×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Religioj en Braziljo (3)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Eble estus pli normale paroli pri religioj en Brazilo, sed mi komencis la 5-an de decembro paroli pri religioj en Braziljo, ĉar en la brazila ĉefurbo – aŭ pli ekzakte en la tiel nomata Federacia Distrikto – estas aparte granda la nombro de spiritaj movadoj.

Mi menciis la religian sinkretismon ekzistantan en ĉi-tiu lando. Kiu estas sinkretismo? PIV eksplikas: “Kunigo de diversoriginaj ideoj, tezoj aŭ kredoj en novan doktrinon.” Evidente religia sinkretismo rilatas al tia kunigo de religioj. En Brazilo – kaj do en Braziljo – oni pensas tuj pri Kandombleo kaj Umbando.

“Kandombleo (Candomblé) estas afrik-devena brazila religio, kiu estas praktikata precipe en Brazilo, sed ankaŭ en najbaraj landoj. [...]

ĝi estis kunportita de afrikaj pastroj, kiuj estis alportataj kiel sklavoj el diversaj regionoj de Afriko fine de la 15-a ĝis meze de la 18-a jarcento.

Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la Katolika Eklezio kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj registaroj ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.

Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da temploj. En aktualaj enketoj, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉ. 1,5 % de la tuta enloĝantaro). [...] Kandombleo estas speco de spiritismo. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj [...].” (Vikipedio)

[Vidu portugallingvan videon pri Kandombleo: https://www.youtube.com/watch?v=pS0vzMLDym4]

Umbando estas alia tia religio, sed ĝi estas multe pli nova; ĝi ekestis ĉirkaŭ 1908. Multaj brazilanoj ne konas la diferencon inter Kandombleo kaj Umbando, kaj mi ne povas detali ĝin. Estante similaj, ekzistas eĉ Brazilja Federacio de Kandombleo kaj Umbando. La kunvenejoj estas kelkfoje nomataj “centro” aŭ “templo”, sed la plej kutima termino estas “terreiro” (kiu laŭvorte signifas “terpeco”). En la Federacia Distrikto ekzistas pluraj el ili, kaj ĉe la bordo de la lago de Braziljo estas “Placo de la Oriŝaoj”. (Oriŝaoj estas la gedioj en tiuj religioj. ) Mi diris, ke la ĉefa spiritismo en Brazilo estas tiu kreita de la franco Allan Kardec, sed Kandombleo kaj Umbando ankaŭ nomas sin “spiritismaj religioj”, ĉar laŭdire ili havas kontaktojn kun spiritoj. Plia tia religio en la Federacia Distrikto estas la tiel nomata “Valo de l' Aŭroro” (Vale do Amanhecer). Ĝi estas neevitenda vizitindaĵo de religia turismo, aparte pro la ekzotaj vestoj. En ĝia “doktrino” (ĝi preferas la terminon “doktrino” al “religio”) estas mesklitaj elementoj de indianaj, afrikanaj kaj kristanaj religioj. La “Valo de l' Aŭroro” estis fondita en 1969 de la mediumino “Onklino Neiva” kaj havas sian centran kaj plej grandan sidejon (fakte urbeton) je la distanco de 40 kilometroj de la centro de Braziljo. La membroj estas mediumoj, kiuj estas aŭ “enkorpigantoj” (t.e. kiuj enkorpigas spiritojn) aŭ “doktrinantoj” (t.e. kiuj provas instrui la doktrinon al la spiritoj). La religio aŭ doktrino “Valo de l' Aŭroro” ekzistas nun en ĉirkaŭ 800 temploj en Brazilo kaj eksterlande, kaj ĝi havas dekmilojn da anoj. [Vidu portugallingvan videon pri Valo de l' Aŭroro: https://www.youtube.com/watch?v=xmx8mqTnVMg

Ĉar la hodiaŭ menciitaj religioj ne estas konataj en la tuta mondo, mi parolis iomete pli pri ili. La sekvaj religioj – aŭ spiritaj movadoj – estas internaciaj, do mi ne eksplikos ilin, sed nur diros, ke ankaŭ ili ekzistas en Braziljo.

Ekde 1990 la islamanoj havas sian moskeon, kiu apartenas al la Islama Centro de Braziljo.

En 1964 (do nur kvar jarojn post la ekesto de Braziljo) estis fondita la Israela Kultura Asocio de Braziljo. Fakte la juda komunumo estas sufiĉe malgranda, kaj ĝia sinagogo estas nur provizora.

