×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sidarto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj mi legis la germanan originalon de la libro Siddharta de Hermann Hesse, kaj antaŭ nelonge mi eksciis pri la esperanta traduko (Sidarto), kiun mi nun volis legi. Mi vidis, ke ĝi estas aĉetebla en UEA kaj, ĉar mi estis ironta al UK en Seulo, mi volis mendi ĝin por preni ĝin en la libroservo. Bedaŭrinde mi ne faris tion sufiĉe frue: la libroj de la kongresa libroservo jam estis senditaj al Koreio. Tial mi petis, ke la libro estu sendata al mia brazila adreso, kaj evidente mi devis pagi la sendokoston. Bonŝance la libro alvenis post malmultaj tagoj, kaj mi estis tre kontenta – pro du kialoj: ĉar Sidarto memorigas min pri mia junaĝo kaj ĉar la esperanta traduko estas tre bona.

Pri Hermann Hesse estas nur malgranda artikolo en la E-Vikipedio:

Hermann HESSE [Herman Hese] (naskiĝis la 2-an de julio 1877 en Calw, Germanio, mortis la 9-an de aŭgusto 1962 en Montagnola, Svislando) estis verkisto kaj pentristo.

Kiel filo de kristanaj misiistoj li komencis studi teologion en 1891, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon.

Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Devenis multaj gravaj verkoj temantaj la konfliktojn de la individuo kun la normoj de la socio kaj sian serĉadon de spiriteco. Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Nobel-Premio, estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

Krom tiuj informoj la Vikipedio montras ankaŭ la titolojn de liaj ĉefaj verkoj kaj tiujn de tekstoj tradukitaj en Esperanton: tri malgrandaj rakontoj (legeblaj en la interreto), eltiraĵoj el la libro La lasta somero de Klingsor kaj la du romanoj Demian kaj Sidarto.

Pri Sidarto ekzistas ankaŭ vikipedia artikolo, donante interesajn informojn:

Sidarto (1922) estas romano de Hermann Hesse (1877–1962). Subtitolita “Hinda poezia rakonto” ĝi temas pri juna bramano kaj samtempulo de la fondinto de budhismo Gotamo Budho.

Hesse venis el familio de kristanaj misiistoj. Lia patrino, Marie Gundert, naskiĝis en Hindujo, kaj Hesse vojaĝis al tiu lando en la 1910-aj jaroj kaj studis orientajn religion kaj filozofion. Hesse, kiu taksis sin religia persono, tamen malakceptis la rigidecon de la establitaj kristanaj eklezioj.

La romano respegulas lian propran spiritan vojaĝon. Sidarto estas filo de bramano kiu forlasas la gepatran domon post demandi sin : “ĉu ekzistas alia serĉinda vojo? Aĥ, kaj neniu montris tiun vojon, neniu konis ĝin, nek la patro, nek la instruistoj kaj saĝuloj nek la sanktaj oferkantoj!” (p. 11) Post multaj spertoj loĝante kun asketoj kaj post renkonti kaj alparoli la Budhon mem, Sidarto konkludas, ke “vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn.” Tio estas kerna principo de Hesse kaj klarigas lian popularecon inter homoj kun sendependaj vidpunktoj kiuj ne sekvas la priskribitajn morojn de ilia [tiel!] socio, kiel ekzemple la hipioj en Usono en la 1960-aj jaroj inter kiuj la libro furoris.

Sur la malantaŭa kovrilo de la esperanta traduko estas skribite i.a. : [La originala verko] estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj. [...]

Ni sekvas la vivon de samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties serĉon de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito.

Oni diras, ke en kelkaj kazoj la traduko de literatura verko estas pli bona ol la originalo. Tio fakte eblas – en tre malmultaj kazoj. Sed alia fakto estas, ke neniu traduko povas kaŭzi en la fremdlandanoj la saman impreson, kiun havas tiu, kiu legas la originalon en sia gepatra lingvo. Kial? La tradukisto povas uzi similajn vortojn, sonojn, ritmojn, sed la impreso ne povas esti la sama, ĉar la fremdlandano ne sentas la specifecon de la teksto – kompare kun aliaj tekstoj en la sama lingvo.

Tion mi konstatis denove (kiel multajn fojojn antaŭe) legante la tradukon de tiu libro. Mi konsentas kun la aserto farita sur la malantaŭa kovrilo: “La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la simplecon kaj poeziecon de la germana originalo”. Vere mi opinias la esperantan tekston tre bela... sed kiam mi legas la germanan originalon, la impreso estas sufiĉe malsama. Kiel mi diris, tio estas normala.

Por fini ĉi tiun artikolon, mi invitas vin legi kaj aŭdi la unuajn frazojn de la romano. Ĉu ankaŭ vi opinias la tekston tre bela?

En la ombro de la domo, en la sunbrilo de la riverbordo ĉe la boatoj, en la ombro de la salarbo, en la ombro de la figujo, Sidarto, la bela filo de la bramano, la juna falko, pasigis sian junaĝon, kune kun sia amiko Govindo, ankaŭ filo de bramano, ĉe la riverbordo. La suno brunigis liajn sveltajn ŝultrojn, dum li banis sin, dum la sanktaj lavadoj, dum la sanktaj oferoj. Ombro pasis en liajn okulojn, dum li ludis en la mangobosko, dum la knabaj ludoj, dum la kantado de la patrino, dum la sanktaj oferoj, dum instruis lia patro, la erudiciulo, dum la interparolado de la saĝuloj. Jam de longe Sidarto partoprenis en la konversacioj de la saĝuloj, ekzerce debatis kun Govindo, kaj kun Govindo ekzercis sin en la arto de kontempla enprofundiĝo, kiu servis la meditadon.

Sur la malantaŭa kovrilo de la esperanta traduko estas skribite i.a. :

[La originala verko] estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj. [...]