×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Verdaĵ-kovritaj tegmentoj malvarmigas

Kiel forigi someran varmegon el urbegoj? Simpla solvo povus havi surprize fortajn efikojn: Oni plantu verdaĵojn sur tegmentoj.

Se oni pensas pri la pasinta somero, oni rememoras ke la temperaturoj en grandaj urboj atingis 35 gradojn C kaj dumnokte restis varmego kun 27 gradoj C. Oni parolas pri la varmeg-insula efiko en grandaj urboj kiu kaŭzas tie plialtiĝon de la temperaturo kompare al la kampara ĉirkaŭaĵo. Kaj tiu efiko havas negativajn konsekvencojn por la sano de la enloĝantoj.

Rimedon kontraŭ tiaj varmeg-insuloj prezentas verdaĵ-kovritaj tegmentoj. Ĉar estas kunteksto inter planta kovraĵo kaj surfaca temperaturo: Ju pli da plantoj. des pli malvarma estas la grundo kaj sekve ankaŭ la aero. Nun la tuttera klimata ŝanĝo plifortigos la somerajn ekstremojn de la temperaturo kaj tiel levas la varmeg-insulan efikon al pli alta nivelo.

Por elkalkuli kiom da tegmenta areo precize devus esti kovrita de verdaĵo por kompensi la aldonan plivarmiĝon pro la klimata ŝanĝo, esploristoj en Seviljo, la ĉefurbo de Andaluzio, faris teston per la ekzemplo de sia urbo. Tie fine de la nuna jarcento verŝajne la someraj maksimumaj temperaturoj situos inter 1,5 kaj 6 gradoj C pli alte ol hodiaŭ. Laŭ la esploristoj inter naŭ ĝis 41 procentoj de la tegmentaj areoj de Seviljo devus esti verdaĵ--kovritaj por rebati la klimatan efikon sur la varmeg-insuloj en la urbo.

Eĉ se ne eblas atingi tiun procentaĵon la plantoj sur tegmentoj havus pozitivajn efikojn, ne nur rilate al malvarmiga efiko. Ili ankaŭ havas izolan efikon kaj tial la koncernaj konstruaĵoj bezonas malpli da klimatizado. Vegetaĵoj krome filtras la aeron, absorbas karbondioksidon kaj ĉe fortaj pluvoj funkcias kiel akvoretenilo. Tio validas por ĉiuj urboj kun varmeg-insuloj.

Oni scias jam el testoj en aliaj urboj kiel efikas verdaĵ-kovritaj tegmentoj. En Ĉikago ekzemple la temperaturo de verdaĵ-kovrita tegmento dum somero atingis 33 ĝis 48 gradojn C, dum sur najbara tegmento sen plantoj la temperaturo atingis 76 gradojn C. Sekve ankaŭ la aera temperaturo super la plantkovrita tegmento estis averaĝe je kvar gradoj pli malalta.

Tamen verdaĵ-kovritaj tegmentoj ĉiukaze nur povas prezenti parton de solvo, ĉar por malaltigi la temperaturon sur grunda nivelo necesas kromaj paŝoj. Oni tie havu fontanojn, arbojn kaj portempe pendigitajn sunvelaĵojn. Kaj asfalto kun malfermaj poroj povus reteni akvon kiu dum varmego povus vaporiĝi kaj tiel produkti vaporiĝan malvarmon.

Do, ju pli da plantoj kreskas en urbo, des pli agrabla estas la klimato.