×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Trompa mimiko

Ĉu sufiĉas rigardo por kompreni kio okazas en homo? Temas pri miskonkludo. Tion nun konstatis psikologoj. Precipe en kazo de ekstremaj emocioj la vizaĝa mimiko ne permesas konkludon pri tio ĉu sento estas agrabla aŭ ne. La korpa sinteno malkaŝas iom pli.

Doloro, ĝojo, funebro, ekstazo - ĉe ekstreme intensaj emocioj la vizaĝa mimiko ne malkaŝas ĉu la koncernaj homoj en tiu momento travivas ĝojon aŭ suferon. Anstataŭ tio la korpa sinteno pli bone esprimas kio okazas en homo.

La korpa lingvo decide kontribuas al taksado de emocioj de aliaj. Ĝis nun la esploristoj supozis ke la vizaĝa muskolaro respegulas tre bone pozitivajn kaj negativajn sentojn - precipe ĉe ekstremaj emocioj. Studaĵo de psikologoj de la Princeton Universitato en Usono ne nur montras ke la mimiko estas grave supertaksata ĉe la kulmino de forta emocio. La testoj krome pruvas ke la vizaĝa mimiko eĉ ne permesas konkludojn pri tio ĉu forta sento estas agrabla aŭ malagrabla.

La esploristoj unue montris al tri grupoj de 15 testantoj fotojn de tenisaj profesiuloj kiuj en grava matĉo ĵus estis perdintaj aŭ gajnintaj poenton. Se la testantoj vidis nur la vizaĝon, ili apenaŭ povis indiki ĉu la atleto en tiu momento sentis ĝojon aŭ ĉagrenon. Se ili aliflanke vidis nur la korpon aŭ la korpon kaj la vizaĝon, tiam ili kapablis taksi la situacion esence pli fidinde. La testantoj ne konsciis pri tio. Ili havis la iluzion ke ĉio apogiĝas precipe sur la mimiko.

La decidan rolon de la korpa sinteno la esploristoj krome testis en dua eksperimento. Ili surmetis al la korpoj de gajnintoj de poentoj la vizaĝon de ludanto kiu ĵus estis perdinta poenton - kaj inverse. Kvankam la testantoj estis ricevintaj la klaran instrukcion konkludi pri sukceso aŭ malsukceso nur surbaze de la vizaĝa esprimo, ili tamen atribuis al la bildoj tendence tiujn emociojn kiujn la koncerna korpo esprimis.

En tria eksperimento la esploristoj montris al la partoprenantoj vizaĝojn de homoj en diversaj situacioj, ekzemple ĉe entombigo, ĉe suferado de doloroj, ĉe ĝojiga surprizo aŭ ĉe orgasmo. Ankaŭ tie la testantoj ne povis pritaksi ĉu iu travivis en la koncerna momento ion belan aŭ ne. En dua paŝo la esploristoj sekve metis la vizaĝojn en du fotoj al korpoj kiuj suferis trapikon de la cico aŭ kiuj gajnis poenton en teniso. Denove la testantoj atribuis al la vizaĝoj tiun emocion kiun la korpo esprimis.

La esploristoj konkludas el tio ke la vizaĝa muskolaro ne taŭgas por akurate esprimi ekstreme intensajn emociojn. Anstataŭ tio la observantoj interpretas la mimikon laŭ la informo kiun esprimas la korpa sinteno. Malgraŭ tio la homoj submetiĝas al la iluzio legi la emocion ĉefe el la vizaĝo. La esploristoj konstatas: "Tiu procedo ŝajnas okazi aŭtomate ĉar la partoprenantoj ne konscias pri la ambigueco de la vizaĝo kaj pri la vera fonto de la atribuado. "