×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Tezeo - greka mito (1)

Tiun ĉi grekan miton prilaboris kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Egeo, filo de la reĝo de Ateno, antaŭ kelkaj jaroj ekvagis monden kaj ne revenis.

Kiam Ateno estis minacata de milito, la maljuna reĝo elsendis heroldojn, por ke ili serĉu la filon. Sekvante la spurojn de la heroaĵoj de Egeo, ili venis en fremdan reĝan regnon, kie la filo de la atena reĝo geedziĝis kun reĝa filino.

Al la juna paro naskiĝis post ne longa tempo filo, kiun ili nomis Tezeo. Egeo regalis la heroldojn kaj post la manĝo li demandis ilin, kial ili venis. „Egeo,“ ili diris, „via hejma urbo estas minacata de milito. Via patro estas jam maljuna kaj ne plu kapablas elteni la penojn de milito. Li petas vin reveni kaj konduki la atenanojn al la venko.“ Egeo malgajiĝis, sed li ne povis rifuzi la deziron de la reĝo. Antaŭ iri sur la ŝipon, li levis ĉe la bordo grandan ŝtonblokon kaj enfosis sub ĝin sian glavon kaj siajn ŝuojn. Poste li parolis al sia edzino: „Mi ne scias, kiom longe la milito en Ateno retenos min, kaj kiam ni nin revidos. Se mi ne revenos, antaŭ ol nia filo Tezeo estos plenkreskinta, tiukaze konduku lin al tiu ŝtono. Se li havos sufiĉe da forto por levi la ŝtonon kaj preni la glavon kaj la ŝuojn, li sekvu min al Ateno.“ Egeo adiaŭis de la edzino kaj de la filo kaj baldaŭ la velo malaperis post la horizonto. Pasis tagoj kaj jaroj. Tezeo plenkreskiĝis ĉe sia patrino en la reĝa palaco. Li ekzercis sian menson kaj siajn fortojn kaj kiam li estis jam granda kaj forta, la patrino kondukis lin al tiu ŝtono, sub kiu troviĝis la glavo kaj ŝuoj de la patro. „Se vi povos levi la ŝtonon“, diris la patrino, „mi ĝojos havi tian fortan filon kaj malgajos, ĉar ni disiĝos.“ Tezeo firme starigis sin sur la sablo kaj forŝovis la ŝtonon. Li surmetis la ŝuojn, kroĉis la glavon al sia zono kaj reiris kun sia afliktita patrino en la burgon por pretigi sin por la vojaĝo al la patro. La patrino insiste konsilis al li uzi la marvojon al Ateno, ĉar la vojo trans la montojn estas tro danĝera kaj rabistoj kaj sovaĝaj bestoj svarmas en la arbaro. Sed Tezeo ne lasis konvinki sin. „Kion mia patro dirus“, li obĵetis, „se li ekscius, ke mi elektis la pli facilan vojon!“ Li sopiris heroajn agojn en la maniero de Heraklo. Tial li survojiĝis surpiede kaj sola al Ateno. La vojo kondukis tra montoplena regiono, trans rokojn kaj tra densaj arbaroj. Je kurbiĝo de la arbara vojo embuskis en la vepro terura rabisto. Li rabatakis la migrantojn per ferokovrita klabo. Ankaŭ sur Tezeon li ĵetiĝis el sia kaŝejo. „Vi venas ĝustatempe“, vokis Tezeo, „via klabo plaĉas al mi. Mi purigos per ĝi la regionon de tiaj sentaŭguloj kiel vi.