×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, "Tsimanoj" ne suferas korinfarkton

Freŝaj esploroj en la bolivia Amazonio montris, ke la “tsimanoj” preskaῠ neniam suferas korinfarkton. Tiu eltrovo povas multon instrui al ni, okcidentanoj.

“Tsimanoj” estas antikva popolo vivanta duon-nomade ĉe la bordoj de riveroj, kiuj formas la Amazonon. Ili vivas tie de jarcentoj kaj forkuris de blankuloj jam en la 17-a jarcento, por konservi sian vivstilon. Nuntempe, ĉirkaῠ 16000 indianoj konsistigas tiun popolon kaj ili ankoraῠ grandparte vivas same primitive per siaj ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado de vegetaĵoj. Dum jardekoj antropologiistoj observas tiun komunumon.

Sklerozo de arterioj en la koro, kun akumuliĝo de kalcio, estas la plej ofta kaῠzo de korinfarkto – siavice unu el la plej oftaj kaῠzoj de morto en la tuta mondo. Laῠ Monda San-Organizo, ĉiujare mortas po 18 milionoj da homoj pro tio. Kiam tiu sama sklerozo atakas cerbajn angiojn, tiam ĝi okazigas cerbajn infarktojn. La studo pri la boliviaj indianoj montris, ke ili tre malofte suferas de tiu malsano. En dek jaroj, nur unu el ili mortis de korinfarkto – kaj tiu estis tre maljuna homo. 85 procentoj el la plenaĝaj “tsimanoj” tute ne prezentas koronariajn plakojn; la ceteraj, en nur tre diskreta grado. Ili plej ofte atingas sian 75-jaran aĝon sen arteriaj ŝtopiĝoj. Iliaj koroj batas en perfekta ritmo kaj ilia sangpremo kaj kvantoj da kolesterolo kaj glikozo en la sango estas malaltaj.

“Tsimanoj” manĝas malmulte; ilia dieto enhavas malmulte da graso kaj multe da vegetaĵaj fibroj. Krome, ili estas korpe tre aktivaj. Fumado inter ili estas escepta. Eble ĉeestas ankaῠ la genetika faktoro, kiu protektas ilin. Tamen, sciencistoj observas, ke iom post iom la kvanto da kolesterolo en ilia sango pliiĝas, probable pro la influo de blankuloj en ilian vivstilon, dum la lastaj jaroj. Ĉi tio konfirmas la gravecon de la vivstilo por prevento de kormalsanoj. Ekzemple, la uzado de motoraj kanuoj kaj la malfermo de vojoj en la arbaro estas “faciligoj” al ilia vivo. Ankaῠ la ebleco havigi al si grasajn kaj sukerecajn nutraĵojn en proksimaj urbetoj signifas danĝeron al la indianoj.

Tiuj studoj denove sugestas, kiel ofte ni mem venenas nian korpon.