×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, "Verda plastaĵo" serĉata

De vestaĵoj ĝis elektronikaĵoj: Plastaĵoj hodiaŭ troveblas ĉie. Ankaŭ tie kien ili ne apartenas, nome en la maro. De apenaŭ 100 jaroj plastaĵoj post uzo estas forĵetataj - nun oni esploras pri novaj materialoj kiuj estos pli medikonvenaj.

Plastaĵoj depost la dua mondmilito elstaras pro nekredebla historio de sukceso. En la jaro 1950 la tutmonda jara produktado de artefaritaj plastaĵoj ankoraŭ sumiĝis al unu miliono da tunoj. Hodiaŭ post sep jardekoj, la jara produktado situas ĉe 300 milionoj da tunoj - kun plialtiĝanta tendenco. Plastaĵproduktoj hodiaŭ troviĝas ĉie, de la forĵetota plasta saketo ĝis la elektronika kerna konsistero de kompufono.

Ke mondo sen plastaĵoj hodiaŭ ne plu estas imagebla, tio havas simplan kaŭzon. La nivelo de produktivo de modernaj plastaĵoj ne plu estas superebla per aliaj materialoj.

Dum komence plastaĵoj estis aplikataj por produkti luksaĵojn malpli koste, depost la dua mondmilito la plastaĵoj fariĝis materialoj por amasa produktado. Jam tiam produktoj el plasta materialo estis forĵetotaj post uzado. Ĝis la 1960-aj jaroj tiu vivostilo kun forĵetotaĵoj estis konsiderata ideala por la estonteco.

Artefaritaj plastaĵoj posedas en preskaŭ ĉiuj kampoj, en kiuj ili estas aplikataj, ne nur la pli bonajn materialajn ecojn, sed ili estas ankaŭ produkteblaj je pli favoraj kostoj. Multaj plastaj produktoj estas dezajnitaj tiel ke ili post mallonga uzado alvenas en la rubaĵujo. La klasika ekzemplo estas unufoj-uza plasta saketo. Ĝi uziĝas averaĝe dum 25 minutoj antaŭ ol ĝi ĵetiĝas en la rubaĵujon. En la Eŭropa Unio en la jaro 2011 ĉiu homo ĉiujare uzis proksimume 200 plastajn saketojn.

La esplorado pri polimeroj hodiaŭ koncentriĝas ne nur pri daŭripovaj kaj energiefikaj materialoj. Se artefaritaj plastaĵoj fariĝu daŭripova materialo, la kvoto de reciklado devas pliboniĝi. La industria plastrubaĵo jam hodiaŭ estas relative bone reciklebla, ĉar ĝi aperas nemiksite laŭ specoj. Sed tie kie plastaĵoj estas forĵetitaj kaj miksitaj aŭ malpurigitaj, tie la reciklado kaŭzas problemojn. Tiaj produktoj preskaŭ ĉiam devas esti forbruligataj.

Estus ideale se eblus apliki la principon de la cirkulado de karbonhidratoj en la naturo ankaŭ al la reciklado de plastaĵoj. Karbondioksido estas ligata per la fotosintezo en plantoj kaj estas re-enaerigata pro bakteriaj malkonstruaj procezoj. Io simila estus dezirinda ankaŭ por plastaĵoj kiuj same baziĝas sur karbonhidratoj.

Mikroorganismoj kiuj povas disigi plastaĵojn al siaj konsisteroj, estas jam esplorataj. Per tiel nomataj bio-polimeroj, do plastaĵoj el rekreskantaj krudmaterialoj, povus ekesti tiel nova cirkula ekonomio. Tio kontribuus al ŝrumpado de la ekologia postlasaĵo de plastaj produktoj - almenaŭ se ili estos forĵetataj laŭ ĝusta maniero.