×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Talentuloj estas en Esperantujo

Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde.

Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie mi admiradas niajn tutmondajn artotalentajn esperantistojn. Feliĉe, mi tuj trovis kaj amikiĝis en nia Tel-Aviva esperanta klubo kun juna artotalenta israela samideano: Doron Modan. Li estas unuflanke talenta komponisto, pianisto, delikata kantisto kaj aliflanke lerte kompetenta instruisto, verkisto kaj tradukisto de Esperanto. Jen, unu el liaj lastatempaj poresperantaj brilaĵoj: "Oazo" – tre harmonia, kortuŝa kaj delikata komponaĵo bazita sur poeziaĵo de nia poetino Krys Williams (antaŭe Ungar).

Ĝuste Doron konigis al mi Krys kaj ŝiajn poeziaĵojn. Ŝi, kiel ŝajne estas la destino de multaj artistoj, travivis penigajn malfacilaĵojn, kiuj speguliĝas en ŝiaj versoj pri terure ŝoka para vivo: Li venis.

Ĉu realas la revo? Malsamas li iel. Sabliĝas la roko, kiu subtenis min dum malespero. Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo. Dio!

Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro. Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas! Amo pasinta fariĝas angoro. Kion mi faris? Kial mi pekas? Tial, des pli ĝojigas kaj esperigas la elkoraj versoj de la poeziaĵo "Oazo", kiun Krys dediĉis al la paro Madzy kaj Gerrit Berveling.

Gerrit Berveling estas elstara nederlanda esperantisto, verkisto en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj tradukisto al Esperanto de pluregaj verkoj el diversaj lingvoj (inkluzive de la latina). Jen do, la poemo "Oazo" de Krys Williams, kiun tuj poste vi povos aŭskulti en la kanzono de Doron Modan:

Kiel du arboj en kreskad' libera per branĉoplekto kreas ombron benan, du homoj formis ligon senkatenan kaj montras, ke ja eblas pli espera vivordo.

Egaleco ne per fera fanfaro stridas, sed harmoniplenan arion kantas; hejmon mondhavenan konstruis reciproka amo vera. Oazo vi por tiu, kiu venis el roka, korsekiga hejm-arido; inspiro-fonto pri l'ebleco homi.

Pro vi la fidon ree mi ekprenis, ke la infanojn mi sukcesos sproni al serĉo por aŭtenta viv-divido.


Talentuloj estas en Esperantujo kaj ni devas fieri pri ili kaj ilin apogi ankaŭ laŭde.

Iom-post-iom nuntempaj talentaj samideanoj bonege evoluigas vere internacian kulturon propran de nia lingvo kaj trafe vivigas ĝin. Ekde kiam, antaŭ dekduo da jaroj, bedaŭrinde kiel jam maljuna arida informadikisto, mi esperantistiĝis, ne tute senenvie mi admiradas niajn tutmondajn artotalentajn esperantistojn. Feliĉe, mi tuj trovis kaj amikiĝis en nia Tel-Aviva esperanta klubo kun juna artotalenta israela samideano: Doron Modan. Li estas unuflanke talenta komponisto, pianisto, delikata kantisto kaj aliflanke lerte kompetenta instruisto, verkisto kaj tradukisto de Esperanto.

Jen, unu el liaj lastatempaj poresperantaj brilaĵoj: "Oazo" – tre harmonia, kortuŝa kaj delikata komponaĵo bazita sur poeziaĵo de nia poetino Krys Williams (antaŭe Ungar).

Ĝuste Doron konigis al mi Krys kaj ŝiajn poeziaĵojn. Ŝi, kiel ŝajne estas la destino de multaj artistoj, travivis penigajn malfacilaĵojn, kiuj speguliĝas en ŝiaj versoj pri terure ŝoka para vivo:

Li venis.

Ĉu realas la revo? Malsamas li iel. Sabliĝas la roko, kiu subtenis min dum malespero. Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo.

Dio!

Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro. Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas! Amo pasinta fariĝas angoro. Kion mi faris? Kial mi pekas?

Tial, des pli ĝojigas kaj esperigas la elkoraj versoj de la poeziaĵo "Oazo", kiun Krys dediĉis al la paro Madzy kaj Gerrit Berveling.

Gerrit Berveling estas elstara nederlanda esperantisto, verkisto en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj tradukisto al Esperanto de pluregaj verkoj el diversaj lingvoj (inkluzive de la latina).

Jen do, la poemo "Oazo" de Krys Williams, kiun tuj poste vi povos aŭskulti en la kanzono de Doron Modan:

Kiel du arboj en kreskad' libera per branĉoplekto kreas ombron benan, du homoj formis ligon senkatenan kaj montras, ke ja eblas pli espera vivordo.

Egaleco ne per fera fanfaro stridas, sed harmoniplenan arion kantas; hejmon mondhavenan konstruis reciproka amo vera.

Oazo vi por tiu, kiu venis el roka, korsekiga hejm-arido; inspiro-fonto pri l’ebleco homi.

Pro vi la fidon ree mi ekprenis, ke la infanojn mi sukcesos sproni al serĉo por aŭtenta viv-divido.