“ Li levis la glavon, evitis la baton de la rabisto kaj traboris lin. La klabon li prenis al si. En la vaste etendiĝantaj arbaroj kaj montaj solecejoj li renkontis ankoraŭ kelkajn aliajn rabistojn kaj mortbatis ĉiujn. Se la glavo ne sufiĉis al li, li prenis kiel Heraklo la klabon. Ĉie tie la homoj elspiris malŝarĝite. Ili denove povis vojaĝi senmoleste sen devi timi rabatakojn. Sed la plej terura renkonto ankoraŭ atendis Tezeon. La lasta rabisto sur la vojo al Ateno estis la rabisto Prokrusto. Li ne ĵetiĝis kriante kaj armite sur pacemajn migrantojn, sed invitis ilin ĝentile en sian domon. Ankaŭ Tezeon li afable ridete invitis ripozi de longa migrado. Li petis lin veni al la manĝotablo kaj regalis lin per manĝo kaj trinkaĵo. Post la manĝo diris Prokrusto: „Vi estas laca, migranto, sekvu min, la lito vin jam atendas.“ Li havis du litojn, malgrandan kaj grandan. Al la migranto li donis ĉiufoje tiun liton, kiu ne konvenis al la migranto. Grandulojn li kuŝigis sur la malgrandan liton, malgrandulojn li metis sur la grandan. De la granduloj li mallongigis per hakilo la membrojn, de la malgranduloj li etendis la membrojn per martelado. Tiel li turmentis ilin, ĝis ili eligis sian animon. La grandan Tezeon la giganto volis devigi sur la malgrandan liton. Sed Tezeo ekkonis, kiun sorton Prokrusto volas havigi al li, kaj agis pli rapide ol la giganto. Li ĵetis lin sur la malgrandan liton kaj detranĉis per unu bato de la glavo ties kapon. Poste neniu danĝero plu minacis lin. Baldaŭ li paŝis tra la urba pordego de Ateno. Li promenis tra la stratoj kaj vizitis la pompajn konstruaĵojn. La homoj, kiuj renkontis lin, rigardis siaflanke lian polvokovritan figuron, lian sunbrunigitan vizaĝon kaj lian longan hararon. Ili miris pri lia grandega klabo, kaj masonistoj, kiuj laboris je la templo de Apolono, komencis moki lin. Tezeo ne respondis. Silente li eljungis la bovojn de ĉaro staranta antaŭ la templo kaj ĵetis ilin sur la mokantojn je la skafaldo. Ĉiuj, kiuj vidis tion, silentiĝis pro miro. Antaŭ la reĝa palaco viglis. Aroj de ekscititaj viroj grumble diskutis kontraŭ la reĝo Egeo. Estis denove veninta la tago, kiam la atenanoj sendu oferdone sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto por la Minotaŭro. Tio estis la sanga tributo, kiun la reĝo de Kreto postulis. Iam oni aranĝis en Ateno festajn ludojn kaj konkursojn. La reĝo de Kreto, Minoo, sendis tiam sian filon por tio. Tiu venkis ĉiujn atenanojn kaj kolerigis tiel la reĝon Egeo. Egeo inside murdigis la reĝan filon, kaj inter Kreto kaj Ateno ekfuriozis kruela milito. Minoo velis kun sia tuta floto al la atena bordo, dezertigis la landon kaj venkis la atenanojn. De tiam la atenanoj en ĉiu naŭa jaro devis liveri sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto. Minoo enfermigis ilin en la labirinton, kie la monstra Minotaŭro voris ilin. Tio estis la sanga tributo al la reĝo de Kreto. La atenanoj indignis pri reĝo Egeo, ĉar li ne defendis sin kontraŭ tia terura tributo. „Por kio li defendu sin“, incitis kelkaj viroj la maltrankvilon, „lin tio ja ne koncernas. Estas infanoj niaj, kiuj iradas en la morton, ne liaj. Li ne havas infanojn, kaj tial ankaŭ ne komprenas nian doloron.“ Ili indigniĝis, sed ili lotumis samtempe, kiu estu sendita al Kreto. Tiuj, kiuj bonŝancis, ne plu miksiĝis en la kverelon. Sed la lotumitoj eklarmis. Tezeo miksiĝis inter la bruantan amason kaj aŭskultis ĉion. Poste li anonciĝis ĉe la reĝo. Egeo akceptis sian filon kiel fremdulon kaj ne ekkonis lin. „Fremdulo, vi venis en malgaja momento al ni“. Tiel li akceptis Tezeon. „Vi venas ŝajne el granda malproksimo kaj ne scias pri nia malfeliĉo. Alikaze vi certe prefere preterirus la urbon en granda distanco.