×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri "La Tekstaro"

Pri "La Tekstaro"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiel mi jam diris ĉi-tie, mi eklernis la bazojn de Esperanto memstare antaŭ sufiĉe da jaroj, sed mi vere ekinteresiĝis pri la internacia lingvo ne antaŭ kvar jaroj.

Pro tio mi ne scias tiom pri ĝi kaj pri ĉio tio, kio ekzistas en Esperantujo, kiom scias la esperantistoj kiuj estas en la movado ekde 20, 30, 40 jaroj aŭ pli. Aliflanke nun mi scias tiom, ke mi povis aserti en mia artikolo de la 1-a de aŭgusto ĉi-jare (“Ĉu Esperanto ekzistas?

Ĉu ĝi mortis?”), ke Esperanto bonfartas, kaj mi pruvis tion, menciante kelkajn faktojn, ekzemple ke “nuntempe estas multegaj interkomunikiĝoj per la reto: retmesaĝoj, fejsbukaj kaj ŭatsapaj mesaĝoj, tviteroj, tekstoj kaj komentarioj en blogoj ktp.” Je la fino mi diris: “Ekzistas TIOM da interesaj tekstoj (en libroj, revuoj, la interreto)! Neeblas legi kaj aŭskulti ĉion tion, kio interesas al oni.“ Bone, hodiaŭ mi mencios plian fakton, kiun mi ne konis.

Per listo de brazilaj esperantistoj en Ŭatsapo mi ricevis novaĵon pri Tekstaro.com. Mi citas: “Tekstaro.com enhavas la plej grandan alireblan korpuson de skribita Esperanto.

‘La Tekstaro', kiel la ĉiutagaj uzantoj ofte nomas ĝin, estas inter la plej gravaj projektoj, kiujn ESF komisiis. En la jaro 2002, la fama sveda gramatikisto Bertilo Wennergren komencis realigi la projekton. Bertilo estas la aŭtoro de PMEG, la plej grava libro pri Esperanta gramatiko kaj uzado. [...] Jam dum pli ol 15 jaroj, La Tekstaro helpis al sennombraj esploristoj – Esperantistoj aŭ ne – pristudi ĉiajn aspektojn de skribita Esperanto. Uzantoj povas enketi pri la leksiko, de unuopaj morfemoj ĝis plurvortaj esprimoj kaj parolturnoj, kaj esplori simile detale pri la gramatiko. Eblas eltrovi diversajn trajtojn de la enhavo kaj stilo de tre diversaj verkoj, ricevi konsilojn pri bona uzo de vortoj, distingi la Zamenhofajn kaj nezamenhofajn uzojn de vortoj, kaj kontroli la evoluadon de Esperanto trans pli ol 120 jaroj.” La mesaĝo donis ankoraŭ pliajn detalojn.

Sed tiujn detalojn – aŭ similajn - vi povas legi en la jena pago: http://tekstaro.com/tekstaro.html#priskribo. Evidente konsilindas legi aŭ almenaŭ rigardi la tutan retejon (http://www.tekstaro.com/). Mi volis ekscii, kiu skribis la mesaĝon transsenditan per Ŭatsapo.

Mi klakis sur “ESF”, aperis anglalingva versio de la retejo de ESF, sed eblis aliri la Esperantan version, kaj tie mi vidis la novaĵon pri Tekstaro.com kun la tuta teksto. En la retejo de la Tekstaro estas ankaŭ unu paĝo pri Novaĵoj.

Tie iu diskonigas, ke ŝi aŭ li aldonis aŭ enmetis novajn vortojn, esprimojn, tekstojn, sed bedaŭrinde ne estas informo pri kiu estas tiu esperantist(in)o. Ankaŭ en la paĝo “Priskribo” mankas la informo pri kiu nun prilaboras la retejon. Ĉu Bertilo Wennergren? Estu kiel ajn, sendube mi uzos la serĉilon (http://tekstaro.com/index.html) kelkfoje.

