×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Senbesta agrikulturo

Senbesta agrikulturo pri kiu veganistoj revas, havas nekontesteble pozitivajn etikajn kaj ekologiajn efikojn. Sed ĝi starigas ankaŭ grandajn problemojn.

Unu el la malmultaj decidoj de la antaŭ nelonge finiĝinta konferenco pri la monda klimato en Bonn, Germanio estis, ke nun ankaŭ la agrikulturo pli forte devas okupiĝi pri la protekto de la klimato. Ĝis la jaro 2020 oni celas ellabori pri tio taŭgajn paŝojn. En la okuloj de veganistoj tio estus tute simpla afero: Se oni abolus la tenadon de bestoj, oni ne nur povus eviti la suferadon de bestoj, sed ankaŭ malaperus la duono de la enaerigo de varmdomaj gasoj el la agrikulturo. Bovoj elruktas ĉiutage 300 ĝis 500 litrojn de la forta varmdoma gaso metano.

Sed tiel simpla la afero ne estas, kiel tion raportas usonaj esploristoj. Ĉar la konverto al vegana agrikulturo havus serion da neŝatataj konsekvencoj. La sciencistoj ellaboris sufiĉe ampleksan modelon de la usonaj agrikulturo kaj nutrado kaj tiel simulis mondon sen bestobredado. La rezultoj estas rimarkindaj. Unuflanke la konsekvencoj por la sano ne estus tute pozitivaj: Ĉe vegetara nutrado ŝanĝiĝas la proporcio inter enhavo da energio kaj la kvantoj da gravaj enhavaj substancoj, kio kaŭzas la danĝeron ke averaĝa usonano devus konsumi (ankoraŭ) pli da nutraĵo por kovri sian bezonon ekzemple pri kalcio aü pri vitamino A. (Kaj necesas aldoni ke kelkaj mikronutraĵoj, ekzemple vitamino B12, troviĝas nur en bestaj nutraĵoj. ) Aliflanke ankaŭ la efikoj al la medio ne estas tiel klaraj. Tiel sen bestobredado ne plu disponeblas organika sterkaĵo, anstataŭe necesus disporti pli da artefarita sterkaĵo sur la kampojn. Tiu sterkaĵo postulas por la produktado multe da energio kaj kondukas al altaj enaerigoj de karbondioksido; ĉe nura apliko de artefarita sterkaĵo malaltiĝas la enhavo da humo en la grundo kaj tiel malaltiĝas ties kapablo absorbi karbondioksidon. Krome ekzistas la risko ke ĉe malĝusta dozado enaeriĝos pli da ridiga gaso (kiu estas forta varmdoma gaso). Sume nur pro la manko de stala sterko la eblaj ŝparoj de varmdoma gaso reduktiĝus je proksimume unu sesono.

Sed la listo de problemoj de senbesta agrikulturo estas ankoraŭ pli longa: Kion oni ekzemple faru kun la restaĵoj de la plantoproduktado kiuj nuntempe servas kiel voraĵo por la bestoj? Kio okazus kun areoj kiuj ne plu estus paŝtataj - ekzemple la montaraj paŝtejoj? Kaj: Sen stala sterko ne eblas biologia agrikulturo.

Do ne ekzistas - kiel ĉie en la vivo - simplaj solvoj.

Senbesta agrikulturo pri kiu veganistoj revas, havas nekontesteble pozitivajn etikajn kaj ekologiajn efikojn. Sed ĝi starigas ankaŭ grandajn problemojn.

Unu el la malmultaj decidoj de la antaŭ nelonge finiĝinta konferenco pri la monda klimato en Bonn, Germanio estis, ke nun ankaŭ la agrikulturo pli forte devas okupiĝi pri la protekto de la klimato. Ĝis la jaro 2020 oni celas ellabori pri tio taŭgajn paŝojn. En la okuloj de veganistoj tio estus tute simpla afero: Se oni abolus la tenadon de bestoj, oni ne nur povus eviti la suferadon de bestoj, sed ankaŭ malaperus la duono de la enaerigo de varmdomaj gasoj el la agrikulturo. Bovoj elruktas ĉiutage 300 ĝis 500 litrojn de la forta varmdoma gaso metano.

Sed tiel simpla la afero ne estas, kiel tion raportas usonaj esploristoj. Ĉar la konverto al vegana agrikulturo havus serion da neŝatataj konsekvencoj. La sciencistoj ellaboris sufiĉe ampleksan modelon de la usonaj agrikulturo kaj nutrado kaj tiel simulis mondon sen bestobredado. La rezultoj estas rimarkindaj. Unuflanke la konsekvencoj por la sano ne estus tute pozitivaj: Ĉe vegetara nutrado ŝanĝiĝas la proporcio inter enhavo da energio kaj la kvantoj da gravaj enhavaj substancoj, kio kaŭzas la danĝeron ke averaĝa usonano devus konsumi (ankoraŭ) pli da nutraĵo por kovri sian bezonon ekzemple pri kalcio aü pri vitamino A. (Kaj necesas aldoni ke kelkaj mikronutraĵoj, ekzemple vitamino B12, troviĝas nur en bestaj nutraĵoj. )

Aliflanke ankaŭ la efikoj al la medio ne estas tiel klaraj. Tiel sen bestobredado ne plu disponeblas organika sterkaĵo, anstataŭe necesus disporti pli da artefarita sterkaĵo sur la kampojn. Tiu sterkaĵo postulas por la produktado multe da energio kaj kondukas al altaj enaerigoj de karbondioksido; ĉe nura apliko de artefarita sterkaĵo malaltiĝas la enhavo da humo en la grundo kaj tiel malaltiĝas ties kapablo absorbi karbondioksidon. Krome ekzistas la risko ke ĉe malĝusta dozado enaeriĝos pli da ridiga gaso (kiu estas forta varmdoma gaso). Sume nur pro la manko de stala sterko la eblaj ŝparoj de varmdoma gaso reduktiĝus je proksimume unu sesono.