×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Tri tradukitaj kantoj

Vi ja min forlasis, Ĝemi Robert Berns (Burns 1759–1796). (Laŭ elangligo far S. Marŝak. )

Vi ja min forlasis, Ĝemi, vi ja min forlasis. Porĉiame lasis, Ĝemi, porĉiame lasis. Vi nur ŝercis, kara mia, vi pri mi ruzetis: ĵuris pri l' fidel' ĝismorta... Kaj post tio lasis, Ĝemi, kaj post tio ĵetis. Ni ne estos kunaj, Ĝemi, ni ne estos kunaj. Kio ajn okazu, Ĝemi, ni ne estos kunaj. Venu do benata tago de l' trankvil' eterna. Mi okulojn miajn fermos... Kaj por ĉiam estingiĝos mia viv-lanterno.

Tuta nia mond' (Tradicia, elhebreigo) Tuta nia mond' estas nura pont' estas nura pont', tre malvasta pont'. Tuta nia mond' estas nura pont', tre malvasta pont'. Kaj gravegas grava afer': ne timiĝu, ne timiĝu tute, forte tenu en la memor': ĉiun timon for! Adiaŭe (Elrusigo)

Adiaŭe donacu al mi bileton, por ke veturu mi ien ajn. Ne gravas al mi direkto aŭ lok', nur ekveturu trajn'. Adiaŭe donacu elkorajn vortojn, por ke amara ne estu voj'. Ne gravas al mi ilia enhav': estas ja lasta foj'. Turmentas min viaj okuloj karaj, via karega por mi vizaĝ'... nek sudo nek nordo gravas por mi, gravas por mi vojaĝ'. Sed se vi elkrios «revenu, kara!», trajna obee ĉesiĝos kur', ĉar via rideto estas por mi sola en viv' plezur'.

Vi ja min forlasis, Ĝemi Robert Berns (Burns 1759–1796). (Laŭ elangligo far S. Marŝak. )

Vi ja min forlasis, Ĝemi, vi ja min forlasis. Porĉiame lasis, Ĝemi, porĉiame lasis. Vi nur ŝercis, kara mia, vi pri mi ruzetis: ĵuris pri l' fidel' ĝismorta... Kaj post tio lasis, Ĝemi, kaj post tio ĵetis. Ni ne estos kunaj, Ĝemi, ni ne estos kunaj. Kio ajn okazu, Ĝemi, ni ne estos kunaj. Venu do benata tago de l' trankvil' eterna. Mi okulojn miajn fermos... Kaj por ĉiam estingiĝos mia viv-lanterno.

Tuta nia mond' (Tradicia, elhebreigo)

Tuta nia mond' estas nura pont' estas nura pont', tre malvasta pont'. Tuta nia mond' estas nura pont', tre malvasta pont'. Kaj gravegas grava afer': ne timiĝu, ne timiĝu tute, forte tenu en la memor': ĉiun timon for!

Adiaŭe (Elrusigo)