×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sudbohemiaj fiŝlagoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Komence de la deksesa jarcento en nia regiono disvastiĝis la bredado de fiŝoj en la ĉirkaŭaj lagoj. Ni ne povas paroli pri lagoj sen mencii unu el la plej konataj ĉeĥaj konstruantoj de fiŝlagoj Jakub Krčín de Jelčany kaj Sedlčany (1535 Kolín aŭ Polepy – 1604 Sedlčany). Li naskiĝis en malriĉa kampnobela gento. Li ne finis studojn de akvomastrumado en la Universitato de Karolo en Prago. Post studado li aktivis en la feŭdobieno de Vilém Trčka el Lípa, poste, post interveno de sinjoro Trčka el Lípa, li gvidis mastrumaĵon de klostro en Borovany. En la jaro 1561 li servis ĉe Rozemberkoj, dank´al interveno de Eva de Rozemberk, kiu estis savita per li post la falo de ĉevalo. Li estis nomita subburggrafo kaj unu jaron poste burggrafo de Český Krumlov. En la jaro 1569 li fariĝis reganto de Rozemberka feŭdobieno. Tie funkciante li akiris meriton pro mastruma ekflorado de la rozemberka feŭdobieno. Komence li ne bone toleremis reciproke kun Petro Vok, pro tio la nobelulo de Rozemberko sendis lin en Pragon, kie li partoprenis la konkurson de konstruado de akvodukto en Praga kastelo. Li gajnis la konkuron kontraŭ italaj konstruantoj kaj restoj de lia akvodukto estas en Praga Kastelo videblaj ĝis nun.

Li konstruigis multajn fiŝlagojn en tuta sudbohemia regiono, precipe ĉirkaŭ Třeboň. Ek de la jaro 1584, dum ses jaroj, li konstruigis la plej grandan fiŝlagon Rozemberk, kiu situas rekte ĉe la rivero Lužnice. Kiel motivo de protektado estis paralele kun la konstruado kreita Nova rivero, (Nová řeka), kiu transformas la akvokvanton el la rivero Lužnice al la rivero Nežárka. Entute li preparis kelkdekojn da fiŝlagoj en nia lando.

La fiŝlagoj retenas la akvon de la regiono. La plej granda estas la fiŝlago Rozemberk, kiu etendiĝas en preskaŭ 427 hektaroj. La dua en suda Bohemio estas fiŝlago Svět (Mondo), kaj la tria el la plej grandaj fiŝlagoj nomiĝas Bezdrev. Tie oni celas abunde provizi la merkaton per dolĉakvaj fiŝoj.

En la urbeto Vodňany rezidas la fakultato de fiŝkaptado kaj protektado de akvoj. Tie oni penas savi raraĵon kiel la riveran kankron.

Grava momento en la vivo de la regiono estas fiŝĉasado. Tio estas interesa spektaklo: Trumpeto vokas al fiŝkaptado, fiŝkaptistoj ĵetas la retaron kaj kaptas ĉiujn fiŝojn en siajn kuvegojn. Post la fiŝĉasado ĉiuj homoj rigardantaj spektaklon povas – ankaŭ ili – fiŝkapti la restojn de la fiŝlago… Ege junaj knaboj iam alportis plenajn sakojn…

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Komence de la deksesa jarcento en nia regiono disvastiĝis la bredado de fiŝoj en la ĉirkaŭaj lagoj. Ni ne povas paroli pri lagoj sen mencii unu el la plej konataj ĉeĥaj konstruantoj de fiŝlagoj

Jakub Krčín de Jelčany kaj Sedlčany (1535 Kolín aŭ Polepy – 1604 Sedlčany).

Li naskiĝis en malriĉa kampnobela gento. Li ne finis studojn de akvomastrumado en la Universitato de Karolo en Prago. Post studado li aktivis en la feŭdobieno de Vilém Trčka el Lípa, poste, post interveno de sinjoro Trčka el Lípa, li gvidis mastrumaĵon de klostro en Borovany. En la jaro 1561 li servis ĉe Rozemberkoj, dank´al interveno de Eva de Rozemberk, kiu estis savita per li post la falo de ĉevalo. Li estis nomita subburggrafo kaj unu jaron poste burggrafo de Český Krumlov. En la jaro 1569 li fariĝis reganto de Rozemberka feŭdobieno. Tie funkciante li akiris meriton pro mastruma ekflorado de la rozemberka feŭdobieno. Komence li ne bone toleremis reciproke kun Petro Vok, pro tio la nobelulo de Rozemberko sendis lin en Pragon, kie li partoprenis la konkurson de konstruado de akvodukto en Praga kastelo. Li gajnis la konkuron kontraŭ italaj konstruantoj kaj restoj de lia akvodukto estas en Praga Kastelo videblaj ĝis nun.