“ „Mi venis, reĝo, efektive el granda malproksimo,“ diris Tezeo, „mi scias pri via aflikto kaj volonte helpus al vi. Mi intencas iri kun la viktimoj, kiujn vi sendos al tiu Minotaŭro, kiel unu el ili. Promesu plenumi mian deziron, kio ajn okazos.“ Surprizite rigardis Egeo Tezeon: „Vi volas libervole iri kun la viktimoj, ĉu? Kiu vi estas, ke vi ne timas perdi vian vivon?“ „Perdos la vivon Minotaŭro, ne mi“, diris Tezeo aŭdace. „Promesu al mi plenumi la deziron kaj mi diros al vi, kiu mi estas.“ Kiel en sonĝo konsentis Egeo. Poste Tezeo montris al la reĝo la glavon kaj la ŝuojn. La okuloj de Egeo plenigis sin per larmoj kaj li disetendis la brakojn. „Apenaŭ mi revidis mian filon“, li lamentis, „mi perdu lin denove, ĉu?“ Sed sian reĝan promeson li ne povis rompi. Tuta Ateno kvazaŭ susuradis de la novaĵo, kiel arbofolioj pro blovanta vento, ke en la palaco aperis neatendite la reĝofilo Tezeo, kiu intencas mortbati Minotaŭron. Oni interparolis plu pri nenio alia. Homamaso akompanis la lotumitajn virgulinojn kaj junulojn al la haveno. Inoj kisis la armilojn de Tezeo kaj la viroj jubilis entuziasme al li. Egeo disiĝis nur tre malvolonte de Tezeo. Li parolis al li: „Mi estas jam maljuna kaj maljunuloj estas senpaciencaj kiel infanoj. Tial mi ordonis kunporti ankaŭ blankan velon sur la ŝipon. Vi veturos kiel ĉiam kun nigra velo, sed se vi sukcesos mortigi Minotaŭron, hisu la blankan velon. Mi tiam jam de malproksime vidos, ĉu mi povos ĝoji pri la venko.“ La ŝipo ekveturis kaj la popolo kun la reĝo reiris en la urbon. En ĉiuj kreskis la espero kaj malpliiĝis la disiga doloro. En Kreto atendis jam reĝo Minoo kun sia sekvantaro la ŝipon el Ateno. La ŝipo kun la nigra velo enveturis en la havenon kaj sep junulinoj kaj sep junuloj, inter ili Tezeo, elgrimpis teren. La juna heroo de la aliaj atenanoj diferencis per sia alta kresko kaj sia fiera rigardo. Eĉ Minoo vidis lin kun plaĉo. Tezeo rigardis rekte al lia vizaĝo kaj parolis: „Ne pensu, reĝo, ke mi venis por servi al Minotaŭro kiel voraĵo. Mi venis por mortigi la monstron kaj por liberigi la hejmlandon de la terura tributo.“ La reĝo subigis sian ridadon: „Se vi estos tiel kuraĝa kiel laŭ viaj vortoj, vi eble povos sukcesi pri tio. Se vi mortigos Minotaŭron, mi donacos al vi kaj al viaj gekunuloj la liberon kaj rezignos pri la tributo de Ateno.“ La reĝidino Ariadno, staris en la akompanantaro kaj aŭskultis ensorĉite. Ŝi ne povis lasi la okulojn de la alte kreskinta heroo. Li jam delonge estis foririnta kaj malaperinta el ŝia rigardo, sed lia bildo ne forlasis ŝin. Ŝi bedaŭris lin kaj sciis, ke li iros sen ŝia helpo rekte morten. La deziro savi Tezeon forpelis Ariadnon nokte el la lito. Ŝi ŝteliris tra la kvieta palaco al la karcero, en kiu la heroo kun siaj kunuloj atendis la matenon. Ĉiuj kuŝis en maltrankvila dormo, nur Tezeo ne dormis. Ariadno malfermis sekretan pordon kaj vokis