×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sojo, la sankta grajno

Mi petas permeson por reveni al ĉi tiu temo (jam traktita ĉi tie antaῠ kelkaj monatoj), ĉar lastatempaj ekonomiaj informoj en Brazilo montras, kiel laboremaj sektoroj en la socio sukcesas, malgraῠ la katastrofa fiagado de politikistoj. Precipe la agrokulturo montras, ke la kampoj prosperas, for de palacaj manovroj.

Brazilo estas la dua plej granda produktanto de sojo en la mondo – la unua estas Usono. En la jaroj 2015-2016 novaj rekordoj estis atingitaj, la plantita areo okupis 33 milionojn da hektaroj kaj la profito el ĉiu hektaro estis alta. Oni produktis entute 95 milionojn da tunoj. El la tuta kvanto, pli ol duono estis eksportita, precipe al Ĉinujo, kio signifas 25 miliardojn da dolaroj. Nuntempe, nur la brazila produktado garantias sufiĉan liveradon por la bezonoj de la grandega ĉina merkato.

Sojo estas konata de aziaj popoloj de preskaῠ 3 mil jaroj. Tiutempe, ĝi estis alispeca, malpli profitebla planto, sed ĉinoj estigis hibridon, kiu fariĝis taῠga por nutrado. Oni konsideris ĝin sankta grajno, apud rizo kaj tritiko. Ĝi alvenis en Eῠropo en la 15-a jarcento, kiel simpla kuriozaĵo. Nur en la 20-a jarcento mondskalaj industrioj ekinteresiĝis, pro la oleo kaj proteinoj trovataj en la grajnoj. Tamen, la klimato ne favoris ĝian kultivadon en eῠropaj landoj.

En la jaroj post 1960, Brazilo vekiĝis rilate al sojo, kaj tio ŝanĝis la tutmondan panoramon. Komence, oni produktis ĝin en la suda regiono, en somero, interalie por nutrado de porkoj kaj birdoj. Sekvis sciencaj esploroj, kiuj rezultigis adapton de la plantado en la vastaj kampoj de la centra regiono, pli proksime al Ekvatoro. Tiam “eksplodis” la produktado, tiel ke ĝi fariĝis grava parto de la landa ekonomio. Aliaj grandaj produktantoj estas Argentino, Ĉinujo, Hindujo kaj Paragvajo.

Sojo, konata ankaῠ kiel “ĉina fazeolo” estas fabo, simile kiel lento kaj pizo. Ĝi enhavas proteinojn de alta biologia valoro, krom vitaminoj, mineralaj elementoj kaj fibroj. Ĝi ne enhavas vitaminon B 12. Estas eble manĝi ĝin kiel grajnon, oleon, sukon, branon, toῠfuon, saῠcon. Ĝi fariĝis absolute strategia por monda nutrado de homoj kaj bestoj.