×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Transgenruloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Post kiam mi skribis mian artikolon pri “Maĉismo en la lingvoj”, mi malkovris la longan tekston “Esperanto kaj sekso” (http://lingvakritiko.com/2014/10/16 /esperanto-kaj-sekso/), kies aŭtoro estas Markos Cramer. Kaj ĉar en Brazilo oni parolas multe pri “transgênero”, mi trovis tre interesaj – en la parto “Biologia kaj socia sekso” – liajn jenajn asertojn: “Foje oni nuntempe vidas la uzon de ‘genro' (aŭ malofte eĉ ‘ĝendro') en signifo simila al ‘sekso'; la intenco tiam estas esprimi per la paro sekso/genro (aŭ sekso/ĝendro) la saman nuancon kiun eblas esprimi per la paro sex/gender en la angla. Tamen en Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de ‘genro' ne inkluzivas la signifon ‘socia sekso' (kaj ‘ĝendro' estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo ‘biologia' aŭ ‘socia', kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon.” Poste mi legis artikolon pri “transgênero“ en brazila revuo kaj volis skribi pri tiu afero. Evidente mi serĉis en Vikipedio pri ĝi kaj malkovris, ke ekzistas Esperanta artikolo – sub la kapvorto “Transgenrulo”. Kion fari? Ĉu konsenti kun Markos Cramer – kaj kun Cyril Bosch, kiu diris: “Same kiel Cramer (2014) mi rifuzas la uzon de genro en la senco de la angla gender. Tute sufiĉas paroli pri biologiaj kaj sociaj seksoj aŭ seksaj identecoj.” ? (kp. http://lingvakritiko.com/2015/01/31 /seksa-egaligo-en-la-lingvo-laufundamente/) Aŭ ĉu ni konsentu kun la aŭtoro de vikipedia artikolo, kiu uzis la vortojn “transgenro” kaj “transgenrulo”?

Ĉiel ajn, la aŭtoro asertas, ke “La vorto [transgenrulo] estas vaste uzata kvankam neologisma fakvorto, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino kaj distingi transseksulojn (homojn kun seksa maleŭforio) disde aliaj specoj de soci-seksa diverseco.” Kaj li eksplikas, ke “Transgenrulo estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso.” Post kiam mi vidis tion en E-Vikipedio, mi serĉis en Guglo kaj konstatis, ke estas pluraj retpaĝoj en kiuj estas uzataj la vorto “transgenrulo”, eĉ en ReVo (Reta Vortaro), kie “transgenrulo” estas difinita kiel “Transgenra homo”, kaj “transgenra” kiel “Havanta genron kiu malsamas de la naska sekso”. Kaj ReVo donas kiel kvara signifo de “genro”: “Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp.” Do, ĉar la vorto “transgenrulo” jam ŝajnas esti vaste uzata, ankaŭ mi uzas ĝin. La menciita vikipedia artikolo eksplikas ankoraŭ: “[La vorto ‘transgenrulo'] estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. [...] Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.” El tiu artikolo estas retligilo al la artikolo “transsekseco”, kiu eksplikas: “La fakvorto ‘transsekseco' rilatas al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton korespondanta[n] al la sekso kiun ili sentas kiel propra. Por atingi vivmanieron kohera kun sia sento kaj por atingi la fizikaspekton el tiu sekso, kiun ili sentas propra, ili povas uzi medikamentojn, hormonojn kiuj virseksigos aŭ inigos sian aspekton, aŭ subiĝi kirurgion.” Eble vi jam sciis ĉion tion; se ne, vi povas legi plurajn tekstojn en la reto pri tiu afero. Revenante al la revua artikolo pri transgenruloj: Tio kio instigis la aŭtorinon skribi ĝin estis la fakto, ke ĉi-jare en telenovelo de la plej granda brazila televidkanalo transgenrulo havis gravan rolon, kaj multegaj spektantoj interesiĝis pri tio. Ŝi asertas, ke 0,5 procento de la homoj estas transgenruloj, do ĉirkaŭ 1 miliono en Brazilo kaj 35 milionoj en la mondo. En sia teksto ŝi montras la diversajn problemojn kaj rakontas la spertojn de kelkaj brazilaj familioj, inkluzive de du konataj viroj. Unu el ili havas filinon, kiu oficiale adoptis la viran genron je la aĝo de 22 jaroj, la alia (grava brazila eks-piedpilkoludisto), filon kiu adoptis la inan genron je la aĝo de 23 jaroj.

Laŭ la aŭtorino, ĝis la komenco de la 21-a jarcento la transgenreco estis opiniata de plejmultaj fakuloj malsano, kaj nur ekde 2013 la Usona Societo pri Psikiatrio konsideras ĝin kiel kondiĉon, ne kiel malsanon. Pro diversaj kialoj (i.a. la maltoleremo de multaj homoj, inkluzive ĉe la gepatroj) la procentaĵo de provoj de memmortigo ĉe la transgenruloj estas multe pli granda ol la averaĝo ĉe la homaro ĝenerale.

La artikolo finiĝas per la jena aserto de usona psikologino: “Oni timas tion, kion oni ne bone konas; kiam oni ekkonos transgenrajn homojn, oni iĝos pli tolerema al la diverseco kiu ekzistas en la mondo.”