mallaŭte la heroon, kiu estis absorbita en pensojn. Tezeo esperis helpon de dio, sed anstataŭ dio venis juna bela junulino al li por helpo. „Mi scias, ke vi volas mortigi Minotaŭron,“ haste flustris Ariadno, „sed sola vi apenaŭ sukcesos pri tio. Mi kunprenis al vi fadenbulon. Se vi paŝos en la labirinton, ligu la finaĵon de la fadenbulo al kolono kaj disvolvu dum la irado la fadenon. Minotaŭron vi ne povos mortigi per kutima feraĵo. Tial mi kunprenis sorĉoglavon al vi. Se vi venkos sukcese en la batalo, vi trovos la vojon reen laŭ la disvolvita fadeno.“ Tezeo volis danki al Ariadno, sed la reĝidino malaperis en la tenebro de la nokto. Se li ne tenus la glavon kaj la bulon ĉemane, li pensus, ke ĉio estas sonĝo. Sekvamatene la gardistoj malfermis la prizonpordon kaj elpelis la junajn atenanojn eksteren al la labirinto. La junuloj pendigis la kapojn, la junulinoj ploris. Nur Tezeo paŝis kun alte levita kapo kaj kuraĝigis la aliajn per siaj vortoj. Sub la vesto li kaŝis la sorĉoglavon kaj la fadenbulon de Ariadno. Ili paŝis en la labirinton plenan de kruciĝantaj irejoj, de tenebraj kavernoj kaj kaose interplektitaj haloj. Tezeo ordonis, ke liaj samlandanoj restadu proksime de la elirejo kaj survojiĝis mem al Minotaŭro. Je la unua kolono li fiksis la fadenon kaj disvolvis dum la irado la bulon. La etendita konstruaĵo de Dedalo estis kvieta kiel tombo. Tezeo palpe paŝis tra malhelaj irejoj kaj ekterurigitaj vespertoj batadis per siaj flugiloj lian kapon. Li trapaŝis halojn, kies muroj en plena suno ardis, kaj li iris en malsekajn kavernojn, el kiuj penetris la odoro de ŝimo kaj putraĵo. Ĉie estis kvieto, nur musoj ĉeokaze preterhastis survoje kaj rampante kaŝis sin en siaj truoj kontraŭ la heroo, araneoj fuĝis el siaj disŝiritaj retoj. Tezeo viŝis la ŝviton de la frunto kaj paŝis en longan irejon. La suno radiis sur lin kaj prilumis makulojn de sekigita sango sur la muroj. Subite disŝiris tondranta muĝado la kvieton. Tezeo prenis la sorĉoglavon kaj iris renkonte al la muĝado. La muĝado plifortiĝis, ĝi similis la muĝadon de ŝtorme vipata maro kaj longe etenditan tondradon. La kolonoj en la irejoj tremis kiel en ŝtormo. Post kurbiĝo de la irejo Tezeo ekvidis Minotaŭron. Li staris super monto da paligitaj ostoj kaj skuadis sian gigantan taŭrokapon.

Ĝia korpo estis homa, sed grandega. El liaj nazotruoj ĵetiĝis flavaj kaj verdaj flamoj kaj el lia buŝego venena spiro. Li etendis siajn gigantajn vilajn brakojn al Tezeo por frakasi lin. Tezeo saltis flanken kaj la monstro turniĝis plumpe al li. Fulmrapide la heroo puŝis la sorĉoglavon en ĝin kaj trafis Minotaŭron rekte en la koron. La tero tondris, kiam la monstro renversiĝis kaj fosiĝis en la argilan grundon. La eĥo de la falo aŭdiĝis en ĉiuj irejoj, kavernoj kaj haloj. Ankaŭ la virgulinoj kaj junuloj, kiuj venis kun Tezeo en la labirinton, aŭdis ĝin. „Nun Minotaŭro atakis Tezeon kaj mortigis lin“, ili diris timoplene. Malgaje ili atendis sian propran finon. Intertempe palpis sin Tezeo tra la malhelaj ireoj reen al la elirejo. Atente li iris laŭ la fadeno de Ariadno kaj sekure atingis la kunulojn.


