×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri la surpriza israela filmo "Piednoto"

Kiam mi spektis ĝin, mi tre ŝatis la filmon "Piednoto" sed nur post kelkaj klarigoj mi ĝisfunde komprenis la priskribitajn travivaĵojn. Do indas, ke ni komencu per tiaj klarigoj.

Piednoto estas noto (t.e. mallonga teksto) metita je la subo de paĝo en libro aŭ artikolo. La noto povas doni fontindikon por subparto de la tuta teksto.

La Talmudo estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo. Male al la Biblio, ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Ĝi konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj kaj majstroj (rabenoj) pri la signifo kaj aplikoj de la skriba Biblio.

La filmo temas pri patro kaj filo, ambaŭ profesoroj en la fako pri Talmudo de la hebrea universitato de Jerusalemo.

La patro, Eliezer Skolnik, prezentas figuron de laika filologo, esploristo per la malnovaj metodoj ne plu laŭmodaj. Li ja ankoraŭ instruas kaj prelegas sed en la vasta aŭditorio sidas ununura studentino.

Li, kun granda sindeteno kaj vizaĝo, kvazaŭ skulptita en roko, jam dudek jarojn sopiras ricevi la nacian premion. Sed ĝuste lastatempe li maltrafis la gloron, ĉar lia kolego kaj rivalo publikigis sian esploron antaŭ li.

Tiel, post dekoj da jaroj de esplora laborado, subite la monumenta esplora verko de profesoro Eliezer Skolnik fariĝis senvalora kaj li povas fieri nur pri unufoja citaĵo de sia nomo en "piednoto" de la plej grava libro de sia majstro, ege fama filologo. La filo, Uriel Skolnik, modera religiulo verŝajne por konveneco, gajnis, male al sia patro, grandan popularecon kaj eĉ akademian prestiĝon, kiam fariĝis membro de la nacia scienca Akademio. Lia patro abomenas la modernajn filologiajn esplormetodojn de sia filo, pri kies oni konsideras lin fidela reprezentanto.

Dum la maljuna profesoro piediras hejmen, li ricevas telefonan komunikon el la ministerio pri edukado, kiu sciigas al li, ke ĉijare li ricevos la nacian premion por sia elstara laboro. La morgaŭan matenon aperas en la ĵurnalo informo, ke profesoro Skolnik ricevos la nacian premion kaj samtempe la komitato por la naciaj premioj urĝe kunvokas la junan profesoron Skolnik.

La komitatestro informas Uriel Skolnik, ke bedaŭrinde okazis eraro de persono, kaj ke ĝuste li, ne sia patro, estas la gajninto de la nacia premio. Ekde tiu ĉi momento, la eventoj freneze sekvas unu la alian en streĉa etoso ĝis la tute neatendita konkludo de la filmo.

Por tiuj, kiuj deziras krei al si ideon pri la etoso de "Piednoto", mi alkroĉas ĉi tie mallongan esperantigitan antaŭfilmon:

Kiam mi spektis ĝin, mi tre ŝatis la filmon "Piednoto" sed nur post kelkaj klarigoj mi ĝisfunde komprenis la priskribitajn travivaĵojn. Do indas, ke ni komencu per tiaj klarigoj.

Piednoto estas noto (t.e. mallonga teksto) metita je la subo de paĝo en libro aŭ artikolo. La noto povas doni fontindikon por subparto de la tuta teksto.

La Talmudo estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo. Male al la Biblio, ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Ĝi konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj kaj majstroj (rabenoj) pri la signifo kaj aplikoj de la skriba Biblio.

La filmo temas pri patro kaj filo, ambaŭ profesoroj en la fako pri Talmudo de la hebrea universitato de Jerusalemo.

La patro, Eliezer Skolnik, prezentas figuron de laika filologo, esploristo per la malnovaj metodoj ne plu laŭmodaj. Li ja ankoraŭ instruas kaj prelegas sed en la vasta aŭditorio sidas ununura studentino.

Li, kun granda sindeteno kaj vizaĝo, kvazaŭ skulptita en roko, jam dudek jarojn sopiras ricevi la nacian premion. Sed ĝuste lastatempe li maltrafis la gloron, ĉar lia kolego kaj rivalo publikigis sian esploron antaŭ li.

Tiel, post dekoj da jaroj de esplora laborado, subite la monumenta esplora verko de profesoro Eliezer Skolnik fariĝis senvalora kaj li povas fieri nur pri unufoja citaĵo de sia nomo en "piednoto" de la plej grava libro de sia majstro, ege fama filologo.

La filo, Uriel Skolnik, modera religiulo verŝajne por konveneco, gajnis, male al sia patro, grandan popularecon kaj eĉ akademian prestiĝon, kiam fariĝis membro de la nacia scienca Akademio. Lia patro abomenas la modernajn filologiajn esplormetodojn de sia filo, pri kies oni konsideras lin fidela reprezentanto.