×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Reto de ŝargstacioj por Eŭropo

La reto de ŝargstacioj por Eŭropo kiun planas la germana aŭtomobila industrio pli kaj pli realiĝas. Ankoraŭ ĉi-jare ekzemple en Aŭstrio disponeblos la unuaj rapidŝargaj stacioj por elektraj aŭtomobiloj.

La starigo de la unuaj 20 de entute 400 planitaj rapidŝargaj stacioj ĉe aŭtoŝoseoj kaj laŭlonge de aliaj ĉefaj trafikaksoj komenciĝos en Germanio, Norvegio kaj Aŭstrio. Pri tio informis la partoprenantaj germanaj aŭtomobilkonstruantaj entreprenoj lastvendrede.

La stacioj havu inter si distancon de 120 kilometroj kaj disponu ĉiam pri pluraj ŝargaŭtomatoj. Laŭ la indikoj la unuaj 20 stacioj konstruiĝas kunlabore kun funkciiga entrepreno de aŭtoŝoseaj ripozejoj, kun aŭstra mineralolea konzerno kaj kun komerca ĉeno kiu ankaŭ mastrumas benzinstaciojn. Oni intencas starigi pluajn ŝargstaciojn post tiuj unuaj 20.

Dum la venonta jaro la nombro kresku al pli ol 100, ĝis la jaro 2020 tiam estu disponeblaj ĉiuj 400 ŝargstacioj. La plivastigo de produktiva infrastrukturo por la ŝargado de elektraj aŭtomobiloj estas konsiderata esenca antaŭkondiĉo por tio ke pli da homoj decidos uzi elektran aŭtomobilon.

En la entrepreno kiu estis fondita por la realigo de la ŝargstacia reto partoprenas kvar konzernoj je po unu kvarono. La sidejo de la firmao troviĝas en Munkeno kaj oni okupos unuavide proksimume 50 kunlaborantojn. Rilate al la investota sumo la koncernaj entreprenoj ne donis indikojn.

Per la unua tuteŭropa reto de ŝargstacioj la elektraj aŭtomobiloj fariĝos taŭgaj por longaj distancoj, klarigas la afergvidanto de la nova entrepreno. "La fondiĝo de nia entrepreno estas grava mejloŝtono kiu montras ke la aŭtomobilkonstruantoj kunigas siajn fortojn tiucele. " La aŭtomobilkonstruantoj tiel kreas gravan antaŭkondiĉon por ke la multaj modeloj de elektraj aŭtomobiloj kiuj laŭ iliaj anoncoj aperos dum la venonta jardeko, trovu uzantojn. La problemo pri "kokino-ovo", ke elektraj aŭtomobiloj ne povus fariĝi amasa produkto sen ŝargstacia infrastrukturo, kaj ke aliflanke la aŭtomobilkonstruantoj pro mankantaj ŝargstacioj hezitus disvolvi elektrajn aŭtomobilojn, tiel estos solvita. La usona elektra pioniro Tesla jam antaŭ ili decidis prefere mem konstrui ŝargstaciojn anstataŭ atendi je ŝtataj investoj en la infrastrukturon.

Ĉe la ŝargaŭtomatoj de la nova germana entrepreno la baterioj povos esti reŝargataj per produktivo de ĝis 350 KWh - sendepende de markoj danke al unueca konektilo. Antaŭ apenaŭ unu jaro oni anoncis tiurilate ke la ŝargado ne daŭru pli longe ol kafopaŭzo. La aŭtomobilkonstruantaj entreprenoj vetas pri tio ke ankoraŭ pluaj produktantoj de elektraj aŭtomobiloj aliĝos al la komuna entrepreno.

La reto de ŝargstacioj por Eŭropo kiun planas la germana aŭtomobila industrio pli kaj pli realiĝas. Ankoraŭ ĉi-jare ekzemple en Aŭstrio disponeblos la unuaj rapidŝargaj stacioj por elektraj aŭtomobiloj.

La starigo de la unuaj 20 de entute 400 planitaj rapidŝargaj stacioj ĉe aŭtoŝoseoj kaj laŭlonge de aliaj ĉefaj trafikaksoj komenciĝos en Germanio, Norvegio kaj Aŭstrio. Pri tio informis la partoprenantaj germanaj aŭtomobilkonstruantaj entreprenoj lastvendrede.

La stacioj havu inter si distancon de 120 kilometroj kaj disponu ĉiam pri pluraj ŝargaŭtomatoj. Laŭ la indikoj la unuaj 20 stacioj konstruiĝas kunlabore kun funkciiga entrepreno de aŭtoŝoseaj ripozejoj, kun aŭstra mineralolea konzerno kaj kun komerca ĉeno kiu ankaŭ mastrumas benzinstaciojn. Oni intencas starigi pluajn ŝargstaciojn post tiuj unuaj 20.

Dum la venonta jaro la nombro kresku al pli ol 100, ĝis la jaro 2020 tiam estu disponeblaj ĉiuj 400 ŝargstacioj. La plivastigo de produktiva infrastrukturo por la ŝargado de elektraj aŭtomobiloj estas konsiderata esenca antaŭkondiĉo por tio ke pli da homoj decidos uzi elektran aŭtomobilon.

En la entrepreno kiu estis fondita por la realigo de la ŝargstacia reto partoprenas kvar konzernoj je po unu kvarono. La sidejo de la firmao troviĝas en Munkeno kaj oni okupos unuavide proksimume 50 kunlaborantojn. Rilate al la investota sumo la koncernaj entreprenoj ne donis indikojn.

Per la unua tuteŭropa reto de ŝargstacioj la elektraj aŭtomobiloj fariĝos taŭgaj por longaj distancoj, klarigas la afergvidanto de la nova entrepreno. "La fondiĝo de nia entrepreno estas grava mejloŝtono kiu montras ke la aŭtomobilkonstruantoj kunigas siajn fortojn tiucele. "

La aŭtomobilkonstruantoj tiel kreas gravan antaŭkondiĉon por ke la multaj modeloj de elektraj aŭtomobiloj kiuj laŭ iliaj anoncoj aperos dum la venonta jardeko, trovu uzantojn. La problemo pri "kokino-ovo", ke elektraj aŭtomobiloj ne povus fariĝi amasa produkto sen ŝargstacia infrastrukturo, kaj ke aliflanke la aŭtomobilkonstruantoj pro mankantaj ŝargstacioj hezitus disvolvi elektrajn aŭtomobilojn, tiel estos solvita. La usona elektra pioniro Tesla jam antaŭ ili decidis prefere mem konstrui ŝargstaciojn anstataŭ atendi je ŝtataj investoj en la infrastrukturon.