×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Trezoro liveris al ni trezoron

Trezoro liveris al ni trezoron

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo De tempo al tempo, aperas en nia Esperanta mondo vere atentindaj novaĵoj. Meze de Eŭropsomeraj kongresoj kaj aliaj eventoj, ni tamen ne preterlasu ion, kio meritas komenton kaj pripensadon. Temas pri la reapero de Unesko-Kuriero en nia lingvo.

Tiu revuo staras inter la gravaj publikaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi aperas ekde la jaro 1946, 4-foje jare, en pluraj lingvoj – la oficialaj estas la araba, ĉina, angla, franca, rusa, hispana, kaj en ĉi tiuj estas disponeblaj pdf-dosieroj. La enhavo, ĉiam altnivela, temas pri edukado, sciencoj, arto kaj aliaj, kaj okupas dekojn da paĝoj. La opinioj de la aŭtoroj ne ĉiam koincidas kun tiu de Unesko mem, kio miaopinie faras ĝin eĉ pli interesa.

Antaŭ kelkaj jaroj, Unesko-Kuriero publikiĝis ankaŭ en Esperanto, pro insista petado de Esperantistoj, siatempe. Tamen, en la jaro 2012 ĝi ĉesis disponebliĝi, pro financaj problemoj. Vera bedaŭrindaĵo.

Dum la lastatempaj monatoj, ĉina Esperantisto, UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, iniciatis eksperimentan provon reaperigi la Kurieron en Esperanto. Honoron al li! La kondiĉo por tio estis, ke la Esperantistoj respondecu pri la eldono, en la sama grafika aspekto de la alilingvaj. Post vasta alvoko, formiĝis tre interesa kaj valora reto de kunlaborantoj. Sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, teamo da tradukistoj el plej diversaj partoj de la mondo prilaboris la tradukojn kaj la revuo reaperis en alta stilo! Kunlaboris 36 tradukintoj el 23 landoj. La pdf-versio estas senpage havebla en la retejo de UEA: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf .

Indas viziti kaj nepre tralegi, almenaŭ kelkajn artikolojn. La tekstoj estas interesaj, la grafika aranĝo agrabla, la lingvo, bonstila. Por tiuj, al kiuj ne plaĉas legado sur komputila aŭ telefona ekrano, eblas mendi paperan ekzempleron.

Mi tralegis la aprilan-junian numeron kun plezuro. Se vi emas gustumi, mi rekomendas du artikolojn: intervjuon kun la pianisto Chucho Valdés (paĝo 59) kaj la kortuŝan tekston “Rigardu min: mi estas bela!” (paĝo 61). Certe vi emos legi aliajn!

Mi pensas, ke meritas aplaŭdon kaj apogon la homoj en Universala Esperanto-Asocio, pro tiu grava iniciato. Mi forte esperas, ke ĝi plu daŭru. Apartan gratulon al S-ro Trezoro kaj la tuta teamo de volontulaj tradukantoj. Bela laboro!