×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2017, Pri la interreto

Kiel eblis skribi MANE (kaj publikigi) pli ol cent librojn? (Vidu la mirindan retpaĝon pri la plej produktivaj verkistoj: https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_prolific_writers. ) Kiel eblis fari diversspecajn esplorojn sen komputilo kaj interreto? Kiel eblis vojaĝi aŭtomobile en fremdaj landoj sen TLS (Tutmonda Loktrova Sistemo)?

Kiel eblis organizi vojaĝojn (mendi hotelĉambrojn ktp.) sen interreto?

Kiel la homaro sukcesis VIVI SEN KOMPUTILO kaj SEN INTERRETO?

Tiuj demandoj povas ŝajni naivaj, malinteligentaj, sed vere kelkfoje mi demandas min, kiel ni sukcesis fari ĉion necesan antaŭ 50, 40, 30 jaroj.

Kiel ĉiuj scias, la komputilo (aŭ aparatoj kun samaj aŭ similaj funkcioj, ekzemple la kompufono) kaj la interreto estas mirindaj, eksterordinaraj, utilegaj inventaĵoj, nemalhaveblaj por nia vivo (kvankam milionoj da homoj ankoraŭ ne povas aŭ ne volas uzi ilin).

Do la interreto estas beno por la homaro, sed ankaŭ povas esti malbeno. Ankaŭ pri tio multaj homoj konscias. Mi diras nenion novan.

Kiam oni rigardas reen en la pasintecon, oni perceptas, ke la homaro evoluis multe, ne nur rilate al inventaĵoj, sed ankaŭ rilate al ideoj, sintenoj, agoj. Ekzemple la sklaveco estis abolita, la virinoj havas pli da rajtoj ktp. Tamen bedaŭrinde la homaro ne evoluis sufiĉe. Ankoraŭ daŭras multe da maltoleremo, eĉ fanatikeco, egoismo, rasismo, krueleco, militoj, la volo superregi la aliajn ktp.

Pro ĉio tio la interreto povas esti malbeno. En mia artikolo pri “Sciencaj Mensogoj” mi menciis kazon en kiu junulino mortigis sin, post kiam oni diskonigis mensogojn pri ŝi en la reto. La samo jam okazis pro la disvastigo de intimaj fotoj.

Alia malica misuzo de la reto estas la ago de hakeroj, kiam ili detruas gravajn datumojn aŭ invadas la privatan sferon de internaŭtoj.

Nemalica misuzo estas la jena: troa uzo. Oni scias, ke multaj junuloj, infanoj, plenkreskuloj estas maniuloj kaj malsaniĝas pro troa uzo de la reto kaj/aŭ de komputiloj. Aliaj perdas multe da tempo, sendante kaj legante, aŭskultante, spektante mesaĝojn en la sociaj retoj (tempo, kiu povus esti uzata por pli gravaj aferoj).

Evidente la sociaj retoj povas esti tre utilaj (ekzemple por disvastigi gravajn novaĵojn kaj peti helpon), sed sendube la plejparto de la senditaj mesaĝoj ne estas gravaj, urĝaj aŭ interesaj, kaj multaj estas eĉ eraraj.

En la brazila revuo Veja mi legis artikolon titolitan "Etiketo en Ŭatsapo", kiu komenciĝas jene:

"La povo komunikiĝi je distanco kun pluraj homoj samtempe, sen bezoni interrompi tion, kion oni faras, ŝanĝis por ĉiam la atingopovon kaj la kvaliton de la sociaj rilatoj. Sed tio estas nova kaj moviĝema grundo, en kiu la konvencioj ankoraŭ estas establataj. Do oni eraras multe. En fervora konversacio, dum kiu oni ne vidas la mienon de la interparolanto, estas granda risko mistaksi vortojn kaj reagojn. La specialistoj pri cifereca etiketo - jes, tio ekzistas - avertas: en grupoj ĉiam estas pli bone havi la reputacion esti silentema ol esti babilema. " Post tiu komenco la revuo montras kelkajn regulojn por la konduto en Ŭatsapo. Mi citas nur la "5 ordonojn": Neniam aldonu homon al iu grupo sen antaŭe demandi, ĉu li aŭ ŝi volas partopreni. Starigu regulojn pri konduto en la grupo. (Mi donas la jenan ekzemplon: en grupo de esperantistoj oni petas, ke la mesaĝoj estu skribataj nur en Esperanto.) Sendu nur mesaĝojn, kiuj interesas almenaŭ la duonon de la grupo. Ne parolu tro. Fuĝu de polemikoj.


