×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Religioj en Braziljo (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Post la pasintsemajna enkonduko mi parolos nun iomete pri religioj kaj aliaj spiritaj movadoj en Braziljo. Tamen antaŭe menciindas la fakto, ke la nombro de homoj en ĉi-tiu urbo kiuj deklaris sin senreligiaj pligrandiĝis de 4,8% en 2011 ĝis 7,9% en 2016. Malgraŭ tiu kresko la senreligiuloj estas preskaŭ la duono de la brazila averaĝo.

La katolikoj ne estas nur la plejmultaj, sed ankaŭ disponas la du plej belajn preĝejojn en Braziljo: la modernegan (sed jam en 1960 konstruitan) katedralon kaj la Preĝejon (aŭ Sanktejon) Dom Bosco. La anoj de la multaj evangeliaj religioj (aŭ sektoj?) ofte kunvenas en malgrandaj kaj tre simplaj lokoj, sed ankaŭ ekzistas kelkaj grandaj kaj belaj, ekzemple de la Universala Eklezio de la Regno de Dio kaj de la Centra Baptista Eklezio de Braziljo Ekzistas pluraj spiritismaj grupoj, kaj la Brazila Spiritisma Federacio havas en Braziljo sian ĉefan sidejon (en granda konstruaĵo). Tiu Federacio forte apogas Esperanton, donante bazajn kursojn kaj publikigante Esperantajn tradukojn de spiritismaj libroj. Unu grava – tiel nomata – “spiritisma domo” en Braziljo estas la Spiritisma Komunumo - kun multaj membroj, ĉiutagaj agadoj, ankaŭ en granda konstruaĵo. Belega spirita konstruaĵo estas la moderna piramida “Templo de la Bona Volo”, kiu apartenas al la spirita movado “Legiono de la Bona Volo” (kiu ankaŭ apogas Esperanton kaj publikigas librojn en Esperanto kaj la kvarmonatan informilon “Bona Volo” (kp. http://www.boavontade.com/sites/default/files/content-type-documents/bona_volo_70_07_08.pdf)). La “templo” ne estas preĝejo de tiu aŭ de iu ajn movado, sed estas malfermita al ĉiuj, kiuj volas ekzemple mediti.

Plia religio kiu apogas Esperanton estas Oomoto. Pri ĝi mi jam iomete skribis la 31-an de aŭgusto de 2015. Misiisto de tiu religio en Braziljo partoprenis en pluraj Esperantaj kunvenoj, kaj kelkaj esperantistoj en ĉi-tiu urbo ĉeestas la mesojn de Oomoto, kiuj estas farataj en la japana, kun partoj en la portugala kaj en Esperanto.

Ankaŭ pri Bahaismo mi skribis mallonge (la 28-an de aŭgusto de 2015), ankaŭ ĝi apogas Esperanton (ekzistas Bahaa Esperanto-Ligo - http://www.bahaaeligo.bahai.de/H-tekstoj/home-H.html) kaj Bahaismo – eĉ ĝia nacia sidejo – troviĝas ankaŭ en Braziljo. Tamen ĉi-tie ŝajne ne estas agadoj de la Bahaa Esperanto-Ligo.

En Japanio ekzistas ĉirkaŭ 400 tiel nomataj “novaj religioj”. Ĉar en Brazilo vivas multaj japandevenaj homoj, almenaŭ du – krom Oomoto – havas membrojn en Braziljo: la Monda Mesia Eklezio de Brazilo kaj Seiĉo-no-je La libro Religia Literaturo en Esperanto informas pri la Monda Mesia Eklezio (uzante la terminon “Mondo-mesianismo”): “Religio por konstruo de ideala mondo (parenca al homaranismo), fondita en Japanio en 1935 de Mokiĉi Okada.” Pri Seiĉo-no-je legeblas en la sama libro: “Filozofio, kiu proklamas optimismon, kontraŭas timon kaj praktikas miraklajn resanigojn, en 1930 fondita de Masahura Taniguĉi.” Ĉar – kiel mi diris – en Brazilo vivas multaj japandevenaj homoj kaj ĉar en Japanio unu el la plej gravaj religioj estas budhismo, en Braziljo troviĝas ankaŭ tiu religio. Ekzistas multaj branĉoj – aŭ sektoj – de budhismo. En Braziljo la plej granda templo estas tiu de Teravada Ŝin Budhismo Tamen se oni ne interesiĝas pri japana budhismo, oni povas ankaŭ ekkoni kaj aliĝi al tibeta budhismo en la sidejoj de almenaŭ tri branĉoj: Kagyü Pemde Gyamtso (en la satelita urbo Sobradinho), Drukpa kaj Chagdud Gonpa Padma Ling. Evidente mi ne povas mencii ĉiujn spiritajn movadojn ekzistantajn en la brazila ĉefurbo, sed la postvenontan semajnon mi mencios ankoraŭ kelkajn tre konatajn.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Post la pasintsemajna enkonduko mi parolos nun iomete pri religioj kaj aliaj spiritaj movadoj en Braziljo.