Male vivas multe da framasonoj en la brazila ĉefurbo. La Granda Framasona Loĝio, al kiu apartenas 37 framasonaj loĝioj en la Federacia Distrikto, estis fondita en 1963. Ok jarojn poste estis fondita la Granda Oriento de la Federacia Distrikto.

Inter multaj aliaj spiritaj movadoj ekzistantaj en Braziljo me mencias fine la Rozkrucismon, kiu ankaŭ havas kelkajn loĝiojn ĉi-tie.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Eble estus pli normale paroli pri religioj en Brazilo, sed mi komencis la 5-an de decembro paroli pri religioj en Braziljo, ĉar en la brazila ĉefurbo – aŭ pli ekzakte en la tiel nomata Federacia Distrikto – estas aparte granda la nombro de spiritaj movadoj.

Mi menciis la religian sinkretismon ekzistantan en ĉi-tiu lando. Kiu estas sinkretismo? PIV eksplikas: “Kunigo de diversoriginaj ideoj, tezoj aŭ kredoj en novan doktrinon.” Evidente religia sinkretismo rilatas al tia kunigo de religioj. En Brazilo – kaj do en Braziljo – oni pensas tuj pri Kandombleo kaj Umbando.

“Kandombleo (Candomblé) estas afrik-devena brazila religio, kiu estas praktikata precipe en Brazilo, sed ankaŭ en najbaraj landoj. [...] ĝi estis kunportita de afrikaj pastroj, kiuj estis alportataj kiel sklavoj el diversaj regionoj de Afriko fine de la 15-a ĝis meze de la 18-a jarcento.

Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la Katolika Eklezio kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj registaroj ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.

Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da temploj. En aktualaj enketoj, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉ. 1,5 % de la tuta enloĝantaro). [...]

Kandombleo estas speco de spiritismo. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj [...].” (Vikipedio)

[Vidu portugallingvan videon pri Kandombleo: https://www.youtube.com/watch?v=pS0vzMLDym4]

Umbando estas alia tia religio, sed ĝi estas multe pli nova; ĝi ekestis ĉirkaŭ 1908. Multaj brazilanoj ne konas la diferencon inter Kandombleo kaj Umbando, kaj mi ne povas detali ĝin. Estante similaj, ekzistas eĉ Brazilja Federacio de Kandombleo kaj Umbando. La kunvenejoj estas kelkfoje nomataj “centro” aŭ “templo”, sed la plej kutima termino estas “terreiro” (kiu laŭvorte signifas “terpeco”). En la Federacia Distrikto ekzistas pluraj el ili, kaj ĉe la bordo de la lago de Braziljo estas “Placo de la Oriŝaoj”. (Oriŝaoj estas la gedioj en tiuj religioj. )

Mi diris, ke la ĉefa spiritismo en Brazilo estas tiu kreita de la franco Allan Kardec, sed Kandombleo kaj Umbando ankaŭ nomas sin “spiritismaj religioj”, ĉar laŭdire ili havas kontaktojn kun spiritoj.

Plia tia religio en la Federacia Distrikto estas la tiel nomata “Valo de l' Aŭroro” (Vale do Amanhecer). Ĝi estas neevitenda vizitindaĵo de religia turismo, aparte pro la ekzotaj vestoj. En ĝia “doktrino” (ĝi preferas la terminon “doktrino” al “religio”) estas mesklitaj elementoj de indianaj, afrikanaj kaj kristanaj religioj. La “Valo de l' Aŭroro” estis fondita en 1969 de la mediumino “Onklino Neiva” kaj havas sian centran kaj plej grandan sidejon (fakte urbeton) je la distanco de 40 kilometroj de la centro de Braziljo. La membroj estas mediumoj, kiuj estas aŭ “enkorpigantoj” (t.e. kiuj enkorpigas spiritojn) aŭ “doktrinantoj” (t.e. kiuj provas instrui la doktrinon al la spiritoj). La religio aŭ doktrino “Valo de l' Aŭroro” ekzistas nun en ĉirkaŭ 800 temploj en Brazilo kaj eksterlande, kaj ĝi havas dekmilojn da anoj. [Vidu portugallingvan videon pri Valo de l' Aŭroro: https://www.youtube.com/watch?v=xmx8mqTnVMg