×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Religioj en Braziljo (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).

Male Brazilo estas “pli religia” lando. En 2016 nur 14% de la loĝantaro deklaris sin sen religio. Fakte Brazilo estis kaj ankoraŭ estas la plej granda katolika lando en la mondo, t.e. la lando en kiu vivis kaj vivas la plej granda nombro de katolikoj (nun ĉirkaŭ 110 milionoj, 50% de la loĝantaro). Sed la nombro de evangelianoj daŭre kreskas, kaj ili estas nun 29% de la enloĝantoj. Antaŭaj datumoj: en 1994 75% estis katolikoj, 14% evangelianoj; en 2010: katolikoj – 63%; evangelianoj – 24%. Menciindas, ke ekzistas multaj diversaj sektoj aŭ branĉoj inter la evangelianoj.

Rilate al nombroj spiritismo (precipe tiu kreita en Francio de Allan Kardec) troviĝas je la tria loko, kun ĉirkaŭ 2 procentoj.

Grava fakto en Brazilo estas, ke ĉi-tie vivis unue la indianoj, kaj poste estis alvenigitaj multaj afrikanoj kiel sklavoj. La indianoj havis siajn religiajn tradiciojn, kaj la afrikanoj kunportis siajn proprajn religiojn. Pro tio ekzistas ankoraŭ specoj de tiaj religioj en Brazilo; pli ekzakte oni parolas pri religia sinkretismo en ĉi-tiu lando.

Kiel mi diris, ekzemple en Germanio ekzistas pli ol cent spiritaj movadoj (inkluzive de religioj). Tamen evidente ili ne troviĝas en ĉiuj urboj. Eble oni trovas grandan parton en la grandaj urboj, sed kion fari, se, loĝante en urbeto, oni apartenas al spirita movado, kiu ne havas preĝejon, templon aŭ almenaŭ grupon en tiu loko? Tio estas malagrabla situacio, eble eĉ danĝera, ĉar en multaj lokoj bedaŭrinde ekzistas ankoraŭ maltoleremo, inter alie – aŭ aparte – religia.

Koncerne al la diferenco inter urbegoj kaj urbetoj la situacio en Brazilo estas simila (kvankam sendube la religia maltoleremo estas pli malgranda ol en multaj aliaj landoj), t.e. ke en la grandaj urboj oni povas aparteni al unu (aŭ pli) el multaj diversaj spiritaj movadoj.

La ĉefurbo Braziljo – aŭ pli ekzakte la tiel nomata Federacia Distrikto – ne estas tiel granda (kun ĉirkaŭ 3 milionoj da enloĝantoj), sed en ĝi estas aparte granda la nombro de spiritaj movadoj.

Antaŭ kelka tempo titulo de gazeta artikolo diris: “La diverseco de temploj kaj kredoj metas la Federacian Distrikton sur la itineron de la religia turismo”. Religia turismo? Kio estas tio? Evidente tio signifas unue, ke, kiel en la tuta mondo, turistoj ŝatas viziti belajn preĝejojn (templojn, moskeojn, sinagogojn k.s.). Due la aŭtoro de la artikolo volas diri, ke en Braziljo (kaj la aliaj partoj de la Federacia Distrikto) interesiĝantoj kaj scivolemuloj povas viziti grupojn de multaj diversaj spiritaj movadoj. Li/Ŝi ankaŭ asertas, ke ekzistas ĉi-tie (ĉi-tie – ĉar mi loĝas en Braziljo) ĉirkaŭ 800 temploj kaj mencias kelkajn el la movadoj. Per “templo” li/ŝi sendube volas diri “diverstipa loko” en kiu la membroj de tiaj movadoj kunvenas.

La proksiman semajnon mi vere parolos iomete pri religioj kaj aliaj spiritaj movadoj en Braziljo.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).