×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Se ĝi ne estus tragika, ĝi estus komika ..

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo La serioza, prestiĝa usona medicina retejo medscape.com publikigis antaŭ nelonge artikolon, kiu elvokas du kontraŭajn sentojn en la leganto – unue li emas ridi, poste profunde bedaŭri (aŭ inverse, se vi preferas). Ĝia titolo estas, tute rekte: “Ĉu Oni Devus Ekzameni la Korpan kaj Mensan Sanstaton de Prezidento?” La artikolo rezultis de komento farita de psikiatro, ke al fakuloj pri mensmalsanoj ofte sin turnas ĵurnalistoj, kiuj demandas pri la mensostato de prezidento Donald Trump. Kompreneble, konsciencaj psikiatroj evitas respondi, pro la kodo pri etiko de la Usona Asocio de Psikiatrio, kiu starigas la normon, ke estas kontraŭetike, ke psikiatroj esprimu publike opiniojn pri konataj homoj, kiujn ili ne ekzamenis persone. Pri tio eĉ ekzistas precedenco. En la jaro 1964, kandidato Barry Goldwater, de la Respublikana Partio, venkis juran proceson kontraŭ revuo, kiu publikigis opinion de psikiatroj, ke li ne estas psike kapabla por la prezidenta posteno. Tamen, la supre menciita doktoro ruze atingis manieron esprimi la samon per kurioza flankvojo, pri kiu prudentaj homoj tute ne povus akuzi lin. Fronte al la insistado de ĵurnalistoj, li proponas al la retejo, la tute seriozan demandon: “Ĉu oni devus ekzameni la korpan kaj mensan sanstaton de prezidento?” Lia argumentado estas tiel simpla kaj naiva, ke oni povus facile konsideri ĝin ŝerca: ke estas tempo submeti prezidentojn al regula ekzamenado de la korpa kaj mensa sanstatoj; ke tiaj ekzamenoj estas postulataj al aliaj profesiuloj (ekzemple: atletoj, militistoj) kaj eĉ por havigo de san-asekuro. Do kial ne por la plej grava kaj potencodona posteno en la lando, kiu rilatas al la sekureco de milionoj da civitanoj? Oni apenaŭ povus kontesti la prudentecon de tia argumentado. Koncerne tian proponon, la retejo starigis kvin demandojn al siaj legantoj, kiujn oni povus prezenti ankaŭ al la tutlanda loĝantaro: Ĉu oni devus starigi specifajn kriteriojn por mezurado de la sano de prezidento? Ĉu vi favoras aŭ kontraŭas la peton, ke prezidento de Usono submetiĝu al korpekzameno, por determini, ĉu li/ŝi estas korpe kapabla plenumi siajn devojn? Ĉu vi favoras aŭ kontraŭas , ke prezidento de Usono submetiĝu al menso-ekzameno, por determini, ĉu li/ŝi estas mense kapabla plenumi siajn devojn? Kiu estas la nivelo de informoj, laŭ via opinio, pri kiuj usonanoj estas kvalifikitaj, koncerne la korpan sanstaton de prezidento? Kiu estas la nivelo de informoj, laŭ via opinio, pri kiuj usonanoj estas kvalifikitaj, koncerne la mensan sanstaton de prezidento? Nu, la propono kaj la demandaro estas ĝenerala kaj tute ne celas unu solan personon. Kaj ĝi sonas tute prudenta kaj saĝa. Neniu povus procesi pro tio. Oni eĉ povus sin demandi, kial oni neniam proponis tion antaŭe, en la longa historio de demokratio en la mondo. Sed ne eblas eviti kaŝan subridon, ke ĝi alvenas precize nun. Se ĝi ne estus tragika, ĝi estus komika..


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La serioza, prestiĝa usona medicina retejo medscape.com publikigis antaŭ nelonge artikolon, kiu elvokas du kontraŭajn sentojn en la leganto – unue li emas ridi, poste profunde bedaŭri (aŭ inverse, se vi preferas). Ĝia titolo estas, tute rekte: “Ĉu Oni Devus Ekzameni la Korpan kaj Mensan Sanstaton de Prezidento?”

La artikolo rezultis de komento farita de psikiatro, ke al fakuloj pri mensmalsanoj ofte sin turnas ĵurnalistoj, kiuj demandas pri la mensostato de prezidento Donald Trump. Kompreneble, konsciencaj psikiatroj evitas respondi, pro la kodo pri etiko de la Usona Asocio de Psikiatrio, kiu starigas la normon, ke estas kontraŭetike, ke psikiatroj esprimu publike opiniojn pri konataj homoj, kiujn ili ne ekzamenis persone. Pri tio eĉ ekzistas precedenco. En la jaro 1964, kandidato Barry Goldwater, de la Respublikana Partio, venkis juran proceson kontraŭ revuo, kiu publikigis opinion de psikiatroj, ke li ne estas psike kapabla por la prezidenta posteno. Tamen, la supre menciita doktoro ruze atingis manieron esprimi la samon per kurioza flankvojo, pri kiu prudentaj homoj tute ne povus akuzi lin. Fronte al la insistado de ĵurnalistoj, li proponas al la retejo, la tute seriozan demandon: “Ĉu oni devus ekzameni la korpan kaj mensan sanstaton de prezidento?” Lia argumentado estas tiel simpla kaj naiva, ke oni povus facile konsideri ĝin ŝerca: ke estas tempo submeti prezidentojn al regula ekzamenado de la korpa kaj mensa sanstatoj; ke tiaj ekzamenoj estas postulataj al aliaj profesiuloj (ekzemple: atletoj, militistoj) kaj eĉ por havigo de san-asekuro. Do kial ne por la plej grava kaj potencodona posteno en la lando, kiu rilatas al la sekureco de milionoj da civitanoj? Oni apenaŭ povus kontesti la prudentecon de tia argumentado. Koncerne tian proponon, la retejo starigis kvin demandojn al siaj legantoj, kiujn oni povus prezenti ankaŭ al la tutlanda loĝantaro: Ĉu oni devus starigi specifajn kriteriojn por mezurado de la sano de prezidento? Ĉu vi favoras aŭ kontraŭas la peton, ke prezidento de Usono submetiĝu al korpekzameno, por determini, ĉu li/ŝi estas korpe kapabla plenumi siajn devojn? Ĉu vi favoras aŭ kontraŭas , ke prezidento de Usono submetiĝu al menso-ekzameno, por determini, ĉu li/ŝi estas mense kapabla plenumi siajn devojn? Kiu estas la nivelo de informoj, laŭ via opinio, pri kiuj usonanoj estas kvalifikitaj, koncerne la korpan sanstaton de prezidento? Kiu estas la nivelo de informoj, laŭ via opinio, pri kiuj usonanoj estas kvalifikitaj, koncerne la mensan sanstaton de prezidento? Nu, la propono kaj la demandaro estas ĝenerala kaj tute ne celas unu solan personon. Kaj ĝi sonas tute prudenta kaj saĝa. Neniu povus procesi pro tio. Oni eĉ povus sin demandi, kial oni neniam proponis tion antaŭe, en la longa historio de demokratio en la mondo. Sed ne eblas eviti kaŝan subridon, ke ĝi alvenas precize nun. Se ĝi ne estus tragika, ĝi estus komika..