Tiun ĉi grekan miton prilaboris kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Egeo, filo de la reĝo de Ateno, antaŭ kelkaj jaroj ekvagis monden kaj ne revenis.

Kiam Ateno estis minacata de milito, la maljuna reĝo elsendis heroldojn, por ke ili serĉu la filon.

Sekvante la spurojn de la heroaĵoj de Egeo, ili venis en fremdan reĝan regnon, kie la filo de la atena reĝo geedziĝis kun reĝa filino.

Al la juna paro naskiĝis post ne longa tempo filo, kiun ili nomis Tezeo. Egeo regalis la heroldojn kaj post la manĝo li demandis ilin, kial ili venis. „Egeo,“ ili diris, „via hejma urbo estas minacata de milito. Via patro estas jam maljuna kaj ne plu kapablas elteni la penojn de milito. Li petas vin reveni kaj konduki la atenanojn al la venko.“ Egeo malgajiĝis, sed li ne povis rifuzi la deziron de la reĝo. Antaŭ iri sur la ŝipon, li levis ĉe la bordo grandan ŝtonblokon kaj enfosis sub ĝin sian glavon kaj siajn ŝuojn. Poste li parolis al sia edzino: „Mi ne scias, kiom longe la milito en Ateno retenos min, kaj kiam ni nin revidos. Se mi ne revenos, antaŭ ol nia filo Tezeo estos plenkreskinta, tiukaze konduku lin al tiu ŝtono. Se li havos sufiĉe da forto por levi la ŝtonon kaj preni la glavon kaj la ŝuojn, li sekvu min al Ateno.“ Egeo adiaŭis de la edzino kaj de la filo kaj baldaŭ la velo malaperis post la horizonto. Pasis tagoj kaj jaroj. Tezeo plenkreskiĝis ĉe sia patrino en la reĝa palaco. Li ekzercis sian menson kaj siajn fortojn kaj kiam li estis jam granda kaj forta, la patrino kondukis lin al tiu ŝtono, sub kiu troviĝis la glavo kaj ŝuoj de la patro. „Se vi povos levi la ŝtonon“, diris la patrino, „mi ĝojos havi tian fortan filon kaj malgajos, ĉar ni disiĝos.“ Tezeo firme starigis sin sur la sablo kaj forŝovis la ŝtonon. Li surmetis la ŝuojn, kroĉis la glavon al sia zono kaj reiris kun sia afliktita patrino en la burgon por pretigi sin por la vojaĝo al la patro. La patrino insiste konsilis al li uzi la marvojon al Ateno, ĉar la vojo trans la montojn estas tro danĝera kaj rabistoj kaj sovaĝaj bestoj svarmas en la arbaro. Sed Tezeo ne lasis konvinki sin. „Kion mia patro dirus“, li obĵetis, „se li ekscius, ke mi elektis la pli facilan vojon!“ Li sopiris heroajn agojn en la maniero de Heraklo. Tial li survojiĝis surpiede kaj sola al Ateno. La vojo kondukis tra montoplena regiono, trans rokojn kaj tra densaj arbaroj. Je kurbiĝo de la arbara vojo embuskis en la vepro terura rabisto. Li rabatakis la migrantojn per ferokovrita klabo. Ankaŭ sur Tezeon li ĵetiĝis el sia kaŝejo. „Vi venas ĝustatempe“, vokis Tezeo, „via klabo plaĉas al mi. Mi purigos per ĝi la regionon de tiaj sentaŭguloj kiel vi.“ Li levis la glavon, evitis la baton de la rabisto kaj traboris lin. La klabon li prenis al si. En la vaste etendiĝantaj arbaroj kaj montaj solecejoj li renkontis ankoraŭ kelkajn aliajn rabistojn kaj mortbatis ĉiujn. Se la glavo ne sufiĉis al li, li prenis kiel Heraklo la klabon. Ĉie tie la homoj elspiris malŝarĝite. Ili denove povis vojaĝi senmoleste sen devi timi rabatakojn. Sed la plej terura renkonto ankoraŭ atendis Tezeon. La lasta rabisto sur la vojo al Ateno estis la rabisto Prokrusto. Li ne ĵetiĝis kriante kaj armite sur pacemajn migrantojn, sed invitis ilin ĝentile en sian domon. Ankaŭ Tezeon li afable ridete invitis ripozi de longa migrado. Li petis lin veni al la manĝotablo kaj regalis lin per manĝo kaj trinkaĵo. Post la manĝo diris Prokrusto: „Vi estas laca, migranto, sekvu min, la lito vin jam atendas.