Tamen antaŭe menciindas la fakto, ke la nombro de homoj en ĉi-tiu urbo kiuj deklaris sin senreligiaj pligrandiĝis de 4,8% en 2011 ĝis 7,9% en 2016. Malgraŭ tiu kresko la senreligiuloj estas preskaŭ la duono de la brazila averaĝo.

La katolikoj ne estas nur la plejmultaj, sed ankaŭ disponas la du plej belajn preĝejojn en Braziljo: la modernegan (sed jam en 1960 konstruitan) katedralon

kaj la Preĝejon (aŭ Sanktejon) Dom Bosco.

La anoj de la multaj evangeliaj religioj (aŭ sektoj?) ofte kunvenas en malgrandaj kaj tre simplaj lokoj, sed ankaŭ ekzistas kelkaj grandaj kaj belaj, ekzemple de la Universala Eklezio de la Regno de Dio

kaj de la Centra Baptista Eklezio de Braziljo

Ekzistas pluraj spiritismaj grupoj, kaj la Brazila Spiritisma Federacio havas en Braziljo sian ĉefan sidejon (en granda konstruaĵo).

Tiu Federacio forte apogas Esperanton, donante bazajn kursojn kaj publikigante Esperantajn tradukojn de spiritismaj libroj. Unu grava – tiel nomata – “spiritisma domo” en Braziljo estas la Spiritisma Komunumo - kun multaj membroj, ĉiutagaj agadoj, ankaŭ en granda konstruaĵo. Belega spirita konstruaĵo estas la moderna piramida “Templo de la Bona Volo”,

kiu apartenas al la spirita movado “Legiono de la Bona Volo” (kiu ankaŭ apogas Esperanton kaj publikigas librojn en Esperanto kaj la kvarmonatan informilon “Bona Volo” (kp. http://www.boavontade.com/sites/default/files/content-type-documents/bona_volo_70_07_08.pdf)). La “templo” ne estas preĝejo de tiu aŭ de iu ajn movado, sed estas malfermita al ĉiuj, kiuj volas ekzemple mediti.

Plia religio kiu apogas Esperanton estas Oomoto. Pri ĝi mi jam iomete skribis la 31-an de aŭgusto de 2015. Misiisto de tiu religio en Braziljo partoprenis en pluraj Esperantaj kunvenoj, kaj kelkaj esperantistoj en ĉi-tiu urbo ĉeestas la mesojn de Oomoto, kiuj estas farataj en la japana, kun partoj en la portugala kaj en Esperanto.

Ankaŭ pri Bahaismo mi skribis mallonge (la 28-an de aŭgusto de 2015), ankaŭ ĝi apogas Esperanton (ekzistas Bahaa Esperanto-Ligo - http://www.bahaaeligo.bahai.de/H-tekstoj/home-H.html) kaj Bahaismo – eĉ ĝia nacia sidejo – troviĝas ankaŭ en Braziljo. Tamen ĉi-tie ŝajne ne estas agadoj de la Bahaa Esperanto-Ligo.

En Japanio ekzistas ĉirkaŭ 400 tiel nomataj “novaj religioj”. Ĉar en Brazilo vivas multaj japandevenaj homoj, almenaŭ du – krom Oomoto – havas membrojn en Braziljo: la Monda Mesia Eklezio de Brazilo

kaj Seiĉo-no-je

La libro Religia Literaturo en Esperanto informas pri la Monda Mesia Eklezio (uzante la terminon “Mondo-mesianismo”): “Religio por konstruo de ideala mondo (parenca al homaranismo), fondita en Japanio en 1935 de Mokiĉi Okada.”

Pri Seiĉo-no-je legeblas en la sama libro: “Filozofio, kiu proklamas optimismon, kontraŭas timon kaj praktikas miraklajn resanigojn, en 1930 fondita de Masahura Taniguĉi.”

Ĉar – kiel mi diris – en Brazilo vivas multaj japandevenaj homoj kaj ĉar en Japanio unu el la plej gravaj religioj estas budhismo, en Braziljo troviĝas ankaŭ tiu religio. Ekzistas multaj branĉoj – aŭ sektoj – de budhismo. En Braziljo la plej granda templo estas tiu de Teravada Ŝin Budhismo

Tamen se oni ne interesiĝas pri japana budhismo, oni povas ankaŭ ekkoni kaj aliĝi al tibeta budhismo en la sidejoj de almenaŭ tri branĉoj: Kagyü Pemde Gyamtso (en la satelita urbo Sobradinho), Drukpa kaj Chagdud Gonpa Padma Ling.

Evidente mi ne povas mencii ĉiujn spiritajn movadojn ekzistantajn en la brazila ĉefurbo, sed la postvenontan semajnon mi mencios ankoraŭ kelkajn tre konatajn.