×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Rebonigi aŭdkomprenon

Per celita trejnado homoj en progresinta aĝo laŭ studaĵo povas rebonigi sian aŭdkapablon en laŭta medio. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Evanston en Usono. La trejnado efikis tiel ke signaloj denove pli rapide estis prilaborataj en la nervosistemo.

En maljuna aĝo homoj suferas pri malrapidiĝo de la prilaborado de nervosignaloj. Efiko de tio estas ke maljunuloj havas reduktitan kapablon prilabori la rapidajn sinsekvojn kiuj estas tipaj por sonoj de lingvo. Tio estas la kazo precipe en laŭta medio. "Tiu manko de komunikado influas la vivokvaliton de maljunaj plenkreskuloj, ĉar ili komencas eviti lokojn kaj sociajn situaciojn kie komunikado estas ĝenata", skribas la esploristoj. Aŭdaparatoj plialtigas nur la laŭtecon, sed ne kompensas la deficitojn de la laŭtempa prilaborado.

Por ilia studaĵo la fakuloj esploris 67 plenkreskulojn inter 55 kaj 70 jaroj. La esploristoj dividis la partoprenantojn en du grupojn. Ili plenumis trejnadon dum 8 semajnoj unu horon ĉiutage. Unu grupo plenumis aŭdotrejnadon kun la celo prilabori aŭditajn informojn pli rapide kaj pli precize. Oni plialtigis la postulojn al la memorkapablo. Tiel la testpersonoj devis distingi inter similaj silaboj, ripeti sinsekvojn de silaboj kaj vortoj aŭ revoki el la memoro detalojn de rakontoj. La alia grupo spektis DVD-ojn kaj respondis pri tio demandojn rilate al kompreno de la enhavo.

La rezulto montras ke la grupo kiu estis plenuminta la aŭdotrejnadon produktis pli bonajn rezultojn. Ilia memorkapablo kreskis, ili povis pli bone percepti parolaĵon malgraŭ samtempa fona bruo. La kaŭzo por tio povas esti la malkresko de malhelpaj neŭrotransmitiloj. Tiun malkreskon kaŭzis la ekzercoj. La aŭdotrejnado povus - tion esperas la esploristoj - mildigi la psikosociajn sekvajn malsanojn en maljuna aĝo, ekzemple izoliĝo kaj deprimo. Estas tamen malklare kiom da trejnado necesos por atingi efikon.

"Mi kredas ke havas sencon ke pacientoj plenumas aŭdotrejnadon", diras germana fakulo el universitata kliniko en Friburgo. La trejnado laŭ li ja ne montras influon ĉe ekzistantaj damaĝoj de aŭdado. Sed ĉe la partoprenantoj de la studaĵo oni tamen atingis ke ilia aŭda sojlo leviĝis kaj ke ili povis koncentriĝi pli bone.