“ Li havis du litojn, malgrandan kaj grandan. Al la migranto li donis ĉiufoje tiun liton, kiu ne konvenis al la migranto. Grandulojn li kuŝigis sur la malgrandan liton, malgrandulojn li metis sur la grandan. De la granduloj li mallongigis per hakilo la membrojn, de la malgranduloj li etendis la membrojn per martelado. Tiel li turmentis ilin, ĝis ili eligis sian animon. La grandan Tezeon la giganto volis devigi sur la malgrandan liton. Sed Tezeo ekkonis, kiun sorton Prokrusto volas havigi al li, kaj agis pli rapide ol la giganto. Li ĵetis lin sur la malgrandan liton kaj detranĉis per unu bato de la glavo ties kapon. Poste neniu danĝero plu minacis lin. Baldaŭ li paŝis tra la urba pordego de Ateno. Li promenis tra la stratoj kaj vizitis la pompajn konstruaĵojn. La homoj, kiuj renkontis lin, rigardis siaflanke lian polvokovritan figuron, lian sunbrunigitan vizaĝon kaj lian longan hararon. Ili miris pri lia grandega klabo, kaj masonistoj, kiuj laboris je la templo de Apolono, komencis moki lin. Tezeo ne respondis. Silente li eljungis la bovojn de ĉaro staranta antaŭ la templo kaj ĵetis ilin sur la mokantojn je la skafaldo. Ĉiuj, kiuj vidis tion, silentiĝis pro miro. Antaŭ la reĝa palaco viglis. Aroj de ekscititaj viroj grumble diskutis kontraŭ la reĝo Egeo. Estis denove veninta la tago, kiam la atenanoj sendu oferdone sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto por la Minotaŭro. Tio estis la sanga tributo, kiun la reĝo de Kreto postulis. Iam oni aranĝis en Ateno festajn ludojn kaj konkursojn. La reĝo de Kreto, Minoo, sendis tiam sian filon por tio. Tiu venkis ĉiujn atenanojn kaj kolerigis tiel la reĝon Egeo. Egeo inside murdigis la reĝan filon, kaj inter Kreto kaj Ateno ekfuriozis kruela milito. Minoo velis kun sia tuta floto al la atena bordo, dezertigis la landon kaj venkis la atenanojn. De tiam la atenanoj en ĉiu naŭa jaro devis liveri sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto. Minoo enfermigis ilin en la labirinton, kie la monstra Minotaŭro voris ilin. Tio estis la sanga tributo al la reĝo de Kreto. La atenanoj indignis pri reĝo Egeo, ĉar li ne defendis sin kontraŭ tia terura tributo. „Por kio li defendu sin“, incitis kelkaj viroj la maltrankvilon, „lin tio ja ne koncernas. Estas infanoj niaj, kiuj iradas en la morton, ne liaj. Li ne havas infanojn, kaj tial ankaŭ ne komprenas nian doloron.“ Ili indigniĝis, sed ili lotumis samtempe, kiu estu sendita al Kreto. Tiuj, kiuj bonŝancis, ne plu miksiĝis en la kverelon. Sed la lotumitoj eklarmis. Tezeo miksiĝis inter la bruantan amason kaj aŭskultis ĉion. Poste li anonciĝis ĉe la reĝo. Egeo akceptis sian filon kiel fremdulon kaj ne ekkonis lin. „Fremdulo, vi venis en malgaja momento al ni“. Tiel li akceptis Tezeon. „Vi venas ŝajne el granda malproksimo kaj ne scias pri nia malfeliĉo. Alikaze vi certe prefere preterirus la urbon en granda distanco.