Ĝis nun mi faris nur unu provon: Mi serĉis, kion oni uzas pli en skribita Esperanto – „partopreni en” aŭ “partopreni [kun akuzativo]”. La rezulto: en la tuta tekstaro “partopreni en” ekzistas 121-foje, kaj “partopreni [kun akuzativo]” 105-foje. Evidente la plejparto de la tekstoj estas pli malnovaj, sed oni povas ankaŭ kompari la uzon en pli novaj tekstoj, kiel en la revuoj Monato de 1997 kaj La Ondo de Esperanto de 2001. Vidu la rezultojn: “partopreni en” – 14-foje en Monato, 73-foje en “Ondo”; “partopreni [kun akuzativo]” – 12-foje en Monato, 62-foje en “Ondo”. Ĝis nun, kiam mi havis dubon pri la uzo de iu vorto, mi serĉis (krom en vortaroj) en Guglo, en kiu i.e.

mi ofte vidis frazojn el la retejo Tatoeba (vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Tatoebahttps://www.tatoeba.org/epo/about) – kiun cetere mi ne aliris antaŭ hodiaŭ –, sed la korpuso de La Tekstaro estas pli fidinda ol ekzemple Tatoeba, ĉar ĝi enhavas nur publikigitajn (do sendube reviziitajn) tekstojn, dum la frazoj en Tatoeba estas nur tradukaĵoj, faritaj de voluntuloj. (Estas simila diferenco inter publikigita enciklopedio kaj Vikipedio (kies artikoloj estas skribitaj de voluntuloj kaj kies enhavo ne ĉiam estas fidinda – tamen tio ankaŭ povas okazi en publikigitaj enciklopedioj, kvankam multe pli malofte). Se vi ne jam konas Tekstaro.com, mi rekomendas aliri ĝin.

La samo validas por ESF – kiu estas gravega por Esperantujo kaj kiu bezonas donacojn.

Pri "La Tekstaro"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiel mi jam diris ĉi-tie, mi eklernis la bazojn de Esperanto memstare antaŭ sufiĉe da jaroj, sed mi vere ekinteresiĝis pri la internacia lingvo ne antaŭ kvar jaroj. Como já disse aqui, comecei a aprender o básico do esperanto sozinho há alguns anos, mas realmente me interessei pela língua internacional há menos de quatro anos.

Pro tio mi ne scias tiom pri ĝi kaj pri ĉio tio, kio ekzistas en Esperantujo, kiom scias la esperantistoj kiuj estas en la movado ekde 20, 30, 40 jaroj aŭ pli. Aliflanke nun mi scias tiom, ke mi povis aserti en mia artikolo de la 1-a de aŭgusto ĉi-jare (“Ĉu Esperanto ekzistas?

Ĉu ĝi mortis?”), ke Esperanto bonfartas, kaj mi pruvis tion, menciante kelkajn faktojn, ekzemple ke “nuntempe estas multegaj interkomunikiĝoj per la reto: retmesaĝoj, fejsbukaj kaj ŭatsapaj mesaĝoj, tviteroj, tekstoj kaj komentarioj en blogoj ktp.” Je la fino mi diris: “Ekzistas TIOM da interesaj tekstoj (en libroj, revuoj, la interreto)! Neeblas legi kaj aŭskulti ĉion tion, kio interesas al oni.“ É impossível ler e ouvir tudo o que nos interessa. Bone, hodiaŭ mi mencios plian fakton, kiun mi ne konis.

Per listo de brazilaj esperantistoj en Ŭatsapo mi ricevis novaĵon pri Tekstaro.com. Mi citas: “Tekstaro.com enhavas la plej grandan alireblan korpuson de skribita Esperanto.

