×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Telferoj povus solvi la trafikproblemon

La 17-a de majo 2017 estis rekorda tago por la ĉefurbo de Bolivio La Paz: 194 971 homoj uzis unu el la kvar telferaj linioj, tio estis pinta nombro. Tiu nombro konfirmas la decidon de la urbo rearanĝi parton de la publika transportsistemo per funkciigo de telferoj. Telferoj estas efikaj, medikonvenaj kaj plibonigas la vivokvaliton en la grandaj urboj de Suda kaj Centra Ameriko. En Eŭropo aliflanke telferoj estas konsiderataj ekzotika afero.

La Paz kaj ĝia najbara urbo El Alto estas tre taŭgaj lokoj por servi kiel modelo por telferoj en la publika transporto. La malvaste ligitaj urboj kun siaj pli ol du milionoj da enloĝantoj situas en la Andoj en alteco de 3000 ĝis 4000 metroj super la mara nivelo. La aŭstra entrepreno Doppelmayr konstruas tie la plej grandan urban telferan reton de la mondo. Kvar linioj jam funkcias, fine estu dek-unu linioj. Sur entuta longeco de 21,7 kilometroj la telferoj transportu estonte ĝis 100 000 pasaĝerojn.

La avantaĝoj de telfero estas evidentaj kaj plej multaj el tiuj avantaĝoj validas por ĉiuj urboj de la mondo kiuj drivas direkte al kolapso de la urba trafiko: Ne estas ŝtopitaj stratoj, apenaŭ estas bruo, apenaŭ malpuriĝo de la aero. Ĝis 16 tagojn en jaro gajnas uzanto de telfero en La Paz pro evito de trafikŝtopiĝo. Kaj telfero estas ege pli sekura ol aŭtomobilo.

Krome oni ŝparas per telfero areojn kaj monon. Dutraka strato kun longeco de dek kilometroj voras 120 000 kvadratajn metrojn da areo. Tri telferaj linioj samlongaj bezonas nur 53 000 kvadratajn metrojn. Kaj krome la kostoj estas multe pli favoraj: La firmao Doppelmayr taksas ke telfero kostas nur unu ĝis du trionojn de la tradicia trafikilo.

En Latinameriko aldoniĝas la socia faktoro. La telfero kreas egalecon de ŝancoj. La homoj el la malriĉaj kvartaloj fidinde atingas la laborejon kiu plej ofte situas en pli bonstataj kvartaloj kaj tiel la nivelo de krimoj restas malalta. En La Paz krome disponeblas medicina prizorgado en la telferaj stacidomoj.

En Medellín, la dua plej granda urbo de Kolombio kiu antaŭ 25 jaroj estis ankoraŭ unu el la plej danĝeraj lokoj de la mondo, la telfero eĉ laŭdire kontribuis signife por malaltigi la nombron de murdoj. Danke al la telfero falis sociaj limoj, la telfero forigas la soci-ekonomian separiĝon. La telfero de Medellín ankaŭ partoprenas en la UN-komerco de certifikatoj pri enaerigoj de karbondioksido. Pli ol 20 000 tunoj da karbondioksido ne enaeriĝis dum la jaro 2016 danke al la telfero de Medellín.

Meksikio sekvis. Ekde oktobro 2016 funkcias en Ecatepec de Morelos proksime al Meksikurbo telfero en longeco de kvin kilometroj - kaj denove temas pri tio - kiel en La Paz kaj Medellín - revalorigi la kvartalojn, krei pli bonajn laborkondiĉojn kaj forpreni terenon por krimoj.

En Eŭropo oni hezitas pri telferoj en urboj. La urbo Tuluzo en la sudo de Francio tamen konstruigas kiel unu el la unuaj telferon kiu kunligos universitatan kvartalon kun la cetera urbo ekde fine de la jaro 2019. La motivo por la urba administracio estas ke telfero estas plej malmultekosta kaj plej rapida.