“ „Mi venis, reĝo, efektive el granda malproksimo,“ diris Tezeo, „mi scias pri via aflikto kaj volonte helpus al vi. Mi intencas iri kun la viktimoj, kiujn vi sendos al tiu Minotaŭro, kiel unu el ili. Promesu plenumi mian deziron, kio ajn okazos.“ Surprizite rigardis Egeo Tezeon: „Vi volas libervole iri kun la viktimoj, ĉu? Kiu vi estas, ke vi ne timas perdi vian vivon?“ „Perdos la vivon Minotaŭro, ne mi“, diris Tezeo aŭdace. „Promesu al mi plenumi la deziron kaj mi diros al vi, kiu mi estas.“ Kiel en sonĝo konsentis Egeo. Poste Tezeo montris al la reĝo la glavon kaj la ŝuojn. La okuloj de Egeo plenigis sin per larmoj kaj li disetendis la brakojn. „Apenaŭ mi revidis mian filon“, li lamentis, „mi perdu lin denove, ĉu?“ Sed sian reĝan promeson li ne povis rompi. Tuta Ateno kvazaŭ susuradis de la novaĵo, kiel arbofolioj pro blovanta vento, ke en la palaco aperis neatendite la reĝofilo Tezeo, kiu intencas mortbati Minotaŭron. Oni interparolis plu pri nenio alia. Homamaso akompanis la lotumitajn virgulinojn kaj junulojn al la haveno. Inoj kisis la armilojn de Tezeo kaj la viroj jubilis entuziasme al li. Egeo disiĝis nur tre malvolonte de Tezeo. Li parolis al li: „Mi estas jam maljuna kaj maljunuloj estas senpaciencaj kiel infanoj. Tial mi ordonis kunporti ankaŭ blankan velon sur la ŝipon. Vi veturos kiel ĉiam kun nigra velo, sed se vi sukcesos mortigi Minotaŭron, hisu la blankan velon. Mi tiam jam de malproksime vidos, ĉu mi povos ĝoji pri la venko.“ La ŝipo ekveturis kaj la popolo kun la reĝo reiris en la urbon. En ĉiuj kreskis la espero kaj malpliiĝis la disiga doloro. En Kreto atendis jam reĝo Minoo kun sia sekvantaro la ŝipon el Ateno. La ŝipo kun la nigra velo enveturis en la havenon kaj sep junulinoj kaj sep junuloj, inter ili Tezeo, elgrimpis teren. La juna heroo de la aliaj atenanoj diferencis per sia alta kresko kaj sia fiera rigardo. Eĉ Minoo vidis lin kun plaĉo. Tezeo rigardis rekte al lia vizaĝo kaj parolis: „Ne pensu, reĝo, ke mi venis por servi al Minotaŭro kiel voraĵo. Mi venis por mortigi la monstron kaj por liberigi la hejmlandon de la terura tributo.“ La reĝo subigis sian ridadon: „Se vi estos tiel kuraĝa kiel laŭ viaj vortoj, vi eble povos sukcesi pri tio. Se vi mortigos Minotaŭron, mi donacos al vi kaj al viaj gekunuloj la liberon kaj rezignos pri la tributo de Ateno.“ La reĝidino Ariadno, staris en la akompanantaro kaj aŭskultis ensorĉite. Ŝi ne povis lasi la okulojn de la alte kreskinta heroo. Li jam delonge estis foririnta kaj malaperinta el ŝia rigardo, sed lia bildo ne forlasis ŝin. Ŝi bedaŭris lin kaj sciis, ke li iros sen ŝia helpo rekte morten. La deziro savi Tezeon forpelis Ariadnon nokte el la lito. Ŝi ŝteliris tra la kvieta palaco al la karcero, en kiu la heroo kun siaj kunuloj atendis la matenon. Ĉiuj kuŝis en maltrankvila dormo, nur Tezeo ne dormis. Ariadno malfermis sekretan pordon kaj vokis mallaŭte la heroon, kiu