‘La Tekstaro', kiel la ĉiutagaj uzantoj ofte nomas ĝin, estas inter la plej gravaj projektoj, kiujn ESF komisiis. En la jaro 2002, la fama sveda gramatikisto Bertilo Wennergren komencis realigi la projekton. Bertilo estas la aŭtoro de PMEG, la plej grava libro pri Esperanta gramatiko kaj uzado. [...] Jam dum pli ol 15 jaroj, La Tekstaro helpis al sennombraj esploristoj – Esperantistoj aŭ ne – pristudi ĉiajn aspektojn de skribita Esperanto. Uzantoj povas enketi pri la leksiko, de unuopaj morfemoj ĝis plurvortaj esprimoj kaj parolturnoj, kaj esplori simile detale pri la gramatiko. Eblas eltrovi diversajn trajtojn de la enhavo kaj stilo de tre diversaj verkoj, ricevi konsilojn pri bona uzo de vortoj, distingi la Zamenhofajn kaj nezamenhofajn uzojn de vortoj, kaj kontroli la evoluadon de Esperanto trans pli ol 120 jaroj.” La mesaĝo donis ankoraŭ pliajn detalojn.

Sed tiujn detalojn – aŭ similajn - vi povas legi en la jena pago: http://tekstaro.com/tekstaro.html#priskribo. Evidente konsilindas legi aŭ almenaŭ rigardi la tutan retejon (http://www.tekstaro.com/). Mi volis ekscii, kiu skribis la mesaĝon transsenditan per Ŭatsapo.

Mi klakis sur “ESF”, aperis anglalingva versio de la retejo de ESF, sed eblis aliri la Esperantan version, kaj tie mi vidis la novaĵon pri Tekstaro.com kun la tuta teksto. En la retejo de la Tekstaro estas ankaŭ unu paĝo pri Novaĵoj.

Tie iu diskonigas, ke ŝi aŭ li aldonis aŭ enmetis novajn vortojn, esprimojn, tekstojn, sed bedaŭrinde ne estas informo pri kiu estas tiu esperantist(in)o. Ankaŭ en la paĝo “Priskribo” mankas la informo pri kiu nun prilaboras la retejon. Ĉu Bertilo Wennergren? Estu kiel ajn, sendube mi uzos la serĉilon (http://tekstaro.com/index.html) kelkfoje.

Ĝis nun mi faris nur unu provon: Mi serĉis, kion oni uzas pli en skribita Esperanto – „partopreni en” aŭ “partopreni [kun akuzativo]”. La rezulto: en la tuta tekstaro “partopreni en” ekzistas 121-foje, kaj “partopreni [kun akuzativo]” 105-foje. Evidente la plejparto de la tekstoj estas pli malnovaj, sed oni povas ankaŭ kompari la uzon en pli novaj tekstoj, kiel en la revuoj Monato de 1997 kaj La Ondo de Esperanto de 2001. Vidu la rezultojn: “partopreni en” – 14-foje en Monato, 73-foje en “Ondo”; “partopreni [kun akuzativo]” – 12-foje en Monato, 62-foje en “Ondo”. Ĝis nun, kiam mi havis dubon pri la uzo de iu vorto, mi serĉis (krom en vortaroj) en Guglo, en kiu i.e.

mi ofte vidis frazojn el la retejo Tatoeba (vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Tatoeba aŭ https://www.tatoeba.org/epo/about) – kiun cetere mi ne aliris antaŭ hodiaŭ –, sed la korpuso de La Tekstaro estas pli fidinda ol ekzemple Tatoeba, ĉar ĝi enhavas nur publikigitajn (do sendube reviziitajn) tekstojn, dum la frazoj en Tatoeba estas nur tradukaĵoj, faritaj de voluntuloj. (Estas simila diferenco inter publikigita enciklopedio kaj Vikipedio (kies artikoloj estas skribitaj de voluntuloj kaj kies enhavo ne ĉiam estas fidinda – tamen tio ankaŭ povas okazi en publikigitaj enciklopedioj, kvankam multe pli malofte). Se vi ne jam konas Tekstaro.com, mi rekomendas aliri ĝin.