×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Realiĝas vertikalaj farmoj

Komence de tiu ĉi jarcento aperis la ideo kultivi nutraĵojn en altegaj domoj - kaj rapide tiu ideo estis forviŝita ĉar oni konsideris ĝin nerealisma.

Sed intertempe tiu koncepto revekiĝis. La homaro kreskas kaj kun ĝi la urboj.

Laŭ prognozo de UNO en la jaro 2050 tri kvaronoj de ĉiuj homoj vivos en urboj. Samtempe kreskas la bezono pri nutraĵoj kaj pro tio la bezono pri agrikulturaj areoj. Do restos ĉiam malpli da spaco sur nia planedo. Multpromesa solvo por tiu problemo estas vertikala agrikulturo, precipe tie kie la nutraĵoj estas bezonataj - en la urboj mem. La apero de tiu ideo datiĝas el la jaro 1999 kiam emerita profesoro de la Kolumbia Universitato en Novjorko kune kun studentoj disvolvis la koncepton de la vertikala farmado: Konsumplantoj estu kultivataj en altaj, pluretaĝaj konstruaĵoj ene de la urbo.

La energion por la kreskado la plantoj ricevu el artefarita lumo. Ili estas provizataj per nutraj substancoj de fermita akvocirkvito. Bredado kaj rikolto okazas plenaŭtomate, 18-etaĝa farmdomo tiamaniere povu provizi 50.000 homojn per nutraĵoj. Vertikalaj farmoj povas esti la solvo por tuta aro da problemoj en la agrikulturo: Ili bezonas nur malmulte da spaco kaj reduktas transportkostojn, ĉar la kultivitaj legomoj estas konsumataj rekte en la urboj.

Malpli da forbruligita fuelo signifas ankaŭ malpli da enaerigo de la varmdoma gaso karbondioksido. Aliflanke en la vertikalaj farmoj povas esti aplikataj efikegaj irigaciaj metodoj kio ŝparas akvon.

Hidrokulturo nomiĝas procedo kiu jam estas sufiĉe longe konata, ĉe kiu la plantoj ne plu kreskas en tero, sed en neorganika substrato kaj estas provizataj per akvo kiu riĉe enhavas nutrajn substancojn. Ankoraŭ pli moderna varianto estas la aeroponiko ĉe kiu la libere kuŝantaj radikoj de la plantoj estas surŝprucataj per akvogutetoj. Pluaj avantaĝoj de la vertikala farmado estas: La fermitaj sistemoj igas pesticidojn superfluaj, ĉar ĝenaj plantoj kaj bestoj restas ekstere.

La instalaĵoj krome bezonas malpli da sterkaĵo kio helpas al la naturaj akvofontoj. Sed la plej granda atuto estas ke vertikalaj farmoj estas plene sendependaj de klimato, de ŝanĝiĝanta vetero kaj sezonoj - kaj povas alporti multajn rikoltojn ĉiujare. Tamen post la ondo de eŭforio aŭdiĝis kritiko: Ankoraŭ dum la fino de la pasinta jardeko esploristoj opiniis ke la kultivado de konsumplantoj per artefarita lumo estus giganta malŝparo de energio.

Sed jam tiam aperis disvolvaĵo kiu revekis la ideon pri la verdaj nubskrapuloj: la triumfo de la LED. Lumdiodoj kompare kun tradiciaj lumbulboj konvertas la plej grandan parton de la alportata energio al lumo kaj konsumas esence malpli da energio kaj tiel ŝparas kostojn.

Ili ankaŭ povas esti aplikataj multe pli selektive: Ĉar plantoj uzas nur certajn partojn de la natura lumo, por vertikalaj farmoj sufiĉas LED-oj kiuj lumas blue, ruĝe kaj infraruĝe. Kaj se la LED-oj antaŭ kelkaj jaroj estis ankoraŭ nepageble multekostaj, nun la prezoj estas signife falintaj. Pro tiu novaj evoluoj la ideo pri la "pendantaj ĝardenoj" de la novepoko eble tamen fariĝos realaĵo.

Ĝis nun montriĝas jam la unuaj realigoj. Kaj en preskaŭ ĉiuj industriaj landoj lastatempe ekkreskas novteknologiaj entreprenoj kiuj celas pliefikigi la koncernan teknikon. Aperis vertikalaj farmoj en Germanio, Usono, sed la pionira lando estas tiurilate Japanio: Ekde la atomreaktora katastrofo en la jaro 2011 la garantite ne radioaktivaj laktukoj el pluretaĝaj plantodomoj estas ege popularaj.

Intertempe jam funkcias ĉirkaŭ 200 tiaj plantodomoj sur la japanaj insuloj. En la urbo Kameoka funkcias la plej granda vertikala farmo de la mondo. En du turoj estas plantataj kvar specioj de laktuko en 16 etaĝoj. La plantofabriko produktas ĉiutage 21.000 laktuko-kapojn por la superbazaroj en Tokio kaj ĉirkaŭaĵo. Kaj dua tia fabriko ankoraŭ fine de tiu ĉi jaro ekfunkcios por produkti preskaŭ 20 milionojn da laktuko-kapoj jare. La 2020-jaroj tiel povus fariĝi laŭ Guglo la "jardeko de la revolucio de la vertikala agrikulturo".


