×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Pri la emo okupiĝi pri Esperanto

Pri la emo okupiĝi pri Esperanto

Lernado de lingvo estas pena procezo. Ĉe eta infano ĝi okazas ĉefe en la dekstra cerboduono, nome en la analoga parto de la cerbo. Tie la agoj kaj reagoj de la cerbo celas rapidan efikon. La maldekstra cerboduono aliflanke estas la sistemeca, do ĝi estas malpli uzata por la parolado de lingvo.

Sed lingvo ja havas strukturojn, sistemon, nome gramatikon, sonsistemon, vortfaran sistemon. Do por la lernado de lingvo en lernejo aŭ en kurso kie oni instruas la diversajn strukturajn elementojn de lingvo, la maldekstra cerboduono povas bone servi, precipe se temas pri bone strukturita lingvo kiel Esperanto.

La ekkono de strukturoj de lingvo povas redukti la bezonon pri lernado de vortoj, kaj povas rapidigi la formadon de vortoj kaj frazoj ĉe la parolanto. Tio ja okazas ĉe Esperanto.Tamen tio ne signifas ke la lernanto povas rezigni pri la lernado de la lingvo laŭ la dekstra cerboduono kio konsistas el aŭskultado, ripetado de vortoj kaj frazoj.

La kompreno de strukturoj de lingvo dependas de la inteligenteco de lernanto, dum la aŭskultado kaj ripetado de vortoj kaj frazoj estas laboro kiu ne postulas apartan inteligentecon. Sed tiu laboro estas nepre necesa se oni volas atingi fluecon en la parolado de lingvo.

Ĉio tio povas esti sufiĉe granda peno kaj la emo pri la lernado povas rapide elĉerpiĝi se ne alvenas sufiĉe da sukcesoj, nome sukcesoj de kompreno kaj sukcesoj de parolado de la lernata lingvo. Kaj tio ne estas io abstrakta, sed tre konkreta. Oni ja ne lernas lingvon nur pro la lingvo mem, sed por kompreni ion pri kio oni interesiĝas kaj por paroli pri tio kun homoj ekster la kutima lingva medio.

Tio ja ŝajne ĉe Esperanto estas iom alia afero: La jam 700.000 lernantoj ĉe Duolingo estas unuavice scivolemaj, ili volas eltrovi la apartajn ecojn de Esperanto por povi prijuĝi ĝin, ĉu ĝi vere estas lerninda kaj do valoras la penon okupiĝi pri ĝi. Sed post tiu malkovro ili nur daŭrigas la lernadon se ili trovas iun avantaĝon, se ili povas sperti iun konkretan sukceson per la lingvo.

La minimuma sukceso estas la kompreno de persone interesaj enhavoj, do ke oni povas lerni ion per la lingvo. La lernanto tial baldaŭ devas havi je dispono tekstojn por legado kaj aŭskultado pri temoj kiuj estas interesaj por la lernanto. Se oni interesiĝas pri iu certa temo, tiam oni ankaŭ pli facile komprenas tekston pri tiu temo, eĉ se la teksto vere ne estas lingve facila.

Pli granda sukceso estas la aktiva parolado de la nova lingvo kun homoj kiuj interesiĝas pri la samaj aferoj. Tiucele organizantoj de kongresoj kaj renkontiĝoj devas atenti pri kongruaj interesoj de la partoprenantoj. Tio estas atingebla per la koncerna kongresa temo. Se ĝi estas sufiĉe konkreta, tiam aliĝas ĉefe nur tiaj homoj kiuj interesiĝas pri ĝi. Sed tio kompreneble ankaŭ signifas ke multaj potencialaj partoprenontoj ne aliĝas kaj ke tial la nombro de partoprenantoj restas malalta. Esperanto mem kiel kongresa temo tute ne sufiĉas, per ĝi oni ja povas allogi sufiĉe da homoj al la aranĝo, sed la sukceso por la partoprenantoj restos limigita.

Eble ankaŭ por tio la interreto estus helpilo: Eblus aranĝi virtualajn renkontiĝojn kun tre konkretaj temoj. Kaj se post tio oni vidus ke por certaj temoj estas sufiĉe da homoj kiuj interesiĝas pri tiuj temoj, tiam povus okazi ankaŭ realaj renkontiĝoj pri tiuj temoj.

Tiel eblus motivigi homojn plue okupiĝi pri Esperanto kaj tiel do eblus kreskigi la nombron de Esperanto-parolantoj.