×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Tradukmaŝinoj lernu kompreni tekstojn

Tradukmaŝinoj lernu kompreni tekstojn

Kompare kun homaj tradukantoj la tradukmaŝinoj ankoraŭ troviĝas en tute malavana pozicio. Algoritmoj ofte malsukcesas ĉe pronomoj, do necesas plivastigi ilian horizonton trans la limojn de frazoj.

Kiam maŝinoj tradukas tekstojn, ili plej ofte prilaboras frazon post frazo. Tamen gravaj informoj troviĝas ofte en alia loko en la teksto. Svisaj esploristoj nun provas enprogramigi al tradukprogramoj pli da kompreno por la teksto.

Programoj kiel la tradukilo de Guglo uzas statistikon por trovi la plej probablan tradukon de vortgrupoj en frazoj. Sed kompare kun homaj tradukistinoj la maŝinoj ankoraŭ grave postrestas. Unu el la kaŭzoj estas ke la algoritmoj ne rigardas trans la limon de frazo. Tial ili havas penon kun pronomoj kiuj kiel "ĝi, ili" aŭ "tiuj", ĉar tio al kio ili rilatas troviĝas en alia frazo. Svisaj esploristoj volas ŝanĝi tion en kadro de projekto en kiu ili programigas la algoritmojn tiel ke ili analizu frazojn antaŭ aŭ malantaŭ la koncerna frazo.

Jen ekzemplo kiel la tradukmaŝina procedo prilabori frazon post frazo kaŭzas problemojn rilate al pronomoj. La germana pronomo "sie" povas signifi "ŝi" aŭ "ili", sed ekzemple ankaŭ "ĝi", se la gramatika genro de la vorto al kiu ĝi rilatas estas virina. La tradukilo de Guglo do tradukas jenajn frazojn el la germana al la angla tiel: Mia fratino aĉetis novan poŝon. Sed ĝi (en germana: sie/ŝi) ne estas tiel bela. La angla traduko tiam tekstas: "My sister bought a new bag. But she is not so pretty." Do la anglalingva leganto legas ke la fratino ne estas tiel bela, ĉar la pronomo "sie/ŝi" en kunteksto kun "bela" estas plej ofte tradukata per "she/ŝi" ol per "it/ĝi". Tiaj problemoj ekzistas aparte ofte ĉe tradukoj inter la franca kaj la angla, kaj inter la angla kaj hispana. Programoj kiel la tradukilo de Guglo eraras en la traduko de pronomoj ĉe tiuj lingvaj paroj en ĉirkaŭ la duono de la kazoj.

La svisaj esploristoj disvolvis tradukilon per kiu tiu kvoto de eraroj limiĝas al 30 procentoj. La truko estas ke la sciencistoj instruis al la tradukalgoritmo helpe de permaŝina lernado konsideri ankaŭ najbarajn frazojn. "Principe ni indikas al la sistemo kiom da antaŭaj frazoj estas analizendaj kiamaniere. Tiam ni testas la modifitan algoritmon sub realaj kondiĉoj", diras la estro de la projekto. Laŭ li la tekniko ankoraŭ ne estas maturiĝinta por vastskala aplikado, tamen la projekto jam altiris la atenton de ofertantoj de tradukprogramoj. La esploristoj tamen vidas en la solvo de la problemo pri pronomoj nur la komencon. Per la sama ideo instrui al maŝinoj pli da kompreno por la teksto, ili volas plibonigi ankaŭ aspektojn kiel la korektan sinsekvon de tempoj aŭ la ĝustan terminologion en la koncerna kunteksto.