×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Senkondiĉa, sed je ŝparnivelo

Senkondiĉa, sed je ŝparnivelo

Antaŭ 100 jaroj Finnlando atingis sian sendependecon. Jen juna lando kiu ŝatas eksperimenti - ekde januaro pri senkondiĉa baza vivenspezo. Unua resumo montras ke tio ebligas al la ricevantoj personajn ŝancojn. La ŝtato tiel povos ankaŭ ŝpari monon.

Por multaj senlaboraj finnoj estis letero kiu ŝanĝis ilian vivon. Komence de ĉi tiu jaro 2000 senlaboraj finnoj ricevis mesaĝon de la finna sociala asekuro Kela. Ili estis lotumitaj por esti testpersonoj por aparta eksperimento.

Por la venontaj du jaroj ili ricevas anstataŭ la senlaboreca pago senkondiĉan bazan vivenspezon de 560 eŭroj monate. Por multaj lotumitoj tio estis apenaŭ kredebla surprizo kaj ili telefone alvokis ĉe Kela por certiĝi ke la baza vivenspezo estos elpagata vere senkondiĉe.

Nome senlaboruloj en Finnlando devas kontakti oficejon de Kela ĉiam post kvar semajnoj. Ĉiu kroma enspezo devas esti anoncata kaj la senlaboreca pago tiam reduktiĝos laŭ tio. La nuna finna sociala sistemo ofertas malmultajn instigojn akcepti laboron, ĝi eĉ prezentas al senlaboruloj kaptilojn: Se senlaborulo akceptas partatempan laboron, la senlaboreca pago reduktiĝas tiom ke la koncernaj personoj sume disponas pri malpli da mono ol antaŭe.

Same en tia situacio ne klaras kiom da mono la koncernaj personoj ricevas kaj kiam ĝi estos ĝirata. Ĉar laborokupoj signifas ke la elpagaĵo estis rekalkulita kaj ke la elpago en plej multaj kazoj estis prokrastita. Pro tio nur tre malmultaj senlaboruloj akceptis etan laborokupon aŭ partatempan. La senkondiĉa vivenspezo nun ofertas al la testpersonoj financan sekurecon, ĉar ĝi estas ĝirata ĉiam komence de la monato kaj ne submetiĝas al impostado kiel la ĝisnuna minimuma senlaboreca pago. Kaj ĉiu perlaborita eŭro plialtigas la vivenspezon.

La finna registaro nun volas eltrovi ĉu la baza vivenspezo kreas pli da instigoj akcepti laborokupon. Sed tio ne estas la sola celo de la eksperimento. Estas ankaŭ celo redukti burokration kaj simpligi la socialan sistemon. Nuntempe en Finnlando ekzistas 43 diversaj socialaj pagoj kiuj ĉiuj havas sian propran kalkulbazon. La sistemo estas tre kompleksa kaj estas urĝe harmoniigenda.

Fine de la jaro 2018 la eksperimento estos science prijuĝata. Jam nun ekzistas la konsento de la registaro ke oni reformos la finnan socialan sistemon laŭ konsidero de la rezultoj. Apud novaj instigoj akcepti laborokupon, la finna registaro ankaŭ interesiĝas pri la efikoj al la stresosento kaj al la sanstato de la testpersonoj.

560 eŭroj en Finnlando ja ne estas multe da mono, sed tio estas ankaŭ la averaĝa senlaboreca pago. Kelkaj senlaboruloj ja ricevis pli sed ili devis indiki por ĉiu tago ĉu ili plenumas kromajn laborojn kaj kiom ili per tio perlaboras. Tiu perlaborita sumo tiam estis deduktita de la senlaboreca pago. La granda avantaĝo de la baza vivenspezo estas ke ĝi estas akurate ĝirata kaj sen kondiĉoj. Tio ebligas ŝancojn. Pluraj testpersonoj jam memstariĝis kaj fondis propran entreprenon. La baza vivenspezo donis al ili la kuraĝon realigi ideojn kiuj jam delonge estis en iliaj kapoj.