Komence de tiu ĉi jarcento aperis la ideo kultivi nutraĵojn en altegaj domoj - kaj rapide tiu ideo estis forviŝita ĉar oni konsideris ĝin nerealisma.

Sed intertempe tiu koncepto revekiĝis.

La homaro kreskas kaj kun ĝi la urboj.

Laŭ prognozo de UNO en la jaro 2050 tri kvaronoj de ĉiuj homoj vivos en urboj. Samtempe kreskas la bezono pri nutraĵoj kaj pro tio la bezono pri agrikulturaj areoj. Do restos ĉiam malpli da spaco sur nia planedo. Multpromesa solvo por tiu problemo estas vertikala agrikulturo, precipe tie kie la nutraĵoj estas bezonataj - en la urboj mem.

La apero de tiu ideo datiĝas el la jaro 1999 kiam emerita profesoro de la Kolumbia Universitato en Novjorko kune kun studentoj disvolvis la koncepton de la vertikala farmado: Konsumplantoj estu kultivataj en altaj, pluretaĝaj konstruaĵoj ene de la urbo.

La energion por la kreskado la plantoj ricevu el artefarita lumo. Ili estas provizataj per nutraj substancoj de fermita akvocirkvito. Bredado kaj rikolto okazas plenaŭtomate, 18-etaĝa farmdomo tiamaniere povu provizi 50.000 homojn per nutraĵoj.

Vertikalaj farmoj povas esti la solvo por tuta aro da problemoj en la agrikulturo: Ili bezonas nur malmulte da spaco kaj reduktas transportkostojn, ĉar la kultivitaj legomoj estas konsumataj rekte en la urboj.

Malpli da forbruligita fuelo signifas ankaŭ malpli da enaerigo de la varmdoma gaso karbondioksido.

Aliflanke en la vertikalaj farmoj povas esti aplikataj efikegaj irigaciaj metodoj kio ŝparas akvon.

Hidrokulturo nomiĝas procedo kiu jam estas sufiĉe longe konata, ĉe kiu la plantoj ne plu kreskas en tero, sed en neorganika substrato kaj estas provizataj per akvo kiu riĉe enhavas nutrajn substancojn. Ankoraŭ pli moderna varianto estas la aeroponiko ĉe kiu la libere kuŝantaj radikoj de la plantoj estas surŝprucataj per akvogutetoj.

Pluaj avantaĝoj de la vertikala farmado estas: La fermitaj sistemoj igas pesticidojn superfluaj, ĉar ĝenaj plantoj kaj bestoj restas ekstere.

La instalaĵoj krome bezonas malpli da sterkaĵo kio helpas al la naturaj akvofontoj. Sed la plej granda atuto estas ke vertikalaj farmoj estas plene sendependaj de klimato, de ŝanĝiĝanta vetero kaj sezonoj - kaj povas alporti multajn rikoltojn ĉiujare.

Tamen post la ondo de eŭforio aŭdiĝis kritiko: Ankoraŭ dum la fino de la pasinta jardeko esploristoj opiniis ke la kultivado de konsumplantoj per artefarita lumo estus giganta malŝparo de energio.

Sed jam tiam aperis disvolvaĵo kiu revekis la ideon pri la verdaj nubskrapuloj: la triumfo de la LED.

Lumdiodoj kompare kun tradiciaj lumbulboj konvertas la plej grandan parton de la alportata energio al lumo kaj konsumas esence malpli da energio kaj tiel ŝparas kostojn.

Ili ankaŭ povas esti aplikataj multe pli selektive: Ĉar plantoj uzas nur certajn partojn de la natura lumo, por vertikalaj farmoj sufiĉas LED-oj kiuj lumas blue, ruĝe kaj infraruĝe. Kaj se la LED-oj antaŭ kelkaj jaroj estis ankoraŭ nepageble multekostaj, nun la prezoj estas signife falintaj.

Pro tiu novaj evoluoj la ideo pri la "pendantaj ĝardenoj" de la novepoko eble tamen fariĝos realaĵo.

Ĝis nun montriĝas jam la unuaj realigoj. Kaj en preskaŭ ĉiuj industriaj landoj lastatempe ekkreskas novteknologiaj entreprenoj kiuj celas pliefikigi la koncernan teknikon.

Aperis vertikalaj farmoj en Germanio, Usono, sed la pionira lando estas tiurilate Japanio: Ekde la atomreaktora katastrofo en la jaro 2011 la garantite ne radioaktivaj laktukoj el pluretaĝaj plantodomoj estas ege popularaj.

Intertempe jam funkcias ĉirkaŭ 200 tiaj plantodomoj sur la japanaj insuloj. En la urbo Kameoka funkcias la plej granda vertikala farmo de la mondo. En du turoj estas plantataj kvar specioj de laktuko en 16 etaĝoj. La plantofabriko produktas ĉiutage 21.000 laktuko-kapojn por la superbazaroj en Tokio kaj ĉirkaŭaĵo. Kaj dua tia fabriko ankoraŭ fine de tiu ĉi jaro ekfunkcios por produkti preskaŭ 20 milionojn da laktuko-kapoj jare.

La 2020-jaroj tiel povus fariĝi laŭ Guglo la "jardeko de la revolucio de la vertikala agrikulturo".