×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Suverene prelegi

Malalta voĉo, trankvila sinteno de la korpo kaj klaraj argumentoj estas gravaj elementoj de bona prelego. Jen kion prelegantoj povas fari antaŭ kaj dum sia prezento - por ke ili kaj iliaj eldiroj povu disvolvi plenan efikon.

Konvinka prelego bezonas pli ol nur bonajn argumentojn. Ankaŭ agrabla voĉalteco, trankvila apliko de la voĉo kaj suverena korpa lingvaĵo estas decidaj.

Kaj certe bona preparo nepre apartenas al la necesaj elementoj de prelego. Kaj necesas regi la prononcregulojn de la koncerna lingvo.

Rilate al la celo de la prelego unuapaŝe gravas la strukturigo de la enhavo. Do klarigu al vi kio estas la ĉefa celo de via prelego. Sub tiu ĉefa celo subordiĝu la aliaj enhavoj, citaĵoj, anekdotoj kaj faktoj. Tiel eblas pli facile strukturigi vian prelegon kaj eblas decidi kio vere gravas por la prelego. Entute validas: Plej spica estas koncizeco. Anstataŭ uzi plene elformulitan tekston estas pli bone noti nur la enhaverojn, ĉar libere parolata prelego ĉiam aperas kiel pli viva ol laŭtlegata teksto. Escepto estas citaĵoj aŭ rerakontaĵoj, ĉar ĉe ili gravas la vortumado.

Kiu volas ekzerci la prelegon, tiu ne faru tion antaŭ spegulo, ĉar neniu povas samtempe prezenti kaj analizi. Tio nur malcertigus la parolanton. Pli bone estas registri la prelegon antaŭe per kompufono aŭ per videokamerao. La preleganto povas dum la registrado testi diversajn longecojn de paŭzoj, la akcentadon kaj la rapidecojn kaj povas vidi kiun efikon li atingas. Ĉar la vido al la propra produktaĵo ĉe multaj homoj estas aparte tikla, estas konsilinde antaŭ la prezento peti reagojn de bonaj amikoj aŭ kolegoj.

Varma agrabla voĉalteco kaj trankvila apliko de la voĉo donas impreson de suvereneco. Por ke la voĉo restu bone taŭga necesas ankaŭ higieno de la voĉo. Tio signifas ke antaŭ kaj dum la prelego la parolanto trinku sufiĉe. Plej bone taŭgas sengasa akvo aŭ zingibra aŭ kamomila teo. Aliflanke kafo kaj nigra teo povas sekigi la kolon. Kaj ne konsilindas nuksoj kaj malmola pano rekte antaŭ la parolado.

Kiu emas esti nervoza, tiu elspezu antaŭ la prelego iom da energio, do ekzemple supreniru ŝtuparon aŭ ridu plenkore. Dum la prelego ne havas sencon batali kontraŭ nervozeco. Tio nur pligrandigus la timon. Estas pli bone aliinterpreti la kulisotimon, do ke la forta bato de la koro povas ja signifi ĝojon pri tio ke oni tuj povas rakonti ion gravan.