×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Tro laŭta telefonado en la tramo

Ĉu telefonadoj vere estas pli laŭtaj ol normalaj interparoloj, tio ne estas klara. Ĉiukaze tamen homoj parolas pli laŭte se ĉirkaŭ ili estas pli laŭte.

Estas sufiĉe ĝene se la apudsidanto en la tramo plenlaŭte kriaĉas en la poŝtelefonon - kaj tion faras se temas pri aferoj kiuj onin tute ne interesas. Tio verŝajne estas ankaŭ la punkto kiu decidas kiom ĝenas la mallibervola prisonigado. Ĉar ĉu en publika medio telefonado estas pli laŭta ol aliloke, tio nur malfacile estas konstatebla. Analizoj tamen montras ke ni sentas telefonadon kiel pli malagrabla ol normalajn interparoladojn en la ĉirkaŭo.

"La aŭskultado estas pli streĉa, ĉar mankas la duono de la enhavo", klarigas sciencisto de la instituto pri esplorado de sono en Vieno. La ripetaj paŭzoj en la parolado ĝenas. Ĉe fremdlingvaj telefonadoj tio malpli gravas, tiukaze oni pli facile preteraŭskultas. Britaj esploristoj testis en la atendejo de sancentro: Se iu telefonadis en ĉina lingvo, tio estis prijuĝata kiel ne pli ĝena ol normala interparolo en tiu lingvo. Krome montriĝis ke dependas de la ofertata informaro kiom ĝenas telefonado. Se tio promesas kromvaloron, ekzemple interesajn enhavojn kiel la gajno de konsiderinda sumo da mono aŭ problemoj de personaj rilatoj, tiam oni perceptis la ĝenon kiel malpli granda.

Same ne ŝajnas esti pruvite ke telefonadoj estas pli laŭtaj ol normalaj konversacioj. Por ambaŭ validas ke homoj ĉe bruo levas sian voĉon por esti komprenataj - do ankaŭ ekzemple ĉe telefonado en la tramo. Tiu fenomeno, kiu estas konata de ĉirkaŭ cent jaroj sub la nomo Lombard-efiko, diras, ke oni plialtigas la bazan frekvencon de la voĉo kaj mem fariĝas pli laŭta. Ĉe tio "lombarda" parolado ne nepre estas kriado. Oni ja parolas pli laŭte, sed ankaŭ pli malrapide. Gravaj vortoj kaj ankaŭ vokaloj dum la parolado estas plilongigataj.

Kaj tiam estas ankoraŭ la kunaŭskulta efiko. En la analoga telefonio siatempe tiucele aldonita eĥo kompensis tion ke oni mem aŭdas sin malpli bone kaj tial parolas tro laŭte. En poŝtelefonoj parte ankaŭ disponeblas tiu teknika subteno. Sed tie ĝi estas signife pli malfacile agordebla, ĉar la bona malnova telefonaparato ja staris ĉiam en la sama loko en la antaŭĉambro, do ĝi funkciis sub plej ofte identaj kondiĉoj. Kun la poŝtelefono en la mano oni daŭre moviĝas kaj malsamaj medioj estas ankaŭ malsame laŭtaj. La konsekvenco el tio estas ke se la aldonita eĥo estas tro mallaŭta, oni parolas tro laŭte kaj se ĝi estas tro forta, oni parolas tro mallaŭte.