". Tiam ĝi estis konektita al la metroa reto per komence surfaca fervojo, tute aŭtomata, t.e. sen kondukisto aŭ alia servistaro. Por ni, provincanoj kutimiĝintaj al dezerta vivo, temis pri tikla surprizo uzi tiom novigan veturilon.

Tiel, tre kontentige, finiĝis nia neforgesebla, unua vizito en Londono.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Turismi helpe de gvidlibro ne tiom amuzas mian kunulinon kaj min. Ni preferas memmalkovri vidindaĵojn, historiajn aŭ modernajn lokojn kaj emocie surpriziĝi pri la malkovroj. Ni neniam faras liston de nepre vizitendaj lokoj, laŭopinie de gvidlibroj aŭ retejoj. Ni kvazaŭ petas de la nekonata ĉirkaŭaĵo surprizi nin!