estis absorbita en pensojn. Tezeo esperis helpon de dio, sed anstataŭ dio venis juna bela junulino al li por helpo. „Mi scias, ke vi volas mortigi Minotaŭron,“ haste flustris Ariadno, „sed sola vi apenaŭ sukcesos pri tio. Mi kunprenis al vi fadenbulon. Se vi paŝos en la labirinton, ligu la finaĵon de la fadenbulo al kolono kaj disvolvu dum la irado la fadenon. Minotaŭron vi ne povos mortigi per kutima feraĵo. Tial mi kunprenis sorĉoglavon al vi. Se vi venkos sukcese en la batalo, vi trovos la vojon reen laŭ la disvolvita fadeno.“ Tezeo volis danki al Ariadno, sed la reĝidino malaperis en la tenebro de la nokto. Se li ne tenus la glavon kaj la bulon ĉemane, li pensus, ke ĉio estas sonĝo. Sekvamatene la gardistoj malfermis la prizonpordon kaj elpelis la junajn atenanojn eksteren al la labirinto. La junuloj pendigis la kapojn, la junulinoj ploris. Nur Tezeo paŝis kun alte levita kapo kaj kuraĝigis la aliajn per siaj vortoj. Sub la vesto li kaŝis la sorĉoglavon kaj la fadenbulon de Ariadno. Ili paŝis en la labirinton plenan de kruciĝantaj irejoj, de tenebraj kavernoj kaj kaose interplektitaj haloj. Tezeo ordonis, ke liaj samlandanoj restadu proksime de la elirejo kaj survojiĝis mem al Minotaŭro. Je la unua kolono li fiksis la fadenon kaj disvolvis dum la irado la bulon. La etendita konstruaĵo de Dedalo estis kvieta kiel tombo. Tezeo palpe paŝis tra malhelaj irejoj kaj ekterurigitaj vespertoj batadis per siaj flugiloj lian kapon. Li trapaŝis halojn, kies muroj en plena suno ardis, kaj li iris en malsekajn kavernojn, el kiuj penetris la odoro de ŝimo kaj putraĵo. Ĉie estis kvieto, nur musoj ĉeokaze preterhastis survoje kaj rampante kaŝis sin en siaj truoj kontraŭ la heroo, araneoj fuĝis el siaj disŝiritaj retoj. Tezeo viŝis la ŝviton de la frunto kaj paŝis en longan irejon. La suno radiis sur lin kaj prilumis makulojn de sekigita sango sur la muroj. Subite disŝiris tondranta muĝado la kvieton. Tezeo prenis la sorĉoglavon kaj iris renkonte al la muĝado. La muĝado plifortiĝis, ĝi similis la muĝadon de ŝtorme vipata maro kaj longe etenditan tondradon. La kolonoj en la irejoj tremis kiel en ŝtormo. Post kurbiĝo de la irejo Tezeo ekvidis Minotaŭron.

Li staris super monto da paligitaj ostoj kaj skuadis sian gigantan taŭrokapon.

Ĝia korpo estis homa, sed grandega. El liaj nazotruoj ĵetiĝis flavaj kaj verdaj flamoj kaj el lia buŝego venena spiro. Li etendis siajn gigantajn vilajn brakojn al Tezeo por frakasi lin. Tezeo saltis flanken kaj la monstro turniĝis plumpe al li. Fulmrapide la heroo puŝis la sorĉoglavon en ĝin kaj trafis Minotaŭron rekte en la koron. La tero tondris, kiam la monstro renversiĝis kaj fosiĝis en la argilan grundon. La eĥo de la falo aŭdiĝis en ĉiuj irejoj, kavernoj kaj haloj. Ankaŭ la virgulinoj kaj junuloj, kiuj venis kun Tezeo en la labirinton, aŭdis ĝin. „Nun Minotaŭro atakis Tezeon kaj mortigis lin“, ili diris timoplene. Malgaje ili atendis sian propran finon. Intertempe palpis sin Tezeo tra la malhelaj ireoj reen al la elirejo. Atente li iris laŭ la fadeno de Ariadno kaj sekure atingis la kunulojn.