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Post kiam mi skribis mian artikolon pri “Maĉismo en la lingvoj”, mi malkovris la longan tekston “Esperanto kaj sekso” (http://lingvakritiko.com/2014/10/16 /esperanto-kaj-sekso/), kies aŭtoro estas Markos Cramer.

Kaj ĉar en Brazilo oni parolas multe pri “transgênero”, mi trovis tre interesaj – en la parto “Biologia kaj socia sekso” – liajn jenajn asertojn:

“Foje oni nuntempe vidas la uzon de ‘genro' (aŭ malofte eĉ ‘ĝendro') en signifo simila al ‘sekso'; la intenco tiam estas esprimi per la paro sekso/genro (aŭ sekso/ĝendro) la saman nuancon kiun eblas esprimi per la paro sex/gender en la angla. Tamen en Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de ‘genro' ne inkluzivas la signifon ‘socia sekso' (kaj ‘ĝendro' estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo ‘biologia' aŭ ‘socia', kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon.”

Poste mi legis artikolon pri “transgênero“ en brazila revuo kaj volis skribi pri tiu afero. Evidente mi serĉis en Vikipedio pri ĝi kaj malkovris, ke ekzistas Esperanta artikolo – sub la kapvorto “Transgenrulo”. Kion fari? Ĉu konsenti kun Markos Cramer – kaj kun Cyril Bosch, kiu diris: “Same kiel Cramer (2014) mi rifuzas la uzon de genro en la senco de la angla gender. Tute sufiĉas paroli pri biologiaj kaj sociaj seksoj aŭ seksaj identecoj.” ? (kp. http://lingvakritiko.com/2015/01/31 /seksa-egaligo-en-la-lingvo-laufundamente/) Aŭ ĉu ni konsentu kun la aŭtoro de vikipedia artikolo, kiu uzis la vortojn “transgenro” kaj “transgenrulo”?

Ĉiel ajn, la aŭtoro asertas, ke “La vorto [transgenrulo] estas vaste uzata kvankam neologisma fakvorto, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino kaj distingi transseksulojn (homojn kun seksa maleŭforio) disde aliaj specoj de soci-seksa diverseco.” Kaj li eksplikas, ke “Transgenrulo estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso.”

Post kiam mi vidis tion en E-Vikipedio, mi serĉis en Guglo kaj konstatis, ke estas pluraj retpaĝoj en kiuj estas uzataj la vorto “transgenrulo”, eĉ en ReVo (Reta Vortaro), kie “transgenrulo” estas difinita kiel “Transgenra homo”, kaj “transgenra” kiel “Havanta genron kiu malsamas de la naska sekso”. Kaj ReVo donas kiel kvara signifo de “genro”: “Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp.”

Do, ĉar la vorto “transgenrulo” jam ŝajnas esti vaste uzata, ankaŭ mi uzas ĝin. La menciita vikipedia artikolo eksplikas ankoraŭ:

“[La vorto ‘transgenrulo'] estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. [...] Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.”

El tiu artikolo estas retligilo al la artikolo “transsekseco”, kiu eksplikas:

“La fakvorto ‘transsekseco' rilatas al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton korespondanta[n] al la sekso kiun ili sentas kiel propra. Por atingi vivmanieron kohera kun sia sento kaj por atingi la fizikaspekton el tiu sekso, kiun ili sentas propra, ili povas uzi medikamentojn, hormonojn kiuj virseksigos aŭ inigos sian aspekton, aŭ subiĝi kirurgion.”

Eble vi jam sciis ĉion tion; se ne, vi povas legi plurajn tekstojn en la reto pri tiu afero.

Revenante al la revua artikolo pri transgenruloj:

Tio kio instigis la aŭtorinon skribi ĝin estis la fakto, ke ĉi-jare en telenovelo de la plej granda brazila televidkanalo transgenrulo havis gravan rolon, kaj multegaj spektantoj interesiĝis pri tio. Ŝi asertas, ke 0,5 procento de la homoj estas transgenruloj, do ĉirkaŭ 1 miliono en Brazilo kaj 35 milionoj en la mondo. En sia teksto ŝi montras la diversajn problemojn kaj rakontas la spertojn de kelkaj brazilaj familioj, inkluzive de du konataj viroj. Unu el ili havas filinon, kiu oficiale adoptis la viran genron je la aĝo de 22 jaroj, la alia (grava brazila eks-piedpilkoludisto), filon kiu adoptis la inan genron je la aĝo de 23 jaroj.

Laŭ la aŭtorino, ĝis la komenco de la 21-a jarcento la transgenreco estis opiniata de plejmultaj fakuloj malsano, kaj nur ekde 2013 la Usona Societo pri Psikiatrio konsideras ĝin kiel kondiĉon, ne kiel malsanon. Pro diversaj kialoj (i.a. la maltoleremo de multaj homoj, inkluzive ĉe la gepatroj) la procentaĵo de provoj de memmortigo ĉe la transgenruloj estas multe pli granda ol la averaĝo ĉe la homaro ĝenerale.

La artikolo finiĝas per la jena aserto de usona psikologino: “Oni timas tion, kion oni ne bone konas; kiam oni ekkonos transgenrajn homojn, oni iĝos pli tolerema al la diverseco kiu ekzistas en la mondo.”