Kiel eblis skribi MANE (kaj publikigi) pli ol cent librojn? (Vidu la mirindan retpaĝon pri la plej produktivaj verkistoj: https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_prolific_writers. )

Kiel eblis fari diversspecajn esplorojn sen komputilo kaj interreto?

Kiel eblis vojaĝi aŭtomobile en fremdaj landoj sen TLS (Tutmonda Loktrova Sistemo)?

Kiel eblis organizi vojaĝojn (mendi hotelĉambrojn ktp.) sen interreto?

Kiel la homaro sukcesis VIVI SEN KOMPUTILO kaj SEN INTERRETO?

Tiuj demandoj povas ŝajni naivaj, malinteligentaj, sed vere kelkfoje mi demandas min, kiel ni sukcesis fari ĉion necesan antaŭ 50, 40, 30 jaroj.

Kiel ĉiuj scias, la komputilo (aŭ aparatoj kun samaj aŭ similaj funkcioj, ekzemple la kompufono) kaj la interreto estas mirindaj, eksterordinaraj, utilegaj inventaĵoj, nemalhaveblaj por nia vivo (kvankam milionoj da homoj ankoraŭ ne povas aŭ ne volas uzi ilin).

Do la interreto estas beno por la homaro, sed ankaŭ povas esti malbeno. Ankaŭ pri tio multaj homoj konscias. Mi diras nenion novan.

Kiam oni rigardas reen en la pasintecon, oni perceptas, ke la homaro evoluis multe, ne nur rilate al inventaĵoj, sed ankaŭ rilate al ideoj, sintenoj, agoj. Ekzemple la sklaveco estis abolita, la virinoj havas pli da rajtoj ktp. Tamen bedaŭrinde la homaro ne evoluis sufiĉe. Ankoraŭ daŭras multe da maltoleremo, eĉ fanatikeco, egoismo, rasismo, krueleco, militoj, la volo superregi la aliajn ktp.

Pro ĉio tio la interreto povas esti malbeno. En mia artikolo pri “Sciencaj Mensogoj” mi menciis kazon en kiu junulino mortigis sin, post kiam oni diskonigis mensogojn pri ŝi en la reto. La samo jam okazis pro la disvastigo de intimaj fotoj.

Alia malica misuzo de la reto estas la ago de hakeroj, kiam ili detruas gravajn datumojn aŭ invadas la privatan sferon de internaŭtoj.

Nemalica misuzo estas la jena: troa uzo. Oni scias, ke multaj junuloj, infanoj, plenkreskuloj estas maniuloj kaj malsaniĝas pro troa uzo de la reto kaj/aŭ de komputiloj. Aliaj perdas multe da tempo, sendante kaj legante, aŭskultante, spektante mesaĝojn en la sociaj retoj (tempo, kiu povus esti uzata por pli gravaj aferoj).

Evidente la sociaj retoj povas esti tre utilaj (ekzemple por disvastigi gravajn novaĵojn kaj peti helpon), sed sendube la plejparto de la senditaj mesaĝoj ne estas gravaj, urĝaj aŭ interesaj, kaj multaj estas eĉ eraraj.

En la brazila revuo Veja mi legis artikolon titolitan "Etiketo en Ŭatsapo", kiu komenciĝas jene:

"La povo komunikiĝi je distanco kun pluraj homoj samtempe, sen bezoni interrompi tion, kion oni faras, ŝanĝis por ĉiam la atingopovon kaj la kvaliton de la sociaj rilatoj. Sed tio estas nova kaj moviĝema grundo, en kiu la konvencioj ankoraŭ estas establataj. Do oni eraras multe. En fervora konversacio, dum kiu oni ne vidas la mienon de la interparolanto, estas granda risko mistaksi vortojn kaj reagojn. La specialistoj pri cifereca etiketo - jes, tio ekzistas - avertas: en grupoj ĉiam estas pli bone havi la reputacion esti silentema ol esti babilema. "

Post tiu komenco la revuo montras kelkajn regulojn por la konduto en Ŭatsapo. Mi citas nur la "5 ordonojn": Neniam aldonu homon al iu grupo sen antaŭe demandi, ĉu li aŭ ŝi volas partopreni. Starigu regulojn pri konduto en la grupo. (Mi donas la jenan ekzemplon: en grupo de esperantistoj oni petas, ke la mesaĝoj estu skribataj nur en Esperanto.) Sendu nur mesaĝojn, kiuj interesas almenaŭ la duonon de la grupo. Ne parolu tro. Fuĝu de polemikoj.