×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Sablo fariĝis valorega

Sablo estas valorega krudmaterialo, la bezono pri ĝi en la konstruindustrio estas grandega. Tiu industrio konsumas ĉiujare plurajn milionojn da tunoj. Eĉ dezertecaj ŝtatoj vetas pri importoj de sablo.

Sableroj kiuj mezuras nur milimetrojn estas mondskale konsiderataj post akvo kiel la plej grava krudmaterialo. Laŭ raporto de la media programo de UN neniu krudmaterialo estas uzata pli ol sablo kaj gruzo.

Ankaŭ en Germanio sabloj kaj gruzoj estas laŭkvante la plej granda grupo de krudmaterialoj. Ĉirkaŭ 239 milionoj da tunoj da gruzo kaj sablo estas ĉiujare bezonataj por produkti betonon, kiu ja konsistas ĉefe el tiuj du materialoj. Je monda skalo la bezono pri sablo estas grandega, oni taksas ĝin je ĉirkaŭ 14 miliardoj da tunoj, kaj pli ol la duono de tio estas konsumata en Azio.

La franca filmisto Denis Delestrac atentigis en la jaro 2013 en sia dokumentfilmo "Sablo - la nova media bombo eksplodonta" pri la tuttera konsumemo de sablo. En la hindia federacia ŝtato Maharaŝtro ĉirkaŭ urbegoj kiel Mumbajo sablo laŭ neregistaraj organizoj estas ĉerpata kontraŭleĝe. Oni raportas pri infanoj kiuj per nuraj manoj kaj siteloj sub vivodanĝero ĉerpas la sablon el sub la akvo.

Ĉio tio havas gravajn konsekvencojn por la natura medio: Detruiĝas ekologiaj sistemoj en riveroj kaj en maro, perdiĝas grundo kaj pro tio aperas damaĝoj ĉe pontoj kaj ĉe alia infrastrukturo, aperas danĝeroj por la provizado de akvo kaj la protekto kontraŭ inundoj.

Eĉ dezertecaj ŝtatoj kiel Saŭdarabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj bezonas la importadon de sablo el Aŭstralio por la konstruado de siaj domegoj. La kaŭzo por tio estas ke la dezerta sablo ne korespondas al la altaj postuloj pri kvalito kiuj estas la konsisto el mineraloj kaj la grandecoj de la sableroj kiuj estas necesaj por la konstruado.

En Eŭropo aliflanke tute ne aperas malabundo de sablo. Pro la glaciepoko ekzemple preskaŭ tuta norda Germanio estas kovrita de sablo. La dikeco de la sablotavoloj superas tie ofte plurajn centojn da metroj. Kaj tiu sablo estus ankaŭ uzebla, sed ĉar sablo estas tiel favorpreza, kompreneble neniu ĉerpas ĝin el tiu profundeco. Nur malgranda parto de la sablo ĉerpita en Germanio estas prenata el la maro.

Por iom bremsi la ekspluatadon de la trovjeoj de sablo sciencistoj eksperimentas pri la reciklado de uzita malkonstruita konstrumaterialo. Sed la esperoj pri grandskala aplikado estas nur malgrandaj, ĉar la financaj interesoj estas nur malfortaj. La reciklita materialo estas ĉefe uzata por la konstruado de ŝoseoj, ĉar la reciklita sablo el uzita materialo ne atingas la saman idealan grandecon de sableroj kiun havas la originala sablo. Sablo pro tio por la konstruado plu restas nerezignebla.