×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Skribi sincere

Mi skribas mian laŭvican por vi, karaj, sed en la plimulto nekonataj, legantoj – aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio. Kiel ĉiam mi denove pensas, por kiu el vi estas miaj vortoj. Malgraŭ ke de tempo al tempo temas pri io grava, plejparte temas pri aferoj tute ordinaraj kaj eble por kelkaj sensignifaj. Kompreneble ni diferencas, ofte eĉ principe. Unu kolegino el Esperantujo, simile skribema kiel mi, unufoje sincere konfesis al mi, ke mi havas la talenton skribi pri nenio. Jes, mi tute samopinias kaj kun rideto daŭrigas, ĉar ne estante sciencisto kun serioza kaj saĝa mienoj, mi rajtas pensi, skribi kaj paroli pri kio ajn. Cetere mi povas certigi vin, ke mi faras tion ĉi sincere, el la profundo de mia koro kaj laŭ mia scio. Krome, ekpensu mem, kiuj pensoj, kiuj trafluas senĉese en niaj kapoj estas gravaj kaj kiuj ne? Kiamaniere tion pritaksi? Ja dum niaj ĉiutagaj, ordinaraj interparoloj ni tuŝas plej diversajn temojn, ĉu ne?

Kiel redaktanto, mi kompreneble zorgas pri tio, ke mia artikoleto estu interesa por kiel eble plej multaj adresatoj, sed ne estas eble, ke ĉiukaze mi sukcesas. Simile, kiam mi mem eniras la paĝaron de la ERR, ne ĉiutage mi kaptas same interesajn temojn. Tio ĉi dependas ne nur de la teksto mem, sed mi neniam volas riproĉi ion al la aŭtoro. Mi scias, ke la aŭtoro volis transdoni ion interesan, valoran kaj gravan laŭ li aŭ ŝi. Se io ne tro interesas min, mi kulpigas neniun. Mi estas certa, ke iun sekvan fojon mi trovos denove ion, kio kaptos mian atenton, kaj certe estas simile viakaze.

Estimataj kaj karaj adresatoj de miaj vortoj, aŭdigataj afable danke al Anton jam de kelkaj jaroj! Certe malmultaj povas imagi, kiom da persisto kaj diligento flanke de unu nekutima persono postulas la ĉiutaga disaŭdigado de nia E-voĉo. Temas pri io eksterordinara kaj admirinda. Mi estas certa, ke tiuspeca sindediĉo de Anton kun kelkaj aliaj eminentaj diverslandaj esperantistoj (eventuale kune kun mi – ordinara skribemulo) bonege servas por nia E-mondo. „Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras” - tekstas unu E-proverbo, do kvankam ĉiukaze kritiki stumblojn estas inde, sed multe pli inde estas admiri kaj laŭdi klopodojn. Bedaŭrinde malfacile taksebla estas la laboro de la tuta teamo, ĉar neniu aĉetas la disaŭdigatajn tekstojn simile kiel gazetojn, do neniu scias, kiom da kontentaj abonantoj ekzistas. Simile malfacilias difini la nombron de la malkontentaj. Tiu ĉi vero efektive estas iom malhelpa, ĉar ĉiu homo, kiu faras ion, deziras scii, kiom ofte temas pri sukceso aŭ male.

Ekzistas ankoraŭ unu grava fakto. Plejmulto el tekstoj, programoj kaj materialoj presataj, disaŭdigataj kaj bildigataj de la pagendaj amaskomunikiloj, kaj de tiuj senpagaj des pli, ekestas danke al la mono de certaj personoj. Pro tio la materialoj devas temi pri koncernaj temoj kaj tial multfoje ili ne estas sinceraj kaj objektivaj, memoru pri tio!

Niakaze mankas sponsoroj, do ni povas tute libere krei temojn, esperante, ke ili vekos la atenton de niaj geamikoj, kiuj ja havas siajn proprajn spertojn kaj la bagaĝon de propra kulturo. La riĉeco de spertoj kaj kulturo kaŭzas, ke ĉiu homo rimarkas la mondon propraokule, iom alie depende de loko. En la interkompreniĝo de ni homoj mondskale malhelpas hodiaŭ ankaŭ la cela agado de kelkaj medioj, kiuj volas malpacigi kaj kvereligi nin, por facile regi nin tiaj. La esperantistoj, kiel la parto de la tuta homaro, bezonas tamen certajn universalajn valorojn, la moralajn aŭtoritatecojn kaj fine la veron anstataŭ ĉiam pli multaj, ripetataj al ni ĉie duonveroj. Tiudirekte iru kaj tiucele servu la agado de ni ĉiuj!