×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sporto helpas venki kanceron

Ke moviĝado estas bona por koro kaj sangocirkulo, tio estas sufiĉe konata. Studaĵoj nun montras: Sporto ankaŭ kontraŭefikas la ekeston de kancero - eĉ pli efike ol la rezignado pri alkoholo.

Evidente sporto estas la plej bona medicino: "En Eŭropo ĉirkaŭ 15 procentoj de ĉiuj kancermalsanoj estas ŝuldataj al mankanta moviĝado", diras estrino de la germana kanceresplora centro en Heidelberg. Per tio - substrekas la estrino de la sekcio pri moviĝado kaj preventesplorado - la protekto kontraŭ kancero per sporto estas eĉ pli granda ol la rezignado pri alkoholo.

Serio da studaĵoj dum la pasintaj jaroj montris ke sporto povas signife malaltigi la riskon por kancero de brusto, intesto, pulmo, pankreaso kaj prostato. "La ebla relativa redukto de risko depende de la kancertipo situas ĉe tio inter 20 kaj 40 procentoj", ŝi diras. Sed kiom da sporto tiucele devas esti praktikata?

La Monda Fondumo por Esplorado de Kancero rekomendas esti modere korpe aktiva ĉiutage dum minimume 30 minutoj. Kiu kapablas, tiu prefere plialtigu sian korpan aktivecon al 60 minutoj da modera sporto aŭ al 30 minutoj da pena korpa aktiveco. Tio ne devas ĉiam esti la celita sporto en sporta klubo aŭ en la trejnstudio. Aktivecoj kiuj estas integritaj en la ĉiutago kiel ekzemple la biciklado al la laborejo aŭ la supren/malsupren-irado de ŝtuparo same validas por tio.

Aldone al la preventa efiko sporto havas ankaŭ gravan funkcion se kancero jam estas diagnozita. Sistemeca korpa trejnado povas mildigi suferojn pro terapio kaj malsano kaj tiel povas plibonigi la vivokvaliton de la pacientoj, diras la estrino. "La signifo de sporto kiel akompana terapia apliko dum kaj post kancermalsano pli kaj pli klare montriĝas. " En du studaĵoj la esploristoj de la centro en Heidelberg povis montri, ke 12-semajna fortikecakcela trejnado povas forte redukti la lacecon pro kancero (kronika elĉerpiĝo) ĉe pacientinoj de brusta kancero. "La trejnado okazis paralele kun la ĥemia kaj radia terapioj - do dum fazo en kiu ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj la pacientinoj ricevis la konsilon maksimume reteni sin de korpa aktiveco", diras la sciencistino. Pluaj studaĵoj indikas ke korpe aktiva vivostilo pozitive influas la transvivan tempon de kancerpacientoj kaj reduktas la riskon de reveno de la malsano.

Nun la ekkonoj iom post iom estas enkondukataj en la praktikon: Analoge al pulmosportaj grupoj nun ankaŭ por pli kaj pli da kancerpacientoj estas disvolvataj specifaj sportprogramoj. Tio helpas al la korpo - kaj krome plialtigas ankaŭ la vivokvaliton.

Ke moviĝado estas bona por koro kaj sangocirkulo, tio estas sufiĉe konata. Studaĵoj nun montras: Sporto ankaŭ kontraŭefikas la ekeston de kancero - eĉ pli efike ol la rezignado pri alkoholo.

Evidente sporto estas la plej bona medicino: "En Eŭropo ĉirkaŭ 15 procentoj de ĉiuj kancermalsanoj estas ŝuldataj al mankanta moviĝado", diras estrino de la germana kanceresplora centro en Heidelberg. Per tio - substrekas la estrino de la sekcio pri moviĝado kaj preventesplorado - la protekto kontraŭ kancero per sporto estas eĉ pli granda ol la rezignado pri alkoholo.

Serio da studaĵoj dum la pasintaj jaroj montris ke sporto povas signife malaltigi la riskon por kancero de brusto, intesto, pulmo, pankreaso kaj prostato. "La ebla relativa redukto de risko depende de la kancertipo situas ĉe tio inter 20 kaj 40 procentoj", ŝi diras. Sed kiom da sporto tiucele devas esti praktikata?

La Monda Fondumo por Esplorado de Kancero rekomendas esti modere korpe aktiva ĉiutage dum minimume 30 minutoj. Kiu kapablas, tiu prefere plialtigu sian korpan aktivecon al 60 minutoj da modera sporto aŭ al 30 minutoj da pena korpa aktiveco. Tio ne devas ĉiam esti la celita sporto en sporta klubo aŭ en la trejnstudio. Aktivecoj kiuj estas integritaj en la ĉiutago kiel ekzemple la biciklado al la laborejo aŭ la supren/malsupren-irado de ŝtuparo same validas por tio.

Aldone al la preventa efiko sporto havas ankaŭ gravan funkcion se kancero jam estas diagnozita. Sistemeca korpa trejnado povas mildigi suferojn pro terapio kaj malsano kaj tiel povas plibonigi la vivokvaliton de la pacientoj, diras la estrino. "La signifo de sporto kiel akompana terapia apliko dum kaj post kancermalsano pli kaj pli klare montriĝas. "

En du studaĵoj la esploristoj de la centro en Heidelberg povis montri, ke 12-semajna fortikecakcela trejnado povas forte redukti la lacecon pro kancero (kronika elĉerpiĝo) ĉe pacientinoj de brusta kancero. "La trejnado okazis paralele kun la ĥemia kaj radia terapioj - do dum fazo en kiu ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj la pacientinoj ricevis la konsilon maksimume reteni sin de korpa aktiveco", diras la sciencistino. Pluaj studaĵoj indikas ke korpe aktiva vivostilo pozitive influas la transvivan tempon de kancerpacientoj kaj reduktas la riskon de reveno de la malsano.