×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Renovigeblaj energioj venkos ĉiukaze

Renovigeblaj energioj daŭre disvastiĝos tiel forte ke la politiko ne povos haltigi ilin. Tion kredas la analizistoj de granda usona investbanko: Estos precipe la leĝoj de merkato, ne de registaroj kiuj ebenigos la vojon por energio el vento kaj suno.

Laŭ aktuala studaĵo de la investbanko renovigeblaj energioj simple baldaŭ estos la plej favora varianto de la energiproduktado. Tio finfine kondukos al tio ke Usono superplenumos siajn celojn kiuj estas fiksitaj en la klimata traktato de Parizo - kaj tio sendepende de tio ĉu prezidento Donald Trump forlasas la interkonsenton aŭ ne.

"Ni antaŭvidas ke ĝis la jaro 2020 renovigeblaj energioj estos ĉie sur la Tero la plej favoraj formoj de la produktado de elektro", skribas la analizistoj de la usona investbanko - escepte de kelkaj ŝtatoj en sudorienta Azio.

"En niaj prognozoj en plej multaj kazoj la pli alta ekonomieco de renovigeblaj energioj kaj ne la politiko estos la ĉefa motoro por la reduktado de la enaerigo de karbondioksido de energiproduktantoj", ili skribas en la analizo. Malgraŭ la anonco de Trump, konduki Usonon el la Pariza interkonsento pri la klimato, "ni antaŭvidas ke Usono jam en la jaro 2020 superos sian sindevigon el la interkonsento, redukti la enaerigojn de karbondioksido je 26 ĝis 28 procentoj sub la nivelon de la jaro 2005. " La kaŭzoj estas, ke mondskale inter la jaroj 2016 kaj 2017 la prezoj por sunĉeloj falis je ĉirkaŭ la duono. Kaj en landoj kun favoraj ventaj cirkonstancoj la kostoj por elektro el ventenergio povus fali al "la duono ĝis triono de la kostoj el centraloj por karbo kaj tergaso". Ĉar novigoj ĉe la disvolvo de ventoturbinoj ebligos pli kaj pli grandajn ventoradojn. Tiu plialtigo de efikeco plialtigos ankaŭ la produktivon de la ventenergia sektoro.

Ankaŭ ĉe la Monda Banko oni jam vidas la krepuskon de nova erao: "Tra la jaro 2016 okazis dramecaj kaj daŭrigeblaj plibonigoj ĉe la konkurkapablo de renovigeblaj energioj", diras estrino de la fako energia mastrumado ĉe la Monda Banko.

La produktivo de renovigeblaj energioj - sen akvocentraloj - mondskale plialtiĝis en la jaro 2016 je 17 procentoj al 921 gigaŭatoj. Je la fino de la pasinta jaro 24 procentoj de la elektro en la Tero devenis el renovigeblaj fontoj. La plej granda parto estis generita el akvocentraloj, ventenergio kaj sunenergio kontribuis 4 procentojn kaj 1,5 procentojn. De la entuta bezono pri energio sur la Tero renovigeblaj energioj tamen nur kovris 10 procentojn - la plej grandan parton liveras je 80 procentoj fosiliaj energiportantoj kiel nafto kaj karbo.

Renovigeblaj energioj daŭre disvastiĝos tiel forte ke la politiko ne povos haltigi ilin. Tion kredas la analizistoj de granda usona investbanko: Estos precipe la leĝoj de merkato, ne de registaroj kiuj ebenigos la vojon por energio el vento kaj suno.

Laŭ aktuala studaĵo de la investbanko renovigeblaj energioj simple baldaŭ estos la plej favora varianto de la energiproduktado. Tio finfine kondukos al tio ke Usono superplenumos siajn celojn kiuj estas fiksitaj en la klimata traktato de Parizo - kaj tio sendepende de tio ĉu prezidento Donald Trump forlasas la interkonsenton aŭ ne.

"Ni antaŭvidas ke ĝis la jaro 2020 renovigeblaj energioj estos ĉie sur la Tero la plej favoraj formoj de la produktado de elektro", skribas la analizistoj de la usona investbanko - escepte de kelkaj ŝtatoj en sudorienta Azio.

"En niaj prognozoj en plej multaj kazoj la pli alta ekonomieco de renovigeblaj energioj kaj ne la politiko estos la ĉefa motoro por la reduktado de la enaerigo de karbondioksido de energiproduktantoj", ili skribas en la analizo. Malgraŭ la anonco de Trump, konduki Usonon el la Pariza interkonsento pri la klimato, "ni antaŭvidas ke Usono jam en la jaro 2020 superos sian sindevigon el la interkonsento, redukti la enaerigojn de karbondioksido je 26 ĝis 28 procentoj sub la nivelon de la jaro 2005. "

La kaŭzoj estas, ke mondskale inter la jaroj 2016 kaj 2017 la prezoj por sunĉeloj falis je ĉirkaŭ la duono. Kaj en landoj kun favoraj ventaj cirkonstancoj la kostoj por elektro el ventenergio povus fali al "la duono ĝis triono de la kostoj el centraloj por karbo kaj tergaso". Ĉar novigoj ĉe la disvolvo de ventoturbinoj ebligos pli kaj pli grandajn ventoradojn. Tiu plialtigo de efikeco plialtigos ankaŭ la produktivon de la ventenergia sektoro.